PLUVO.

De Doroŝieviĉ, tradukita (el la Bulgara) de Penko Petrov (Jalta).

La ĉiela filo, lia nomo travivu la universon, imperiestro Li-O-A

staris apud fenestro en sia porcelana palaco.

Li estis juna tial bona. Post la lukso kaj brilego li ne ĉesis pensi

pri la malriĉuloj kaj malfeliĉuloj.

Estis pluvo. Larmaroj fluadis, ploradis la ĉielo, arboj kaj floroj

faligadis larmojn post ĝi.

Enuo turmentadis la koron de la imperiestro kaj li ekkriis:

"Bedaŭrindaj tiuj, kiuj en pluvo ne havas eĉ ĉapon sur la kapo,"

kaj turniĝante al sia ĉambelano li diris:

"Mi volus scii kiom da tiaj malfeliĉuloj estas en mia Pekingo."

"Lumo de la suno!" diris, genufleksante kaj kapklinigante

Tzung-Ĥi-Tzang, "Ĉu estas io neebla al la ordonantulo al la reĝoj?

Eĉ antaŭ la suno malaperos, Vi scios, patro de la aŭroro, tion

ĉi, kio estas kompleza al Vi."

Kaj la imperiestro ridetis bonkore, kaj Tzung-Ĥi-Tzang tuj iris,

uzante sian tutan forton, ĉe ĉefministro San-Ĉu-San.

Li alvenis lacigspire kaj rapide, eĉ ne sukcesis fari ĉiujn

respektojn, kiujn oni donas al ĉefministro.

"La ĝojo de la universo, nia plej afabla ordonanto (premiĝante, li

parolis) estas en terura maltrankvileco.

Lin maltrakviligas tiuj ĉi, kiuj iras dum pluvo sen ĉapoj en nia

Pekingo, kaj li deziras scii eĉ hodiaŭ, kioma estas ilia nombro!"

"Jes, ekzistas tiaj sentaŭguloj!" respondis San-Ĉu-San. Kaj li

ordonis, ke oni alvokigu la urbestron Paj-Ĥi-Vo.

"Malbonaj novaĵoj de la palaco," diris li al ĵus enirinta

Paj-Ĥi-Vo, kiu por esprimi atenton klinigis sian kapon. "La

posedanto de nia vivo rimarkis malordon!"

"Kiel!" terure ekkriis Paj-Ĥi-Vo. "Ĉu jam ne estas apud la palaco

la ĝardeno enombrigita, kiu ĉarmas Pekingon je la okuloj de la

bogdiĥano?"

"Mi ne scias bone, kiel okazis tio ĉi," respondis San-Ĉu-San, "sed

Lian Moŝton terure maltrankviligas la sentaŭguloj kiuj iradas dum

pluvo sen ĉapoj. Li deziras scii eĉ hodiaŭ kiomaj estas ili en

Pekingo. Vi ordonu!"

"Vi alvokigu, por ke venu ĉe mi, tuj, tiu ĉi maljuna hundo

Ĥuar-Dzung!" kriadis post minuto Paj-Ĥi-Vo al siaj subuloj.

Kiam la estro de la urba patrolo, paliĝinta de teruro tremante

falis inter liaj piedoj, la mandarino elfluigis sur li falakvon de

malbenoj.

"Fripono, sentaŭgulo, malnobla perfidulo! Vi volas, ke ili dishaku

nin ĉiuj kune kun vi, en pecoj!"

"Klarigu al mi la kaŭzon de via kolero"--parolis treminta de timo

apud la piedoj de la mandarino, Ĥuar-Dzung--"por ke mi povu kompreni

la konsolantajn vortojn, kiujn vi parolas al mi; alimaniere, mi

timas, ke mi ne povos kompreni la lingvon de via saĝeco."

