Tradukita de Elise Bauer (Munich).
Antaŭ multe da jaroj vivadis en la floranta urbo Kajro Hebrea rabeno
nomita Joĥonano, kiu estis la plej eminenta klerulo en sia lando.
Lia famo vastiĝis en la tuta Oriento, kaj la plej malproksimaj
popoloj sendis siajn junulojn, por ensorbi saĝecon de liaj lipoj. Li
estis profunde instruita en la tradicioj de siaj antaŭuloj, kaj en
disputadoj lia vorto estis decidiga. Li estis pia, justa kaj severa,
sed li havis unu malvirton--la amo por la oro estis kaptinta lian
koron, kaj li ne malfermis sian manon al la malriĉuloj. Tamen li
estis pli riĉa ol la plimulto, lia saĝeco estante por li la fonto
de riĉeco. La Hebreoj de la urbo ĉagreniĝis pro tiu ĉi makulo en
la karaktero de la plej saĝa el ili sed, kvankam la maljunuloj de la
gento daŭrigis respekti lin pro lia famo, la virinoj kaj infanoj ne
donis al li alian nomon ol: "Rabeno Joĥonano, avarulo."
Neniu sciis tiel bone kiel li la ceremoniojn bezonatajn al la
iniciatio en la religion de Moseo, sekve la ekzercado de tiuj ĉi
solenaj oficoj estis por li alia fonto de gajno.
Unu tagon, promenante en la ĉirkaŭaĵo de Kajro, kaj paroladante
kun junulo pri leĝo-scienco, okazis ke la anĝelo de la morto
ekfrapis lian akompananton. Li falis senmove antaŭ la piedoj de la
rabeno, dume tiu ĉi estis ankoraŭ parolanta.
Vidante ke la junulo estas senviva, la rabeno disŝiris siajn vestojn
kaj gloriis Dion. Sed lia koro estis ektuŝita kaj, nokte, pensoj
pri la morto elturmentis lin. Li maltrankviliĝis pripensante sian
malmolecon kontraŭ la malriĉuloj, kaj li diris: "Benata estu la
nomo de Dio! Se iu petos min fari ion je Lia sankta nomo, mi ĝin
faros senpage." Sed li eksopiris, ĉar li timis ke oni povus peti lin
pri porcio de lia oro.
Dum tiuj ĉi pensoj ankoraŭ okupis lin, laŭta krio aŭdiĝis antaŭ
la pordego de lia domo.
"Vekiĝu, dormulo," la voĉo diris, "Vekiĝu! Infano estas morte
malsana, kaj la patrino sendis min por vi, por ke vi faru vian
oficon."
"La nokto estas senluma," respondis la rabeno, alproksimiĝante la
fenestron, "kaj miaj jaroj estas multaj. Ĉu ne estas en Kajro pli
junaj viroj ol mi?"
"Mi estas sendita nur por vi, rabeno Joĥonano, nomita saĝulo de
kelkaj, sed avarulo de aliaj. Jen estas oro," li daŭrigis, eltirante
monujon plenan je zeĥenoj, "mi ne deziras vian laboron por nenio! Mi
vin petegas veni, je la nomo de Dio!"
Tiam la rabeno memoris la ĵus-faritan promeson kaj li ĝemis
spirite, ĉar la monujo ŝajnis esti multepeza.
"Ĉar vi petegis min en la Dia nomo, mi iros kun vi," li diris al la
viro, "sed mi esperas, ke la interspaco ne estas granda. Remetu la
monon en vian poŝon."
"La loko estas proksima," respondis la fremdulo,--nobla, bele-vestita
junulo. "Rapidu, ĉar mi ne devas perdi tempon."
Joĥonano leviĝis, sin vestis, kaj, zorge ŝlosinte ĉiujn pordojn
de sia domo kaj metinte la ŝlosilojn en sekretan lokon, li akompanis
la fremdulon.
"Mi ne memoras tian malluman nokton," diris la maljunulo. "Vi estu
mia gvidisto, ĉar mi povas apenaŭ vidi la vojon."
