NIAJ VILAĜAJ SPORTOJ.

Originale verkita de F. A. Meigh.

Unu el la plej amuzigaj okazaĵoj, kiujn mi estas vidinta, okazis dum

la ĉiujaraj sportoj de nia vilaĝo. Inter la diversaj eroj sur la

programo de amuzaĵoj, k.t.p., estis unu por la knaboj, kiuj havis

nur dekses jarojn kaj oni donacis grandan premion al la gajnanto.

Oni estis elmezurinta antaŭe longan kurejon sur la kampo, kaj meze

de ĝi oni alligis per la kvar anguloj, grandan veldrapon. Ĉiuj

knaboj kiuj deziris partopreni en la amuzaĵo devis demeti siajn

botojn kaj jakojn kaj ilin meti amase ĉe la malproksima flanko de la

veldrapo.

Tiam la knaboj sin aranĝis ĉe la komencaloko kaj oni donis al ĉiuj

el ili novan (duonpencan) bunon kaj botelon da ŝaŭmanta limonado.

Ĉe antaŭaranĝita signalo ili devis gluti la bunon kaj limonadon

kiel eble plej rapide. Tuj kiam unu estas fininta oni lin permesis

ekkuri tra la kurejo.

Mi neniam forgesos la diversajn metodojn, kiujn la knaboj uzis por

rapide malaperigi la nutraĵon. Iuj el ili premegis la bunojn per

la malpuraj manoj ĝis ili ŝajnis kiel nigraj kolbasetoj. Tiujn

ĉi apetitdonaĵojn ili penis gluti en tute sed la rezultatoj ne

estis ĉiam kontentigaj. Sed alia knabo enpuŝis sian tutan bunon

en unu vango kaj la botelan nazeton en la alia vango. Tiam okazis

eksplodon ĉar la limonado enŝaŭmadis en la buŝon pli rapide ol

li povis gluti kaj elŝovis la bunon. Kiel siaj kunuloj ekridegis!

Kiel ili tedis lin! Sed sentimige, li reenmetis la duonmaĉaĵon en

la buŝon, kaj sin preskaŭ sufokinte, li triumfis. Tiam komencis

la kuro. Kiam ili alvenis al la veldrapo ili devis rampi sub ĝin,

kaj estis tiel malluma tie, ke multaj, senintence piedfrapinte la

malantaŭajn amikojn (kaj ricevinte ree multajn frapojn) fariĝis

tiel konfuzaj, ke fine ili elrampis ĉe la fino, kie ili eniris kun

ruĝegaj, ŝvitaj vizaĝoj. Sed la aliaj kiuj eliris al la prava fino

ne povis trovi tuj siajn proprajn vestaĵojn. Ili aperis kiel aro de

kortbirdoj, skrapanta sur amaso da cindroj.

Tamen, post mallonga tempo ili sin vestis kaj per la restanta

energio, atingis la gajnstangon. Alia amuzaĵo, kiu kaŭzis multan

ridadon inter la rigardantoj estis la kapto de porketo, kiun oni

antaŭe ŝmiris per sapo.

Oni permesis nur la junajn edzinojn kunkuri por la porketo, sed

lia haŭto estis tiel glata ke neniu povis lin teni, kaj li kuris

timegige blekanta inter la rigardantoj; disĵetanta teren kelkajn

kiuj ĝenis lin.

Sed la amuzaĵo daŭrigis ĝis unu edzino (kun elstaraj dentoj) dum

la interpuŝo, falis sur la porketo, kiu estis laciĝinta, kaj lin

kaptis.

Voĉo apude ekkriis: "Ho! Nia Mario lin estas kaptinta per ŝiaj

dentoj."

The Esperantist, Complete · 第 827 / 1137 题