LA ORA KORO.

Fantazio, originale verkita de C. Oxenford.

Unu vidvino kuŝis sur sia lito. Si estas mortonta. Ŝi scias ke

baldaŭ ŝi devas lasi sian filineton sola en la kruela mondo; kaj

tiu penso doloras ŝin pli multe ol ŝia malsanego. Ŝi alvokis sian

filineton, kaj ŝin karesante, diris: "Karulino mia, mi foriras al

malproksima lando, kaj vi ne min revidos ĝis multaj jaroj. Ne, plej

amata, ne ploru; certe, vi min revidos ian alian tagon. Aŭskultu,

kiam mi iros, vi estos sola; sole vi devos pasi tra la vivado. Mi

estas tiel malriĉa ke mi ne havas ion ajn vin doni; sed ĉirkaŭ

via kolo vi havas ĉeneton portante la duonon de ora koro, kiun vi

portis de la tago kiam vi naskiĝis. Ie en la mondo vivas knabo

kiu posedas la alian duonon de tiu ĉi koro, kvankam mi ne scias

kie, ian tagon vi lin renkontos, kaj tiam, kiam vi renkontos unu la

alian, vi trovos, ke la duonkoroj kuniĝos, kaj neniu nek nenio ilin

povos redisŝiri, aŭ rompigi. Sed, estu singardema; multe da viroj

provos preni de vi la duonkoreton, aŭ deziros ĝin interŝanĝi,

aŭ ĝin aĉeti. Plie, eble vi mem trompiĝos, kaj kiam vi vidos

duonkoron similan al la via, vi pensos ke ĝi estas tiu kiun vi

serĉas. Eble ĝi estos tiel simila ke ĝi trompigos ambaŭ vi kaj

la havanto. Sed estos pruvo. Se ili ne egalas, ili ne kuniĝos, kiel

ajn vi penados, kaj neniam vi povos forpreni ĝin de la ĉeneto.

Bone do rigardu, kaj zorgu, ke vi ne montros vian oran koron tuj

kiam vi pensas ke vi vidas unu ŝajne simila al ĝi. Reaŭskultu:

estas belega lando kiun mi treege deziras ke vi trafu. Ĉiu penas

trafi, sed ne ĉiu sukcesas. Neniam alvenas tien iu kiu estas sola.

Estas nur duope ke oni povas atingi la Paradizon de la Koroj. Tial,

karulino, ĝis la tempo kiam vi trovos la knabon kiu havas la alian

parton de via koro, ne penu iri tiun landon. Tio estas ĉio, kion mi

povas diri, mi laciĝas. Adiaŭ, plej karega filineto mia, mi ne pli

longe povas gardi aŭ zorgi pri vi,--min kisu--mi iras--," tiam, per

lasta peno, ŝi aldonis tiujn ĉi vortojn: "Ne permesu aliu ajn vidi

vian koron--ĝis vi--renkontos--la alian, tiam vi--konos. Adiaŭ,

kar----"

La knabineto ploris multe, sed kvankam la najbaroj ŝin kompatis,

ili ne povis redoni al ŝi ŝian patrinon. Baldaŭ ili ekmalzorgas

ŝin; eĉ ili ekmalametas ŝin, ĉar ŝi ne estas simila al la aliaj

knabinoj. Ŝi ne estas bela, kvankam ŝi havas bonkoron; sed ŝi

havas tre mallumajn okulojn, kiuj ŝajne travidas la personon al

kiu ŝi parolas, kaj neniu amas tion, ne vere? Unu virino diris al

ŝi "Vi havas kruelajn okulojn, mi volas ke vi ne rigardu tiele ĉe

mi." Tiu ĉi virino estis trompantino. Tamen la knaboj ludus kun ŝi

antaŭ ol ili ludus kun la aliaj knabinoj; kaj kiam ŝi iĝis pli

granda, pli maljuna, ili marŝus kaj paroladus kun ŝi anstataŭ kun

la pli belaj junulinoj en la vilaĝo. Tial ŝi malamiĝis de multaj,

kaj ŝi estas tre malfeliĉa. Ŝi estis tute sola, kaj ŝi multefoje

ploris por ŝia perdita patrino. Sed, neniam ŝi montras al iu sian

malgrandan duonkoron, kvankam ŝi elrigardus maltrankvile por vidi

ĉu iu ajn el la junuloj havas duonkoron simila al la ŝia. Sed ne,

tre malofte knabo montras ĉu li havas koron aŭ ne, kaj inter la

malmultaj kiujn ŝi vidis, neniam estis unu kiu estis eĉ iomete

simila al la ŝia.

