ANTAŬ LA RIGARDO DE LA VIVO.

Tradukita de ----ko.

Antaŭ la rigardo de la severa vivo staris du homoj, ambaŭ

nekontentaj je ĝi, kaj al la demando: "Kion vi atendas de mi?" unu

el ili per laca voĉo diris:

"Mi estas indignigita per la krueleco de viaj interkontraŭecoj,

senforte mia prudento penas kompreni la sencon de la ekzisto, kaj per

senlumeco de malkompreno je vi animo mia estas plena. Mia memkonscio

diras al mi, ke homo estas la plej bona el ĉiuj kreitaĵoj."

"Kion vi volas de mi?" senpasie demandis Vivo.

"Feliĉon! ... Por feliĉo mia estas necese, ke vi interpacigu du

fundamentojn de la interkontraŭecoj de animo mia: mian _mi volas_

kun via _vi_ devas."

"_Volu_ tion, kion vi _devas_ por mi," severe diris Vivo.

"Mi ne volas esti ofero via!" ekkriis la homo. "Mi volas esti reganto

de la vivo, sed devas mi kolon fleksadi en jugo de ĝiaj leĝoj--por

kio?"

"Vi parolu do pli simple!" diris la dua homo, starinta pli proksime

al Vivo, sed la unua daŭrigis, ne doninte atenton al la paroloj de

lia kolego:

"Mi volas liberecon, vivi en harmonio kun deziroj miaj, kaj mi volas

esti por proksimulo laŭ sento de devo, nek frato, nek servanto, kaj

mi estos tiu, kiel mi volos libere--sklavo aŭ frato. Mi ne volas

en societo esti ŝtono, kiun societo kuŝigas, kien kaj kiel ĝi

ekvolas, konstruante malliberejojn de feliĉo sia. Mi estas homo, mi

estas spirito kaj prudento. Vivo, mi devas esti libera!"

"Haltu!" diris Vivo, severe ridetante. "Vi multe parolis, kaj ĉio,

kion vi diros plu estas por mi certa. Vi volas esti libera! Kio do?

Estu! Bataladu kun mi, venku min, kaj estu por mi reganto; kaj mi

tiam via sklavo estos. Vi scias, mi estas senpasia kaj al venkantoj

ĉiam facile cedadis. Sed estas necese venki! Vi al batalado kun mi,

pro via libereco, ĉu estas kapabla? Jes? Sufiĉe forta estas vi por

venko kaj je forto via ĉu vi kredas?"

Kaj la homo diris malgaje: "Vi entiris min en bataladon kun mem mi,

vi akrigis prudenton mian, kiel tranĉilon, ĝi enpuŝiĝis al mi

malproksimen en animon kaj dispremis ĝin!"

"Sed vi kun ĝi pli severe parolu, ne plendu," diris la dua homo.

Sed la unua daŭrigis: "Mi ripozi volas de premo via. Ho donu al mi

ĝui feliĉon!"

Vivo ree ekridetis per rideto, simila al brilo de glacio:

"Diru! Kiam vi parolas, ĉu vi postulas, aŭ petas?"

"Mi petas!" kiel eĥo la homo diris.

"Vi petas, kiel kutima almozulo; sed, malfeliĉulo mia, mi devas diri

al vi--Vivo almozon ne donas! Kaj ĉu vi scias? Libera li ne petas,

li mem prenas donacojn miajn.... Sed vi! Vi estas nur sklavo de miaj

deziroj, sed ne pli. Libera estas tiu, en kiu estas forto de ĉiuj

deziroj rifuziĝi por en unu sin enmeti. Ĉu vi komprenis? Foriru!"

Li komprenis, kaj kuŝiĝis, kiel hundo, ĉe la piedoj de la

senpasia vivo por nerimarkeble kaptadi pecojn de ĝia tablo, ĝiajn

manĝ-restaĵojn.

Tiam la senkoloraj okuloj de la severa vivo ekrigardis la duan

homon--tio estis maldelikata, sed bona vizaĝo:

"Pri kio vi petas?"

"Mi ne petas, sed postulas."

"Kion?"

"Kie estas justeco? Donu ĝin tien ĉi! Ĉion ceteran poste mi

prenos, dume bezona al mi estas nur justeco. Mi longe atendis,

pacience atendis, mi vivis en laborado, sen ripozo, sen lumo! Mi

atendis.... sed sufiĉe! Kie estas justeco?"

The Esperantist, Complete · 第 819 / 1137 题