"Mi ĝin konas bone," respondis lia akompananto, sopirante, "estas
vojo multe vizitata, kaj hore trairata de multaj. Apogu vin sur mia
brako, kaj ne timu."
Ili antaŭen paŝadis. Estis mallume, sed heliĝis kelkafoje, kaj
tiam la rabeno ekvidis, ke li sin trovis en loko al li nekonata.
"Mi kredis," li diris, "ke mi konas la tutan ĉirkaŭaĵon de Kajro,
tamen mi ne scias, kie mi estas. Mi esperas, mia amiko, ke vi ne
estas perdinta la vojon." Kaj li sentis malkuraĝon en la koro.
"Ne timu," respondis la gvidisto, "via vojaĝo estas jam finiĝinta."
Dum li parolis, la rabeno sentis siajn piedojn forgliti, kaj li
malsupren rulis grandan deklivon. Retrovinte sin, li ekvidas, ke sia
akompananto estis ankaŭ falinta, kaj staris nun apud li.
"Ne, junulo, se vi petolos tiamaniere kun maljunuloj, viaj tagoj ne
estos multaj! Ve al tiu, kiu insultas grizharojn!" diris la rabeno.
La fremdulo senkulpigis sin, kaj ambaŭ daŭrigis silente la
marŝadon.
La mallumo malpliiĝis, kaj la mirigata rabeno ekvidis, ke ili estas
venintaj al la pordegoj de urbo, kiun li neniam antaŭe vidis. Kaj li
ja konis ĉiujn urbojn en Egiptujo, kaj estis nur duono da horo de
lia foriro de lia loĝejo en Kajro! Tial li ne sciis kion pensi, kaj
sekvis la viron tremante.
Baldaŭ ili trapaŝis la pordegojn de la feste iluminata urbo. La
stratoj estis plenigataj de festigantoj, kaj gojaj sonoj aŭdiĝis.
Sed, rigardante la vizaĝojn de la preter-pasantoj, Joĥonano
ekvidis, ke tiuj ĉi estas la vizaĝoj de homoj interne elturmentataj
kaj, de la markoj kiujn ili havis, li sciis ke ili estas demonoj
(Mazikenoj).
Li estis profunde terurita, kaj je la torĉ-lumo li rigardis nun
ankaŭ sian akompananton. Ankaŭ li havas la saman markon.
La rabeno timiĝis multege, li preskaŭ svenis, sed li pensis ke
estas pli bone silenti, kaj malgaje li sekvis sian gvidiston, kiu
kondukis lin al belega domo en la plej bela kvartalo de la urbo.
"Eniru!" diris la demono al Joĥonano, "ĉar tiu ĉi domo estas mia.
La sinjorino kaj la infano estas en la supra ĉambro."
La rabeno supreniris la ŝtuparon, kaj eniris la ĉambron.
La sinjorino, kies eksterordinara beleco estis vualita de senespera
melankolio, kuŝis en lito, apud ŝi la infano, en riĉaj vestaĵoj,
dormetis sur la genuoj de vartistino.
"Rebeka, lumo de miaj okuloj, amatino de mia animo," diris la demono,
"mi alkondukis al vi la rabenon Joĥonanon, la saĝulon, kiun vi
deziris. Vi permesu ke li tuj komencu sian oficon, ĉar li deziras
reforiri rapide."
Dirante tion ĉi, li ridetis maldolĉe, kaj rigardis la rabenon. Tiam
li eliris el la ĉambro sekvata de la vartistino.
Kiam Joĥonano kaj la sinjorino estis solaj, ŝi sin turnis al li,
dirante: "Malfeliĉulo! ĉu vi scias kien oni vin kondukis?"
"Mi ja scias," li respondis kun profunda ĝemo, mi scias, ke mi estas
"en la urbo de la Mazikenoj."