Sed, unu tago alvenas al la vilaĝo juna viro, kiu estas tri aŭ kvar

jaroj pli maljuna ol ŝi. Ho, li estas bela, forta, kaj tiel agrabla

kaj aminda, ke ŝi pensas: jen estas eble la junulo kiu havas la

alian duonon de mia koro. "Mi estas certa, ke se mia patrino estus

ĉi tie, ŝi same dirus," diris ŝi al si mem. En tiu ĉi tempo ŝi

estas malamegita de ĉiuj ĉirkaŭ ŝi, ĉar kiam ŝi viriniĝis,

ŝi trovis ke ĉio en la vilaĝo estas malsimila de tio kio ĝi

aperas esti. Ĉiu portas maskon; kaj ŝi neniel komprenas kial.

Tial ŝi ofte fortiras la maskojn de iaj personoj, ĵus kiam ili la

plej dezirus ĝin konservi. Tial, vi vidas, ŝi devas esti treege

malamata. Ĉie ŝi portas ĉagrenon, hontecon, kaj certe, en la

okuloj kaj laŭ la pensoj de tiuj ĉirkaŭe ŝi estas malbonkora.

La junulo kiu estis nove alveninta, vidas tiun ĉi, kaj kompatas

ŝin. Ili iĝas geamikoj, kaj ŝi tute konfidas al li. Tagon ŝi

montris al li sian oran koron, kiun, kiam li vidis, li deziregis

havi, kvankam li bone scias ke li ne havas la alian duonon. Sed li

havas la duonon de kupra koro, kiun li pensas igi similan al la

ŝia. Li observis zorge la supraĵon de ŝia koro, kaj poste tordis,

fleksis, kaj poluris sian kupraĵon, ĝis ĝi vere ekaperas iomete

simila al ŝia, tiam li montras ĝin al ŝi, kaj ŝi, ĉar ŝi estas

ankoraŭ juna kaj malsaĝa, kaj ĉar ŝi pensas ke ŝi lin amas,

ekdonas la sian; sed subite ŝi vidas ke eĉ dum ŝi rigardas, la

kupraĵon iĝas malhela, malluma, kaj kiam ŝi volus provi ĉu la du

kuniĝos, ŝi trovas ke ŝi neniel povas sian forpreni de la ĉeno

ĉirkaŭ sia kolo. Kiam la junulo trovis ke li ne povis gajni ŝian

koron, li pli kaj pli ĝin deziris. Li iĝis tre kolera, kaj preskaŭ

tiel kruela kiel la vilaĝanoj, kaj iafoje penis perforte ŝteli la

malgrandan duonkoron, sed ŝi tiel forte ĝin tenis, ke li ne povis.

Fine, ne povante trovi aŭ feliĉecon aŭ bonkorecon en sia vilaĝo,

ŝi foriris de sia naskloko, kaj marŝis dum la nokto ĝis la

proksima urbo; esperante ke tie ŝi povos labori por sia pano, dum

ŝi serĉos la junulon kiu posedas la alian duonon de sia koro, kiun

ŝi trovas ĉiutage pli peza. Certe, pensis ŝi, tie ĉi baldaŭ mi

trovos mian korkunulon, ĉar la jena devas esti la plej granda urbo

en la mondo, kiel ĝi estas la plej bela. Eble mi estas proksime la

Paradizon de la Koroj, kiun mia patrino priparolis.

Ho ve! Baldaŭ ŝi trovas ke la urbo estas nek bela nek granda,

kaj la koroj de la loĝantoj, se iam ŝi vidis iajn, estas

maldolĉigitaj, malbeliĝintaj. Ŝi deviĝas labori treege, sed

neniam ŝi povis plaĉigi siajn mastrinojn, kaj ofte ŝi multe ploras

dum ŝi laboregas. Semajnojn, monatojn, eĉ jarojn ŝi pasigis

tiamaniere, sed ĝis nun ŝi ne estas trovinta iun kiu posedas la

alian duonkoron. Unu tagon ŝi renkontis maljunegulon, kiu diris

al ŝi ke neniam ŝi trovos tion, kion ŝi serĉas en tiu urbo. Li

loĝis tie dum multe da jaroj, kaj li bone scias ke preskaŭ ĉiuj

la loĝantoj jam kunligis siajn korojn, kvankam multaj pretendas ke

ne, kaj multaj aliaj pretendas ke siaj kunulinoj estas nesimpatiaj.

Ne, ŝi alvenis ĉe la malprava urbo, ŝi devis sin turni maldekstre,

anstataŭ dekstre, kiam ŝi foriris de ŝia vilaĝo.

"Ho ve!" diris ŝi, "mi estas tiel lacigita vivi tiel izole malĝoje.

