Originale verkita de Jem Ross Archibald.
La interesa rakonto _Katnesto_ sur la Februara numero de The
Esperantist rememorigis al mi la saĝan maljunan katinon, kiun
mi ofte vidis kune kun ŝiaj strangaj familioj en farmadomo, kien mi
vizitis geamikojn.
Ŝia nomo estos Torty, sed ŝi estis ankaŭ nomita "Kara avineto,"
ĉar ŝi flegis kaj tre zorge vartis kelke da orfaj katidoj, kies
malfeliĉajn gepatrojn la ĉasgardistoj mortigis en la proksima
arbaro.
Kiam mi ŝin ekvidis, mi pensis la nomon "Avineto" tute taŭga por
ŝia plen-zorga vizaĝo sed, tiatempe, mi ne konis, ke Torty posedis
plumajn tiel bone kiel pelajn familiojn.
En tago mi ŝin vidis alportante en ŝia buŝo etan kokidon.
Mi tuj ekkuris, kiel mi tiam pensis, por savi la vivon al la
malfeliĉa kokido.
Torty atingis la kuirejon, mi ŝin sekvis en tiun grandan ĉambron.
Ŝi ĝentile metis la birdeton en komfortan korbon apud la kameno.
Ŝi blekis kaj murmuretis dum ŝi vartis la kokideton!
Mi diris al la servistoj, ke mi timis ke Torty mortigus la birdeton,
kaj ili tiam diris al mi la sekvantan rakonton.
La farmamastrino unu tagon trovis kuvon da kokidoj, kies malserioza
patrino forlasis ilin perei en la kortbirdejo.
Tion ĉi la farmamastrino tre bedaŭris, ĉar ili apartenis al bona
raso de bela kortbirdaro, tial ŝi alportis ilin, kaj enmetis ilin en
korbon apud la fajro en kuirejo.
Ŝi eliris el tiu ĉambro por trovi flanelon por kovri kaj varmigi la
kokidojn.
Ŝi aŭdis la maljunan katinon murmurante apud la korbo, kaj diris
"Torty! Kara katino, vi povos varmigi tiujn ĉi malfeliĉajn
kreitaĵojn!"
Nu imagu ŝian miregon, kiam Torty blekis "Miaŭ (_Jes!_) kaj tuj
eksaltis tre zorge en la korbon."
De tiu tempo, ĉiuj el la orfaj birdetoj fariĝis la genepoj de la
aminda maljuna "Avineto Torty."
Oni povas priskribi la korbon de Torty ankaŭ kiel la _Katnesto_.
"MORGAŬ."
Popoldira fabelo versigita de A. Motteau.
"Matene, morgaŭ, kampon mian,"
Trenjo diris, "mi tuj plugos,
Antaŭ ol sezon' forflugos,
Aŭ grenon havos mi nenian."
Alvenis morgaŭ; la plugilo
Tute preta lin atendis,
Sed nun manĝinviton sendis
Al li aminde la bofilo.
Eĉ Trenjon ŝanceligis tio ...
Ĉu li devos tuj plugiri,
Aŭ ĉu ĉe filin' manĝiri?
Bah! _tago_ taŭgas por _nenio_.
Amiko Trenjo do festenis
Ĉe l' bofilo kaj filino,
Kie, eble, ruĝa vino
Malfrue lin en lit' detenis.
Anstataŭ tago, du li perdis--
"Morgaŭ mi pli longe plugos,"
Diris li, "ne tiel taŭgos."
Sitele morgaŭ trapluvadis.
Postmorgaŭ la veter' beliĝis ...
Plugi ĉu nun povas Trenjo?
Ne, ĉar en la ĉevalejo
Ĉevalo lia malsaniĝis.
Kaj tiam venis vilaĝfesto,
Kaj neniu faris ion:
Ŝatis Trenjo l' opinion
Ke beno ĉiam estas resto.
Semajn' alia sin komencis
Per grandega kampfoiro;
Eĉ foriĝi de l' vojiro
Neniam Trenjo ja intencis.
Edziĝon tiam li alestis,
Poste al enterigiro:
Tro malfrue la deziro
Por kampon plugi nun ĉeestis.
_Se post la semsezono plugos_
_Prokrastulo kampon sian,_
_Ne miregu se nenian_
_Tritikon li engrenejigos._