SUR LA GLACIO.

El "la Dokumentoj pri Pickwick," de Dickens, tradukita de A. A.

Cowan.

Maljuna Wardle kondukis ilin al sufiĉe granda frostita lageto, kaj

kiam la "grasa knabo" kaj S-ro Weller estis forŝovelintaj kaj

forbalaintaj la neĝon kiu estis falinta dum la nokto S-ro Bob

Sawyer aranĝis siajn glitilojn per lerteco kiu al S-ro Winkle

ŝajnis perfekte mirinda, kaj faris rondojn per sia maldekstra kruro,

kaj la cifero _8_, kaj enskribis sur la glacio, ne unufoje haltante

por spiri, multajn aliajn plaĉajn kaj mirigajn devizojn je la treega

kontentigo de S-ro Pickwick, S-ro Tupman kaj la sinjorinoj, kiu

atingis pozitivan entuziasmon, kiam maljuna Wardle kaj Benjamin

Allen kune kun la antaŭnomita Bob Sawyer, faris kelkajn misterajn

evoluciojn kiujn ili nomis _Skota danco_.

Dume, S-ro Winkle (sia vizaĝo kaj siaj manoj bluiĝis per la

malvarmo) estis devigata bori en siajn ledplandojn kaj surmeti siajn

glitilojn, la pintoj poste, kaj faris la rimenojn tre implikajn,

helpata de S-ro Snodgrass, kiu sciis malpli pri glitiloj ol Hindo.

Fine, tamen, helpate de S-ro Weller, la malfeliĉaj glitiloj estis

firme surŝraŭbataj kaj surbukataj kaj S-ro Winkle leviĝis.

"Nun, Sinjoro," diris Sam, per kuriĝiga voĉo, foriru kaj montru al

"ili, kiamaniere ĝin fari."

"Haltu, Sam, haltu," diris S-ro Winkle, kiu tremis forte, kaj

ekkaptigis la brakojn de Sam je la premo de dronoto.

"Kiel glate estas, Sam!"

"Kutima stato de glacio, Sinjoro," respondis S-ro Weller. "Tenu!

Sinjoro."

Tiu ĉi lasta rimarko de S-ro Weller rilatis je pruvo kiun S-ro

Winkle faris, je la momento, de furioza deziro por ĵeti siajn

piedojn en la aeron, kaj fragegi la postan flankon de sia kapo

kontraŭ la glacio.

"Tiuj ĉi--tiuj ĉi--estas tre mallertaj glitiloj? Ĉu ili ne estas

Sam?" demandis S-ro Winkle, ŝanceliĝe.

"Mi timas ke malvigla sinjoro estas sur ili, Sinjoro," respondis Sam.

"Nun, Winkle," kriis S-ro Pickwick, tute nekonscia ke io estis

malprava.

"Venu; la sinjorinoj atendas vin."

"Jes, jes," respondis S-ro Winkle je timegiga rideto, "mi venas."

"Jam, komenconta," diris Sam, penante por liberiĝi.

"Nun, Sinjoro. Ekiru!"

"Haltu momente, Sam," spiregis S-ro Winkle, tenante lin tre amante.

"Mi trovas ke mi havas du vestojn hejme kiujn mi ne bezonas, Sam. Vi

povas ilin havi, Sam."

"Mi dankas vin, Sinjoro," respondis Sam.

"Ne atentu por tuŝi vian ĉapelon, Sam," diris S-ro Winkle rapide.

"Vi ne bezonas forpreni vian manon por tiun fari. Mi intencis doni al

vi 5 ŝilingojn hodiaŭ matene por Kristnaska donaco, Sam. Mi donos

ĝin al vi posttagmeze, Sam."

"Vi estas tre bona, Sinjoro," respondis S-ro Weller.

"Tenu min komence, Sam," diris S-ro Winkle.

"Nun--tiu estas prava. Mi kutimiĝos baldaŭ, Sam. Ne tro rapide,

Sam! ne tro rapide!"

S-ro Winkle kurbiĝante antaŭe, sia korpo faldita duone, estis

helpata trans la glacio de S-ro Weller, je tre stranga kaj negracia

maniero, kiam S-ro Pickwick kriegis senkulpe de la kontraŭa

bordo--"Sam!"

"Sinjoro?" diris S-ro Weller.

"Tien ĉi, mi bezonas vin."

"Liberigu min, Sinjoro," diris Sam, "ĉu vi ne aŭdas ke la mastro

vokas. Liberigu min, Sinjoro!"

Per fortega peno, S-ro Weller liberiĝis el la premo de la agonia

Pickwickano, kaj tion farante, donis grandegan antaŭenpuŝon je la

malfeliĉa S-ro Winkle. Per akurateco kiun nenia grado de lerteco

aŭ pratiko povis certigi, tiu malgaja sinjoro iris rapide en la mezo

de la _Skota danco_, je la preciza momento, kiam S-ro Bob Sawyer

faras svingon de neegala beleco. S-ro Winkle frapas forte kontraŭ

li, kaj kun laŭtega bruo, ili falis peze glacien.

S-ro Pickwick kuris al la loko.

Bob Sawyer estis leviĝinta, sed S-ro Winkle estis multe tro saĝa

por tion fari sur glitiloj. Li estis sidanta sur la glacio, faranta

spasmajn penojn por rideti; sed dolerego estis pentrata sur ĉiuj

siaj trajtoj.

"Ĉu vi estas vundata?" demandis S-ro Benjamin Allen, kun granda

maltrankvileco.

"Ne multe," diris S-ro Winkle, frotante sian dorson.

"Mi volas ke vi permesas min tiri sangon el vi," diris S-ro

Benjamin Allen, tre avide.

"Ne, mi dankas vin," respondis S-ro Winkle, rapide.

"Mi vere pensas ke vi devus," diris Allen.

"Mi dankas vin," respondis S-ro Winkle. "Plivole ne."

"Kion vi pensas, S-ro Pickwick?" demandis Bob Sawyer. S-ro

Pickwick estis ekcitata kaj indigna. Li signodonis je S-ro Weller,

kaj diris per severega voĉo: "Demetu liajn glitilojn."

"Ne; sed mi vere estis apenaŭ komencinta," kontraŭdiris S-ro

Winkle.

"Demetu liajn glitilojn," ripetis S-ro Pickwick, firme.

La ordono ne povis esti kontraŭbatalata. S-ro Winkle silente

permesis al Sam obei.

"Levu lin," diris S-ro Pickwick. Sam helpis lin leviĝi. S-ro

Pickwick iris kelkajn paŝojn for de la rigardantoj, kaj signodonis

sian amikon ke li proksimiĝu, fiksis serĉantan rigardon je li, kaj

ekparolis per mallaŭta, sed klara kaj akcentega voĉo, tiujn ĉi

remarkindajn vortojn.

"Vi estas ŝajnigulo, Sinjoro."

"Kio?" diris S-ro Winkle, ektremante.

"Ŝajnigulo, Sinjoro. Mi parolos pli simple, se vi volas ĝin.

Trompanto, Sinjoro."

Je tiuj ĉi vortoj, S-ro Pickwick turnis sin malrapide kaj

rekunigis siajn amikojn.

The Esperantist, Complete · 第 831 / 1137 题