Ĉu mi akceptos unu el la kupraj aŭ ŝtaloj koroj kiujn oni

prezentas al mi? Ili tre brilas, kaj unu aŭ du preskaŭ egalas al

la mia. Kompreneble ili neniam kuniĝos, sed--ĉu jes, ĉu ne?" Ŝi

pripensadis mallonge. "Ne, mi ne povas, estas neutile peni. Mi ne

estas ankoraŭ tro maljuna por penadi trafi tiun landon kiu estas

tiel bela. Eble mi povos trovi ĝin sole, malgraŭ la timoj de mia

patrino. Eble ŝi eraris, en ŝia zorgeco pri mi. Jes, mi iros, eble

estas alia vojo el tiu ĉi urbo, kiu kondukos min al la Paradizo."

Tial ŝi demandis de ĉiuj kiujn ŝi renkontis, ĉu oni povus montri

al ŝi la vojon al la Paradizo de la Koroj. Sed ĉiuj ridis.

"Vi? Penas trovi tiun landon kiun trovas ja malmultaj. Ho jes, estas

vojo el tiu ĉi urbo kondukante al ĝi, sed estas malofte uzita,

kaj estas tre malfacile vidi la vojeton nune. Ankaŭ vi estas tro

maljuna, tro malbela--malsaĝa. Estas nur la junaj belulinoj kiuj

sukcesas, ĉar ili ĉiam estas helpataj. Vi neniam ĝin trovos sole.

Vidu," diris unu, "trarigardu tra tiu ĉi okulvitro, estas maldolĉa,

malbela, malluma vojo, kaj la Paradizo estas trompaĵo, estas pli

malbona ol tiu ĉi urbo."

Sed alia viro kompatis ŝin, kaj diris: "Malfeliĉulino, bone pensu.

Se vi ekiras, vi ne povos reveni. Vi devas iri longe antaŭ eĉ

vi alproksimiĝas je ĝi. Unue vi devas trairi tra la _Aleo de la

Nekonatoj_, ĉe la fino de la aleo, vi trovos _La Simpativojon_; ĉe

la krucvojoj, maldekstre, vi vidos la _Strateton de la Amantoj_;

kiam vi alvenos al la fino de tiu strateto, vi eniros la grandegan

_Arbaron de Ellern-unu-la-alian_, kaj trapasinte tra tiu malfacila

arbarvojo, vi trafos la belan landon kiun vi serĉas. Sed kie estas

via kunulo? Ĉu vi ne havas iun? Nur duope oni povas tiun landon

trafi."

"Ho ve! tiel diris mia patrino, sed mi pensis ke eble ŝi eraris.

Ŝajnas al mi ke estas tre longa malfacila vojaĝo, kaj mi ne

ankoraŭ trovis iun kiu sufiĉe min amas por eĉ montri al mi la

vojon. Kial mi ne penas iri sole?"

"Ho, multaj estas pensintaj ke ili povus trafi la landon sole, sed

neniam mi aŭdis ke ili sukcesis. La vojo estas vere malĝoja kaj

doloriga al tiuj kiuj penas."

"Mi ne estas timulino. Eble mi trovos iun jam sur la vojo. Kie do

estas la unua strato, la _Aleo de Nekonatoj_, ĉu vi bonvolos diri al

mi?"

Li ridetis.

"Vi estas nune preskaŭ ĉe la fino de la Aleo; tie estas la komenco

de la _Simpatia Vojo_. Nu, mi admiras vian kuraĝon, mi iros kun vi

ĉe la fino de la Aleo, kaj montras al vi kie estas la krucvojoj."

Ĉe tiu ĉi eldiro, ŝi tre kontentiĝis. Jam si malametis la penson

de deviĝi diri adiaŭ al la bonkora viro. Pensis ŝi, li estas la

unua persono kiun mi renkontis en la urbo, kiu ŝajnas havi koron.

Nu, ili marŝis kaj marŝadis, kaj nekonscie marŝis tra la

_Simpativojo_; sed noktiĝante, ili restis ĉe _Amikdomo_ ĝis la

sekvanta mateno, ĉar li trovis ke li ne povus retrafi la urbon

antaŭ la nokto falus. Kiam mateniĝis, ŝi malgaje ekdiras adiaŭ,

sed li respondis: "Estas tiel bela mateno, mi iros pluete kun vi, kaj

almenaŭ montros al vi kie la _Am-Strateto_ eliras el tiu ĉi vojo,

kaj tiam ni diros adiaŭ." Ili do marŝadis malrapide sur la vojo,

paroladante dume. Ju pli ili parolas, des pli ili ametas unu la alian

kaj ree nekonscie ili atingas la krucvojojn kaj sin turnas en la

strateton.

"Ho, kia bela strateto," kriis ŝi.

