Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._
Treege interesa mi trovis la konversacion de la pastro, kies memoro
estas tiel kiel profundega puto; puto en kiun mi ofte mallevis mian
sitelon por ĉerpi laŭ mia mezuro la akvon de lia iom stranga sed
ĉiam interesa sciado.
Ke tiu sitelo gutetas; ke mi ne povas detale aŭ tute akurate
revenigi en memoron liajn rakontetojn estas, mi bone scias,
maljustaĵo kontraŭ vera klerulo. Sed la akvo kiu dum multaj jaroj
estas restinta en la ujo de mia cerbo ne povas esti tute same kiel
kiam mi ĝin freŝe ĉerpis el la viva fonto. Eble ĝi malklariĝas;
eble mi kunmiksas iom da forgesado. Sed malgraŭ tio mi penos rakonti
almenaŭ unu el la klarigoj, kiujn mi ĉiutage, preskaŭ ĉiuhore
ricevis.
Mi estas nominta la urbon Chicago, kiam ekdiras la pastro: "Ha, tiu
nomo havas iom strangan devenon. Sed sendube vi jam scias pri tio!"
"Sendube ne," mi respondas. "Mi estas grandega nesciulo. Plie mi
havas grandan emon por la aŭskultado. Volu tial min instrui, mi
petas."
"Antaŭ la Ŝtatoj anoncis sian sendependon," li komencis, "dum tiu
milito de la Angloj kontraŭ la Francoj, kiu decidis la posedon de
la Okcidentaj Ŝtatoj, ambaŭ kontraŭbatalantoj tre uzadis kiel
spionistojn kaj antaŭmarŝantojn la tribojn Indianajn."
Tagon, apud la lago _Erie_ la spionistoj de la Angloj raportis ke ili
ekvidis haltejon de la malamiko; kiun la Angloj decidis ataki.
Sed lertege estis ankaŭ la spionistoj de la malamiko. Kiam alvenis
la soldatoj Anglaj ili vidis nur kelkajn fuĝantajn Indianojn.
Post tiuj fuĝantoj tuj sin ĵetis, per flugantaj piedoj, la
Indianaj kunbatalantoj de la Angloj, kriegantaj per triumfaj voĉoj:
"_Ŝĭ-ka-go; Ŝĭ-ka-go_"; kiu signifas en ilia lingvo, "_Indianoj
kuras; Indianoj kuras._"
Poste oni konstruis sur la sido de la haltejo ŝtipan fortikaĵeton,
kiun oni nomis pro la kriego de la Indianoj Ŝĭ-ka-go (Chicago).
Loĝiĝis apud la fortikaĵeto loĝiĝantoj, kaj jen la komenco de la
konatega urbo.
Bedaŭrinde oni nuntempe nur malofte ekvidas la ŝtipajn dometojn
de tiuj unuaj loĝiĝantoj; dometojn kiuj tre malmulte similas al
la lignaj domoj kiujn mi supre priskribis, kaj kiujn oni konstruas
el tabuloj, alfiksitaj tiamaniere ke ĉiu el ili estas superkuŝita
per la malantaŭa flanko de la supre lokita tabulo, laŭ maniero de
ardezoj sur tegmento.
Ne! Tiuj Unuevenintoj uzadis ne tabulojn, sed tutajn arbtrunkojn,
krude per hakilo kvadrigitajn, aŭ eble laŭlonge segitajn kaj
tiamaniere kunmetintaj ke la rondflanko estu ekstere, kaj interne
la plata supraĵo. Ili konstruis kvar nerompitajn murojn kaj poste
trahakis aŭ trasegis la truojn por la pordo kaj fenestroj: Ĉiujn
interspacojn ili plenigis per koto; kaj tiamaniere faris konstruaĵon
treege fortikan kaj multe pli varman ol la nunaj lignaj domoj. Tamen
ĉar ili dehakis kaj _tuj_ uzis la arbojn post nelonge la freŝa
(verda) ligno malpliiĝis, kaj oni devis ofte renovigi la kotan
plenigaĵon.
Mi vizitis farman domon kies la multaj aldonoj estis el tabuloj,
tamen ankoraŭ restis la, laŭ Amerikaj ideoj, _antikva_ ŝtipa
dometo, kiu estis, laŭ mia opinio, la plej dezirinda porcio
de la domo. Kiel kutime, ĝi enhavis du ĉambrojn; manĝo- kaj
dormo-ĉambro.
En la dormĉambro proksime de la planko troviĝis iom granda truo.
"Pro kio servas tiu ĉi truo?"
"Ho, la ŝtipoj malpliiĝis, kaj la koto estas forfalinta."
