Originale verkita de F. A. Meigh.
Antaŭ pli ol cent jaroj, niaj landanoj estis tre superstiĉaj,
kaj eĉ la loĝantoj en nia vilaĝeto timis, kiam oni parolis pri
fantomoj.
Ned Saunterer, la heroo de tiu ĉi rakonto, loĝis en proksima
urbo, kie antaŭe estis nur malmultaj domoj, sed kiu nuntempe estas
grandega kaj prospera urbo.
Dum kelkaj jaroj Ned laboris ĉe porcelana fabrikejo, sed li preferis
vivon pli libera. Li tial aĉetis fajencajn komercaĵojn kaj vendis
ilin en proksimaj kvartaloj.
Tiu ĉi metio prosperis kaj li baldaŭ povis aĉeti azenon por porti
la komercaĵon kamparen.
Multe da friponaĵo ekzistis dum la priskribata periodo, kaj ne estis
eksterordinara okazo, kiam oni haltigis vojaĝantojn sur la vojo, kaj
rabis ilin.
La leĝafako malofte sin intermetis pri tiaj aferoj kaj oni ofte
decidis malpacojn per la "du pugnoj."
Por protekti sian komercaĵon kontraŭ tiuj ĉi ŝtelistoj, kiam
li vojaĝis nokte, Ned alligis ĉenon al la kruro de la azeno, kaj
ankaŭ surmetis sur ĝia kapo kovraĵon iom similan al du grandegaj
kornoj. Tia estis la kredemo inter la vilaĝanoj pri supernaturaj
estaĵoj ke, kiam oni aŭdis la tintadon de la ĉeno kaj vidis
strangan nekonatan beston tra la mallumo oni ĝin kredis esti la
diablo, kaj forkuris kiel eble plej rapide.
Nia vilaĝeto tiatempe konsistis el malmultaj unuopaj dometoj kaj unu
preĝejo. Unu el tiuj ĉi dometoj enhavis, oni diris, fantomon, kaj
neniu volis tie loĝi.
Post kelkaj monatoj du strangaj viroj alvenis, kaj, malgraŭ la
fantomo, luis la dometon.
Ili tamen ne estis ŝatataj de la najbaroj, kaj oni ilin rigardis
kiel suspektuloj. Ili posedis ĉevaleton kaj ŝarĝoveturileton, sed
ŝajnis al ĉiu ke ili neniam uzis ĝin.
Tiatempe, ĉe multaj Anglaj vilaĝetoj, homoj ofte kontraŭleĝe
elterigis la mortintojn el la preĝejkorto, kaj vendis la ostojn.
Al tiu ĉi metio apartenis la du viroj.
Unu mallumegan kaj ventegan nokton, ili eniris la preĝejkorton, kun
la ĉevaleto, ŝarĝveturileto kaj fosiloj, kaj komencis malfermi unu
el la tomboj.
Nia amiko Ned ankaŭ veturis frumatene al malproksima urbo kaj,
revenante, li perdis la vojon. Post kelkaj horoj, li trovis sin apud
nia vilaĝa preĝejo, kaj la azeno vagis al la preĝejkorto. Malgraŭ
la ventego, la du homoj en la tombo jam ekaŭdis la supernaturan
sonon de la ĉeno alligita al la kruro de la azeno, kaj unu el ili,
subite suprenrigardinte, vidis tute apude ion, kion li kredis esti
terura korna diablo.
Kun laŭta kriego la du viroj suprenrampis el la tombo, kaj rapide
malaperis en la mallumo.
Kiam Ned komprenis kio okazis, li ĝojis pro sia bonŝanĉo,
kaj, sen ia konsciencdubo, tuj posediĝis je la ĉevaleto kaj
ŝarĝoveturileto, kaj uzis ilin por veturigi sian komercaĵon.
La du viroj neniam revenis por demandi siajn posedaĵojn, ĉar ili
timis la leĝan punon, kiu atendas ĉiujn korpoŝtelistojn.