Kanto originale verkita de S-rino Reddet. (Sens).
Ho Forĝisto, forĝu feron!
Prenu per muskola brako
La martelon, forte frapu,
Bona la plugferon faru.
Jes, mi ekbruligas karbon,
Kaj mi forĝas por la Vivo!
Ho Forĝisto, forĝu feron!
Tiru el la ruĝa fajro
Ĉiujn metiistajn ilojn
De l' maŝinoj la radarojn.
Jes, mi ekbruligas karbon,
Forĝos tuj por Laboristo!
Ho Forĝisto, forĝu feron!
Serĉu el la blua ŝtalo
La plej bonan kaj flekseblan,
Forĝu bisturilon akran!
Jes, mi ekbruligas karbon,
Forĝos tuj por Kuracisto!
Ho Forĝisto, forĝu feron!
Aŭdu de la pafilego
Fore la teruran voĉon
Kaj rapide forĝu glavon!
Ne ne! Mi estingas karbon,
Mi ne forĝos por la Morto!