"Kial ne ankoraŭ ĝin kovri. Tra tia malfermaĵo povus tre facile
eniri serpento."
"Ho, jes; antaŭ nelonge unu eniris."
"Kaj post tia okazo vi ne ŝtopis la truon!"
"Ho, ne; sed ni mortigis la serpenton."
"_Kutimo naskigas malestimon!_"
Amerikoj ŝajne rigardas serpentojn kiel ridindaĵoj; preskaŭ mi
diris amuziloj.
Eĉ la nudpiedaj knabetoj saltas sur ilian korpon kaj per batego
de la nuda kalkano mortigas ilin. Eble tio ŝajnas esti danĝera
amuzaĵo, sed por la salto oni celas tiun porcion de la serpenta
korpo kiu, se tiuj rampaĵoj havus kolojn, estus la kolo; kaj
tiamaniere subpremate serpentoj estas senpovaj por vundi.
Plie ne ĉiuj serpentoj estas atakemaj kiel bone certigas la sekvanta
memoraĵo:--
Preskaŭ mi estis nudpiedulo, ĉar mi havis sur la piedoj nur
malpezajn sandalojn (ledplandojn kun ledrimenoj). Ŝtrumpojn mi tute
ne portis kaj de la genuoj ĝis la piedoj la kruroj estis tute
nudaj, ĉar mi sunbanis en Aŭstrujo.
Antaŭ la _Luft Hütte_ (aerbudo) en kiu mi dormas estas herbejo, sur
kiu mi promenas. Hodiaŭ ĉar pluvas mi kunportas pluvombrelon.
Subite mi ekaŭdas siblon koleregan. Mi malsuprenrigardas. Preskaŭ
tuŝante mian piedon mi vidas la kapon de malgranda sed venemega
serpento kies lango en kaj el iradas la buŝon laŭ nekredebla
rapideco. Mi pensas ke eĉ la dikeco de arbfolio estus plenigita
la spacon inter la elstreĉita lango kaj la haŭto de mia piedo.
Terurigite mi restas senmova kiel ŝtonego. Krom sia lango la
serpento restas egale senmova, kaj dum kelka tempo ni rigardadas
unu la alian. Tiam, subite, ĝi forĵetas sin; forrapidegante per
grandegaj kurboj.
Tiel rapide ĝi forrampis, ke la herbo fajfis de ĝia trairo!
"Li kiu mortigas serpenton," diras Aŭstra kredo "mortos mem antaŭ
pasas unu jaro."
Se mi estus atakinta tiun serpenton (kaj se mi estus portinta armilon
pli konvenan ol malfermita pluvombrelo, kredeble mi estus tion
farinta) mi kredas ke ne estus por mi necese atendi la finon de la
jaro. Mi ja estus mortinta tiun saman tagon.
Foje en Egiptujo mi levis de la tablo gazeton kaj malkovris skorpion,
kaj en Italujo--sed ne; mi skribas nun miajn _Amerikajn_ memorojn.
Resaltegas la vaganta penso kaj ankoraŭ mi sidas en la ligna salono
de la Amerika pastrejo, kaj jen pluvas, senĉese pluvas.
En mia cerbo ripetas sin, sekvante la sonon de la pluvgutoj sur la
fenestroj, frazo kiun mi legis en Amerika libro kaj kiun mi ne plene
komprenis.
"_Li ne scias sufiĉon por eniri de la pluvo._"
La pordo malfermas kaj eniras tri geinfanoj, knabo kaj du knabinoj.
Estante Amerikoj ili estas neniel hontemaj, faras sin tute kvazaŭ
en sia propra domo, babiladas senĉese pri multaj aferoj, kaj kiam
alvenas la horo de tagmanĝo, tagmanĝas kun ni.
Posttagmeze la pluvo ĉesas kaj ili foriras.
"Mi volus ekscii," diras la pastredzino, "kies geinfanoj ili estas."
"Ĉu vi ne konas ilin?" mi demandas.
"Ne, por mi ili estas tute fremduloj."
"Sed tre senceremonie ili eniris vian domon."
"Nature, ĉar pluvis."
"Sed--ĉu vi intencas diri ke _iu ajn_ eniros _ies ajn_ domo kaj
tie tagmanĝos, nur ĉar pluvas?"
"Jes, certe; kial ne? Ili estis treege bonvenaj, kaj nature oni sin
ŝirmas de la pluvo.
"_Li nescias sufiĉon por eniri de la pluvo._"
Ankoraŭ mi aŭdis la rekantaĵon, sed nun mi ĝin komprenis; mi
estas vidinta la Amerikan gastemecon.
La Amerikan senceremoniecon--sed pri tio mi parolos en alia
fragmento.