"Sciu do plue," ŝi diris, kaj la larmoj fluegis el ŝiaj okuloj, pli
brilaj ol diamantoj, "sciu do plue, ke neniu estas iam alkondukita
tien ĉi, kiu ne estas pekinta kontraŭ Dio. Ne estas necese, ke vi
sciu mian pekon, kaj mi ne serĉas scii vian. Sed ĉi tie vi restados
por ĉiam, perdita kiel mi estas perdita." Kaj denove ŝi ekploregis.
La rabeno ĵetis sian turbanon teren, kaj, elŝirante siajn harojn,
li ekkriis: "Ve al mi! Kiu vi estas, virino, kiu parolas tiamaniere
kun mi?"
"Mi estas Hebreino," ŝi diris, "filino de doktoro de leĝoscienco
en la urbo Bagdad kaj alkondukita tien ĉi, vi ne demandu kiel! Mi
edziniĝis kun la Princo de la Mazikenoj, la sama kiu serĉis vin. La
infano, kiun vi vidis, estas mia unue naskito, kaj mi ne povas toleri
la ideon, ke la animo de tiu ĉi senkulpa infano devos perei! Mi tial
petegis mian edzon, ke li penu alkonduki tien ĉi pastron, por ke la
leĝo de Moseo--benata estu lia memoro--estu plenumata. Kaj via famo,
kiu etendis sin ĝis Bagdad kaj ankoraŭ pli malproksime igis min
pensi pri vi. Mia edzo, kvankam eminenta inter la Mazikenoj, estas
pli justa ol la aliaj demonoj, kaj li amas min, kiun li ruinigis kun
amo de malespero. Li do diris, ke la nomo de la saĝa Joĥonano estas
bone konata al li, kaj ke li scias, ke vi ne povos rifuzi al li. Vi
mem devos scii, kion vi estas farinta, por doni al li tian povon
super vi."
"Mi ĵuras antaŭ la ĉielo," diris la rabeno, "ke mi ĉiam
respektegis diligente la leĝon, kaj vivadis konstante laŭ la
tradicioj de niaj patroj, de la tago de mia naskiĝo, ĝis nun. Mi
ne faris malbonon al iu ajn, aŭ per vorto aŭ faro, kaj ĉiutage
mi adoras la Sinjoron, plenumante detale ĉiujn postulitajn
ceremoniojn!"
"Ne," diris la sinjorino, "ĉion tion vi povas esti farinta, kaj
pli ankaŭ, sed, malgraŭ tio ĉi, la demonoj povas posedi povon
super vi. Sed la tempo pasas, mi aŭdas la paŝojn de mia edzo sur la
ŝtuparo. Ekzistas por vi unu ŝanco de foriro."
"Kia ĝi estas? Ho, ĉiela sinjorino, diru ĝin al mi!"
"Ne manĝu, ne trinku, ne akceptu pagon aŭ donacon dum via estado en
tiu ĉi domo, kaj tiom da tempo, kiom vi tiel agas, la Mazikenoj ne
havas povon super vi, viva aŭ senviva. Estu kuraĝa, kaj persista!"
Kiam ŝi ĉesis paroli, ŝia edzo revenis en la ĉambron, sekvata de
la vartistino, kiu portis ĉiujn necesaĵojn por la ceremonio.
Kun multepeza koro li faris sian oficon, la vino estis, kiel kutime,
ĉirkaŭ-pasigata, por ke la infano, la patrino kaj la rabeno gustumu
ĝin. Li rifuzis ĝin, dirante: "Pardonu min, Sinjoro, sed mi faris
sanktan promeson fasti hodiaŭ, kaj mi nek manĝas nek trinkas."
"Faru laŭ via ŝato," diris la demono, "mi ne deziras, ke vi ne
plenumu vian promeson!" kaj li ekridegis.
Tiam la malfeliĉa rabeno estis kondukata en ĉambron, rigardantan
sur ĝardenon, kie li pasigis la ceterajn noktajn horojn kaj la
sekvantan tagon, ploregante, kaj preĝante la Sinjoron, ke li
liberigu lin el la urbo de la demonoj.
