J. Parisot (Vosges).
Timema knabino rapidas
Trairi la densan arbaron;
Korbeton portante, ŝi gvidas
La hejmen irantan kapraron.
Sed kapon skuetas la pino,
Dum blovas vent' florojn ŝirante.
Ho! zorgu pri l' korbo, knabino:
Forŝtelos ĝin vento blovante.
La vojo nun ŝajnas malklara
Kaj tere filikoj elpendas;
Ĉielo fariĝas nubara.
Malfruan kapraron ŝi plendas,
Dum interplektatan branĉaron
Disligas, la manojn vundante.
Ho! zorgu orflavan la haron:
Forŝtelos ĝin dornoj ludante.
Fulmeg' malproksime brilegas,
Gutetoj ekfalas, kaj bruas
Tondrego, kaj pluvo zumegas,
Akvego tra l' vojo defluas;
En koto glitetas la plando,
Venteg' l' antaŭtukon skuante.
Ho! zorgu, knabin' pri l' rubando:
Ĝin ŝtelos venteg' forflugante.
Pro ĉia brueto, l' orelon
Vekanta, tuj preskaŭ ŝi svenas.
Sed, kiu ĉi tien, ombrelon
Portante, kaŝate alvenas?
Ha! ŝia jam pasis timeto:
Ŝi ridas, fianĉon vidante.
Ho! zorgu, knabin', pri l' rideto:
Ĝin ŝtelos l' eĥo forirante.
Jen li fianĉinon manpremis;
Ŝi lin aŭskultadis revante;
Sed jam ne pro l' vento eltremis
L' ombrelo nun ambaŭ kovrante....
Se ne la ombrelo mensogis,
Pasadis la horo tre dolĉe;
Knabino pri l' koro ne zorgis ...
L' ombrelo ĝin ŝtelis ensorĉe.