Vera rakonto de Edw. Gauntlett (Okayama).
Tage, en la somero de 18-- mi komencis longan promenon kune kun
la juna homo Japana kiu tiutempe min instruis je la malfacilega
Japanlingvo. Mi intencis unue iri en Ikao'n, kie estas elfluaĵoj de
varmakvo minerala. Ikao similas je Clovelly, en Devonshire, escepte
ke ĝi estas alta, kaj inter altaj montoj, Clovelly estante apud la
maro.
Estis necese ke ni iru per vagonaro de Tôkyô, la ĉefurbo, ĝis
Maebashi urbo, kaj de tie, per malgrandega tramo al la vilaĝo
Shibusawa. Poste oni marŝas, aŭ rajdas en _jinrikisha_ (homtirata
kaleŝo) ĉirkaŭ dek-kvin mejloj ĝis Ikao. Tamen, kiam ni alvenis
je la stacidomo de la tramo en Shibusawa, subite ekpluvegis, kaj
ĉirkaŭ du horojn, kiam ni restis en la stacidomo, pluvegis kaj
tondregis. Post la pluvego, mi ekiris, kiam la homo kiu tiris la
"jinrikishan" en kiu estis niajn pakaĵojn, sciigis nin ke estis
necese ke ni havu du virojn por la _jinrikisha_, ĉar li kredas ke
sur la montoj, la vojo estus difektigita per la pluvo. Ni konsentis
kaj ekmarŝis. La _jinrikisha-viro_ prava estis, ĉar, post ke ni
marŝis ĉirkaŭ ok mejlojn, ni vidis ke ponto estis duondifektigita.
Nun ekmallumiĝis, kaj ni eniris nebuleton; sed ni marŝadis, kaj
amike paroladis. Mi nun ekvidis ke virino nin sekvis, kaj, ĉar ŝi
persiste nin sekvis, mi diris al S-ro Kôsaka, mia instruisto:
"Demandu al ŝi kial ŝi nin sekvas."
Li tiele demandis, kaj diris al mi ke ŝi diris ke ŝi timis esti
ensorĉata per vulpoj aŭ meloj, kaj ke ŝi sciis ke malsamlanduloj
neniam ensorĉiĝis per ia besto.
Mi ridetis, sed diris ke mi estus feliĉa ŝin protekti. Ŝi nin
sekvis ĝis la hotelo kaj tiam subite malaperis.
La sekvantan tagon matene frue, la servanto de la hotelo venis al mia
ĉambro kaj diris ke iu deziris paroli kun mi. Mi surpriziĝis, kaj
diris al S-ro Kôsaka:
"Subiru, mi petas, kaj vidu la homon kiu venis min vidi. Mi kredas ke
eble estis eraro de la servanto. Mi kredas ke neniu scias ke mi estas
en Ikao."
Li iris, sed baldaŭ revenis, kaj diris ke estis vere: iu deziris
paroli kun mi.
Mi iris al la pordego, kaj tie mi vidis la virinon kiun mi
"protektis" la antaŭan tagon! Ŝi subfleksis la kapon--mem la
korpon--kaj diris:
"Mi vin dankegas, Sinjoro, por via bona protekto. Mi bone sciis
ke, se mi penis veni tien ĉi sole, la vulpoj aŭ la meloj min
ensorĉus."