Sed kiam la dekdua horo batis kaj la suno estis subirinta, la princo
revenis al li kaj diris: "Manĝu nun, mi vin petas, ĉar la tago
estas pasinta, kaj li metis manĝaĵojn antaŭ li."
"Pardonu de nove vian servanton, mia sinjoro!" respondis Joĥonano,
"ĉar mi faris sanktan promeson ankaŭ por tiu ĉi tago. Ne koleriĝu
kontraŭ via servanto."
"Mi ne koleras," respondis la princo. "Faru laŭ via plaĉo. Mi
respektegas vin promeson." Kaj li ridis pli laŭte ol la antaŭan
tagon.
La rabeno pasigis duan tagon en sia ĉambro apud la ĝardeno
ploregante kaj preĝante. Sed, kiam la suno estis malleviĝinta
malantaŭ la montetoj, la princo denove staris antaŭ li, kaj
diris: "Manĝu nun, ĉar vi devas malsati. Via promeso estas multe
malgajiganta." Kaj li prezentis al li viandaĵojn.
Joĥonano sentis grandan manĝbezonon, sed li preĝis interne al la
sinjoro, kaj la tento malaperis, kaj li respondis: "Pardonu min la
trian fojon, sinjoro. Mi refaris mian promeson."
"Ĝi estu tiel!" diris la alia. "Vi leviĝu, kaj sekvu min."
La princo prenis torĉon, kaj kondukis la rabenon tra granda parto de
sia palaco, al pordo de vasta ĉambro, kiun li malfermis per ŝlosilo
prenita el niĉo en la muro. Enirante la ĉambron, Joĥonano ekvidis
ke ĉio, planko, plafono, muroj, eĉ la sojlo de la pordo estas el
arĝento. La kurioze skulptata plafono, kaj la bordoj de la muroj
brilis en la torĉlumo, kvazaŭ ili estus fantazia frost-disegno. En
la ĉambromezo estis amasoj da arĝentaj moneroj en grandegaj urnoj
el la sama metalo, plenigitaj ĝis la randoj.
"Vi faris al mi servon," diris la demono. "Vi prenu de tiu ĉi mono
tiom, kiom vi volas, eĉ ĉion!"
"Mi ne povas, sinjoro," diris Joĥonano, "vi petis min veni tie ĉi
pro la nomo de Dio, kaj mi venis pro tiu nomo, kaj ne pro pago aŭ
rekompenco."
"Sekvu min," diris la princo, kaj Joĥonano sekvis lin en alian
ĉambron. Ĝi estis el oro, kiel la unua estis el arĝento. Ĝia ora
tegmento estis subtenata de oraj kolonoj starantaj sur ora planko.
La trezoroj de la reĝoj de la tero ne estus povintaj aĉeti unu el
la dudek kvar vazoj da oraj moneroj, kiuj estis metitaj en ses vicoj
laŭlonge la ĉambro.
Ne estas miro, ĉar ili estis plenigitaj per la senĉesaj laboroj de
la demonoj de la mino.
La koro de Joĥonano estis tuŝita de avareco vidante la oron brili
en la flava torĉ-lumo, kiel la aŭtuna suno. Sed Dio helpis lin
kontraŭbatali.
"Tiuj ĉi vazoj estas viaj," diris la demono, "unu el ili ja faris
vin pli riĉan ol la plej riĉa homo, sed mi al vi donas ĉiujn."
Sed Joĥonano rifuzis denove. Tiam la princo de la Mazikenoj
malfermis la pordon de tria ĉambro, nomata la diamanta ĉambrego.
Enirinte ĝin, la rabeno ekkriis laŭte, kaj metis siajn manojn
antaŭ la okulojn, ĉar la brilo de la diamantoj blindigis lin,
kvazaŭ li estas rigardanta la mez-tagan sunon. En agataj vazoj estis
amasigitaj sennombraj diamantoj; la plej malgrandaj el ili estis pli
grandaj ol kolomb-ovo. Sur alabastraj tabloj trovis sin ametistoj,
topazoj, rubenoj, beriloj, kaj aliaj multekostaj juveloj, mirinde
laboritaj per la manoj de lertaj metiistoj.
