LA SONĜO DE KLARENCO.

Tradukita el la dramo "La Reĝo Riĉardo III." (Shakespeare) de C.

Bicknell.

Brakenburo.

Kial malbone fartas Via Moŝto?

Klarenco.

Ho! mi la nokton tre mizere pasis,

Pro sonĝoj kaj vidaĵoj terurigaj;

Do kvankam mi Kristan' fidela estas,

Ne volus mi similan nokton pasi

Por gajni mondon da feliĉaj tagoj,--

Tiel terure estis kaj malĝoje!

Brakenburo.

Kaj Via Moŝta sonĝo, kio estis?

Klarenco.

Mi pensis, ke mi el la Tur' forkuris.

Kaj enŝipiĝis por la martransiro

Al Burgundi', kun mia frat' Glostero;

Kaj li min vokis el ĉambreto mia

Al la ferdek': de tie ni rigardis

Anglujon, kaj pri mil teruraj tempoj

Dum la militoj inter Lankastero

Kaj Yorko, ni parolis. Dum ni paŝis

Laŭlonge la ferdekon kapturnigan,

Mi pensas ke Glostero iom falas;

Kaj li, falante, min deĵetas kiu

Lin savi penas, en la maltrankvilajn

Ondegojn de la mar'. Ho! Dio mia!

Ho! Dio! droni! kia suferado!

Ho! kia akvobruo en l' oreloj!

Kiom da mortvidaĵoj al l' okuloj!

De ŝipoj derompaĵojn mil mi vidas,

Kaj dekmil korpojn kiujn fiŝoj mordas;

Amasojn orajn, ankrojn kaj perlarojn,

Juvelojn de valor' nekalkulebla,

Ĉe l' fundo de la maro dissemitajn:

En la kranioj de l' mortintoj iuj;

Kaj en la truoj kie unufoje

Okuloj loĝis, kuŝas pro malŝato,

Juveloj rebrilantaj, kiuj kisas

La koton de la mara profundaĵo

Kaj nur mokadis ostojn de mortintoj.

Brakenburo.

Ĉu vi, mortante, libertempon havis

Sekretojn de la maro por rigardi?

Klarenco.

Jes, tiel pensis mi, kaj ofte provis

Delasi la spiriton; sed l' akvaro

Envia tenis ĝin, ne permesante

Ke ĝi l' aeron vastan kaj malplenan

Ekserĉu, sed sufokis ĝin en mia

Ĝemanta korpo preskaŭ rompigita

De penoj, por ke ĝi en maron iru.

Brakenburo.

Ĉu ne vekiĝis vi, pro l' agonio?

Klarenco.

Ho! ne! post vivo mia sonĝo daŭris,

Kaj la ventego en l' anim' komencis,

Kiam, laŭ mia penso, ĝi transiris

Kun la pramist' malgaja, li pri kiu

Poetoj skribas, la melankolian

Riveron, en la ĉiamnoktan regnon.

L' unuo kiu mian fremdanimon

Salutis, estis la famul', Warwick'o

Bopatro nobla mia; li ekkriis

"Do kian punon pro ĵurrompo lia

Malklara regno al Klarenco falsa

Nun povas doni?" kaj li neniiĝis.

Tiam fantomo al anĝel' simila

Kun la harar' per sango makulita,

Vagante venis; kaj li laŭte kriis

"Klarenco estas alveninta, falsa

Perfida, ĵurrompinta; li, Klarenco,

Kiu min vundis apud Tewkesbury'o:

Ho! kaptu lin, Furioj, lin konduku

En viajn turmentadojn." Tiam fine,

Mi pensis ke infera diablaro

Ĉirkaŭas min, kaj tiel malbelege

Kriegas, ke pro ili mi vekiĝas

Tremante, kaj dum longa posta tempo

Mi kredas ke mi estas en infero,

Tiel terura ŝajnis mia sonĝo.

Brakenburo.

Ne stranga estas ke ĝi vin timigis,

Ĉar mi mem timas, eĉ per la rakonto.

Klarenco.

Ho! Brakenburo, mi por li, Edwardo,

Aferojn faris, kiuj nun atestas

Kontraŭ animo mia; kaj rimarku

Per kio li nun rekompencas min.

Ho Di'! se preĝoj Vin ne kontentigos

Sed Vi Vin venĝos pro la miaj krimoj,

Sur mi, mi mem, kolero Via falu;

Ho! la edzinon mian la senkulpan,

Pardonu, kaj mizerajn idojn miajn.

Gardisto, apud mi sidiĝu iom.

La kor' laciĝas, kaj mi volus dormi.

Brakenburo.

Sinjor', volonte; Di' vin ripozigu.

(Klarenco _dormas_).

The Esperantist, Complete · 第 823 / 1137 题