"Jes, estas vere bela," li respondis, sed nek li nek ŝi scias ke ili

estas jam en _Am-Strateto_, kaj tiel ili marŝadas kune. Dume ili

promenadas, li rakontas al ŝi ĉion pri li mem, kaj ŝi rakontas al

li ĉion pri ŝi; sed neniam vorton pri la ora koreto. Subite, li

diris:

"Mi plenkonfidos al vi (ĉar mi vin tre ametas, kaj mi bone scias ke

vi estas konfidinda) tion kion mi neniam antaŭe konfidis al iu."

Tiel dirante, li elprenis el sia brustpoŝo, skatoleton, kaj ĝin

malfermante, montras al ŝi la duonon de malgranda ora koro. "Tiu

ĉi," li diris, "estas la sola aĵo kiun mi posedas, sed mi vidas ke

vi estas ankoraŭ pli malriĉa, kaj devas iri longe antaŭ vi trafos

vian deziratan landon. Ĉu vi akceptos ĝin? Estas difekta, mi scias,

kaj ne multe valoras. Mi ne scias kie estas la alia duono, sed tia

kia ĝi estas, mi volonte donas ĝin al vi, ĉar mi vin amas."

Kiam ŝi ekvidis la koron, kaj aŭdis liajn vortojn, preskaŭ ŝi

svenis pro ĝojo, sed ankoraŭ ŝi timas. Supozu ke lia koro ne

egalas la ŝian--supozu ke ĝi ne estas ora, sed nur kupra; ŝi

pensis. Sed nune ŝi ekvidas la arbojn de la grandega arbaro en la

blua malproksimaĵo, kaj ŝi treege ektimas, kaj inklinas reiri al la

urbo.

"Ĉu vi ne akceptos mian oferon? Kredu ke ĝi estas vere oro; mi

scias ke ĝi ne estas grava, kara donaco, sed estas mia ĉio."

Tiam ŝi parolis--kun rideto sur ŝiaj lipoj, sed larmetoj en ŝiaj

okuloj. "Ĉu vi ja donos al mi vian duonkoron, vian ĉion? Sed,

rigardu, amiko mia, mi ankaŭ havas duonkoron. Mia patrino diris ke

ie estas viro kiu havas la alian duonon, ni vidu, eble niaj duonoj

kunliĝos kaj iĝos unu tuta koro." Kun tremantaj manoj, ili pruvis la

rompitajn duonojn. Jes, ili iĝis unu; kaj ili do interŝanĝis ilin;

li portis la ŝian, kaj ŝi portis lian, ĉar ili trovis ke kiam ili

remetus ilin en iliaj propraj ingoj, ili ne povis.

Nu, post tio, ili pensis ke ili devas zorgi trovi la _Strateton de

la Amantoj_ antaŭ falos la nokto, sed--! Jen rigardu! Longtempe ili

estas marŝadinta sur ĝi kaj ne sciis.

"Nun mi ne povas forlasi vin," li diris, "mi ankaŭ iros kun vi,

kaj kune ni trovos tiun belan landon, la _Paradizon de la Koroj_.

Kune ni iros tra la arbaro, sed ĉar estas malluma arbaro, ni do

haltos hodiaŭ ĉe la domo de _Hymeno_, la forĝisto, kaj li forĝos

ĉenon kiu kunliĝos niajn duonkorojn, tiel ke neniam ni povos iri

malproksime unu de la alia. Ni restos nokte ĉe _Mielluna Dometo_,

kaj morgaŭe ni kune iros tra la _Arbaro de Ellern-unu-la-alian_."

Tiun ĉi ili faris.

Ho, sed estis grandega, malluma, malfacilirebla arbaro. Estis multaj

malbonsprituloj tie, kiuj provis ŝteli iliajn korojn. Multaj estis

la malfacilaĵojn kiujn ili trovis; malhelpaĵojn kiujn ili deviĝis

surrampi. Multefoje ili ekfaletas. Multefoje ili preskaŭ rompigis

siajn korojn, sed la ĉeno de Hymeno estas forta, kaj ilin kuntenas.

Unufoje, ĉio mallumiĝis kaj malgajiĝis; venis teruran ventegon,

sed subite, kiam ĉio aperis senespera, infaneto venis al ili el la

mallumo, kaj ludis ĉirkaŭ ili; alligante florajn ĉenojn al la

hymena ĉeno. Tiam ree la suno ekbrilas tra la densaj arboj, kaj

baldaŭ ili vidas ke ili preskaŭ estas ĉe la fino de la arbarvojo.

Ili iĝas gajaj kaj ludas kun la infaneto; ili pendigis la duonkorojn

ĉirkaŭ ĝia kolo, kie tuj ili kuniĝis kaj estas unu koro. Ili nune

estas trapasintaj tra la arbaro, kaj estas trafintaj la alian flankon

kaj en unu momento, subite ili vidas la gloran sunon kaj la belegan

kamparon de la _Eterna Korparadizo_.

The Esperantist, Complete · 第 856 / 1137 题