Originale verkita de G. Kolowrat (St. Petersburg).
Nokto. Mara bruo. La ondoj kun terura ĝemo per sia unutona krio
kvazaŭ plendas, kvazaŭ nekonsoleble ploregas.
Unu ondo volas atingi alian; ili rapidas, ili kvazaŭ kuras al voko
de la ŝtonegoj; sed ve! tiuj ĉi trompis, anstataŭ ol karesi ili
pereigas ilin, kaj ili senespere disbatite revenas al siaj kolegoj,
eble por reunuiĝi por ataki la ŝtonegojn. Vane! Ili alportos nenian
doloron al la masivaj grandeguloj. Ree ili ploras. Ree ili ĝemas,
timigante la animon, suferigante ĝin.
La steloj malgaje rigardas, kvazaŭ simpatiante al la ondoj, volante
helpi en ilia sencela batalado.
Nigraj ĉirkaŭlinioj de la bordo, nedetrueblaj malafablaj ŝtonegoj
ankoraŭ pli sopiras kaj oni ekvolas foriri el tiu ĉi sufoka
atmosfero; oni volas forkuri, ekkrii kaj samtempe sentas ke tio ĉi
estus sencele, sensekve, kaj oni submetas sin al la naturo, vidante
sin senforta por bataladi.
Ŝi sidis tie, sur la bordo, kaj pensis pri li.
Li forveturis militon, kaj ne estas sciate, ĉu li revenos viva. Ŝi
estas lacigita de longa atendado, de longa nesciado. Ŝi ekrevis.
Al la lacigita animo en ŝia prezento aperas li, gaja post milito,
post venko, post ricevo de rekompenco. Li alkuras, ĉirkaŭprenas
ŝin, ridetas, kisas. Ŝi sentas sin feliĉa.
Al ŝi ŝajnas, ke la ondoj pro troeco da sentoj gaje bruas por festi
lian revenon kaj ĝoji ŝian feliĉecon. Ke la steloj gaje ekrigardas
ŝin, volante ĵeti sin de la ĉielo por plenigi ŝian feliĉecon,
por lumigi, por ĉirkaŭpreni ilin.
Al ŝi ŝajnas, ke la ŝtonegoj kareseme altiras siajn manojn, kaj
ĉio volas kuniĝi en unu sento, en unu formo, en unu sono.
Ŝi revis ke ...
Sed subite ŝi reekkonscias, kaj eksentas la teruran realecon.
Ŝi komprenas, ke ĉio ĉi estis revo, kaj ŝi ektimas, ekkrias,
ekploras.
Ŝi ekaŭdas la terurajn frapojn de la batalantaj ondoj, ŝi envidis
la mokemajn rigardojn de la steloj, ŝi rimarkas la minacajn formojn
de la ŝtonegoj kaj falas kun teruro, bedaŭrante la momentan revitan
forflugintan feliĉecon.