La ĉambro estis lumigitaj de karbunklo, kiu disĵetis lumon pli
brilan ol la radioj de la suno, sed pli freŝiganta ol la brilo
ĝentila de la luno.
Tio estis grava tento por la avara rabeno, sed li estis fortigita de
supre, kaj rifuzis denove.
"Mi ekvidas, ke vi konas min, Joĥonano, filo de Ben-Davido," diris
la princo. "Mi estas demono, kaj volis tenti vin por pereigi vin.
Sed, tial ke vi rezistis tiel longe, mi ne vin tentos plu. Estas
ankoraŭ alia ĉambro, kiun vi devas vidi."
Kaj Joĥonano, kiu estis ferminta la okulojn kaj fervore preĝis al
la Sinjoro batante sian bruston, lin sekvis.
La ĉambro, kiun la rabeno nun eniris estis tute malsama je la aliaj.
Ĝi estis malvasta kaj malriĉa, sen mebloj. Sur la malpuraj muroj
pendis senorde sennombraj aroj da rustiĝintaj ŝlosiloj. Inter ili,
Joĥonano ekvidis kun miro la ŝlosilojn de sia propra domo, kiujn li
estis kaŝinta je sia foriro, kaj li fikse rigardadis ilin.
"Kion vi vidas," diris la demono, "ke vi rigardas tiel fikse? Ĉu li,
kiu rifuzas arĝenton kaj oron, povas esti ekscitata de rustiĝinta
ŝlosilaro?"
"Ili estas miaj," respondis la rabeno, "kaj mi akceptos ilin, se vi
prezentas ilin al mi."
"Vi do prenu ilin," diris la demono, metante ilin en lian manon.
"Vi povas foriri. Sed, rabeno, kiam vi estos reveninta en Kajron,
malfermu ne nur vian domon, sed ankaŭ vian koron. Tial ke vi ne
malfermis ĝin antaŭe, mi havis povon super vi. Estas bone, ke vi
faris unu bonaĵon sen pago, ĉar tio savis vin. Vi ne estu pli longe
Joĥonano la Avarulo!"
La rabeno klinigis sin ĝis la tero, kaj laŭdis la Sinjoron por sia
liberiĝo.
"Sed kiel mi povas iri returnen? Mi ne scias la vojon."
"Fermu viajn okulojn," ordonis la princo.
Li faris tiel, kaj post momento li aŭdis la voĉon de la demon-estro
ordonante lin malfermi ilin denove.
Kaj li sin trovis antaŭ sia domo en Kajro, kun la ŝlosiloj en la
mano.
Retrovinte sin de sia surprizo, kaj dankinte la Sinjoron, li
malfermis sian domon, kaj ankaŭ sian koron.
Li donacis almozojn al la malriĉuloj, li ĝojigis la korojn al la
vidvinoj, kaj helpis la malfeliĉajn.
La fremduloj ĝuis lian gastamon kaj lia monujo estis al la servo de
ĉiuj bezonantoj. Lia vivo estis senfina bonfarado, kaj la beno de
Dio estis kun li.
La homoj miris kaj diris: "Ĉu tiu ĉi viro ne estas nomata rabeno
Joĥonano, la avarulo? Kio kaŭzas la ŝanĝon?"
Kiam la rabeno aŭdis tion, li kunvokis siajn amikojn, kaj konfesis
sian antaŭan amon por la mono, kaj la danĝeron al kiu tio kondukis
lin.
Li rakontis al ili ĉion, kion mi ĵus rakontis al vi.
Kaj saĝuloj, kiuj estis verkistoj, skribis lian rakonton por la
memoriĝo de la posteuloj, por ke ili profitu je ĝi.