Major-General George Cox.
Antaŭ ĉirkaŭ kvardek jaroj, mi vojaĝis en Nord-Ameriko, kaj
dum miaj vagadoj alvenis ĉe la ĉefurbo New York, kie mi restis
kelkajn semajnojn. En unu tago, ne havante ion speciale por fari, mi
promenetis el mia hotelo, kaj, trovante min apud la stacidomo, mi
eniris.
Sur la trotuaro staris granda amaso da homoj kaj infanoj.
"Kio okazas," mi diris, kiel mi pensas, al mi mem, sed ŝajne, mi
estis parolinta laŭte, ĉar voĉo ĉe mia kubuto ripetis la vortojn.
Mi turnis min, kaj vidas apude, belan, hardan junulon, kiu, de lia
mieno kaj vestaĵo, estas evidente Amerikano.
"Kio okazas," diris li, "ĉu vi volus sciiĝi, fremdulo, kion
signifas tiu ĉi amaso?"
"Jes," mi respondis, "ĉar ŝajnas al mi, ke oni ne vidas kutime
tiom da homoj, viroj, virinoj kaj infanoj kunvenantaj en stacidomo,
escepte ke io neordinara okazas."
La junulo ridanta, videble pro mia nescio, diris, "Nu, fremdulo, mi
divenas ke ni estas aro da koloniistoj forirontaj por loĝiĝi en la
Ŝtato Colorado, kaj mi divenas, ke ni estas tiel memstara grupo,
kiel iam lasis New York por la Okcidento. Ekzemple, tiu viro tie; nu,
mi divenas ke li malfermos sekkomercaĵan magazenon; tiu ĉi estas
nia pastro; tiu estas nia drogisto; tiu ĉi, nia kuracisto; tiu, nia
advokato; tiu maljunulo tie, estas juĝisto (ĉiuj el ni, laŭvice,
estos la juĝantaro!)" li diris kun rideto, parenteze.
"Tiu grupo dekstre (vi vidas ke la viroj havas nek vangharojn nek
lipharojn), nu, ili estas aktoroj por nia nova teatro. Ĉu vi ne
pensas ke nia grupo estas modere plena?"
"Jes," mi respondis. "Sed kion vi estas farontaj per tiu maljunega
kaj malfortega sinjoro, apoganta sin sur bastono? Ne ŝajnas al mi ke
vi povos multe uzi lin?"
La Amerikano rigardis min momente, kaj siaj okuloj briletis humore
dum li parolis:--"Nu, fremdulo, mi divenas, ke tiu maljunulo estas la
plej gravega in-di-vi-du-o el nia partio; mi divenas ke ni malfermos
nian novan tombejon per li!!! Sed, pardonu al mi, mi devas helpi lin
eniri en la vagonaron; estus domaĝe lin perdi antaŭ ni alvenos en
Colorado! Adiaŭ!"