"Maljuna hundo, kiu devus gardadi ie porkan aron, sed ne la plej

grandan urbon en la tuta mondo! La reĝo Ĥina mem estas rimarkinta,

ke en la urbo ekzistas senordo--sur la stratoj vagas sentaŭguloj,

kiuj eĉ dum pluvo ne havas ĉapon por ĝin meti sur kapo. Vesperon

ankoraŭ vi sciigu min, kiom da tiaj sentaŭguloj estas en Pekingo!"

"Ĉio precize estos plenumita!" respondis Ĥuar-Dzung, ekbatinte sian

frunton tri fojojn sur la plankon.

Post kelke da minutoj li murmuregis kaj frapadis per piedoj sur la

kolektitaj policanoj.

"Brutoj el kiuj mi pendigos la duonon, por ke mi povu vivajn

bruligi la ceterajn! Tiel vi observadas la urbon? Dum pluvtempo

iuj sentaŭguloj estas irintaj sen ĉapoj! Ĉiuj estu elkaptitaj

post horo (_la Ĥina horo = 40 minutoj_), alimaniere la diabloj vin

prenos."

La policanoj iris plenumi la ordonon--dum unu horo sur la stratoj de

Pekingo ekzistis efektiva ĉaso.

"Nu kaptu lin! Kaptu lin!" kriadis la policanoj, persekutante la

homojn, kiuj nehavis ĉapojn.

Ili eltiris ilin sub la bariloj, sub la pordoj de la domoj, kien ili

estis kaŝiĝintaj.

Post horo sen unu minuto, ĉiuj en Pekingo, kiuj ne havis ĉapojn sur

siaj kapoj, staris en la korto de la malliberejo.

"Kiomaj ili estas?" demandis Ĥuar-Dzung.

"Dudek mil okcent sepdek unu!" respondis la policanoj, kliniĝante

eĉ ĝis la tero.

"La mortigistoj tuj aperu!" ordonis Ĥuar-Dzung.

Kaj post duono da horo 20,871 senkapigitaj Ĥinoj kuŝadis en la

korto de la malliberejo.

20,871 da kapoj estis metitaj sur ponardegoj kaj disportitaj el la

urbo por saĝigado de la popolo.

Ĥuar-Dzung iris raportadi al Paj-Ĥi-Vo; Paj-Ĥi-Vo al San-Ĉu-San;

kaj San-Ĉu-San sciigis al Tzung-Ĥi-Tzang.

Mallumiĝis. La pluvo ĉesis. Blovadis venteto, kiu disbalancigadis

la arbojn, kaj la pluverojn, lumaj kiel rubenoj, faladis sur la

bonodoraj floroj, kiuj fajeriĝis kaj bruliĝis, lumigitaj per la

radioj de la malaperiĝanta suno.

Per brilego kaj bonodoro estis plena la reĝa ĝardeno. La filo de la

ĉielo, Li-O-A, staris apud la fenestro en sia porcelana palaco kaj

raviĝis de la mirinda vidaĵo.

Sed juna kaj bona, li eĉ en tiu ĉi minuto ne forgesis la

malfeliĉulojn.

Ekokaze diris li, turniĝante al Tzung-Ĥi-Tzang:

"Vi volis sciigi min, kiom da anoj en Pekingo nehavas ĉapojn por

kovri siajn kapojn dum pluvo."

"La deziro de la tutmonda posedanto estas plenumita per liaj

servistoj!" respondis per malaltan riverencon Tzung-Ĥi-Tzang.

"Kiomaj ili estas? Nur diru al mi la veron!"

"En tuta Pekingo ekzistas jam ne unu Ĥino, kiu nehavas ion por kovri

sian kapon dum pluvo. Mi ĵuras, ke mi diras la veron!"

Kaj Tzung-Ĥi-Tzang levis siajn manojn, kaj, klinigis sian

kapon--signo de sankta ĵuro.

La vizaĝo de bogdiĥano lumiĝis per ĝoja, feliĉa rideto.

"Feliĉa urbo! feliĉa lando!" ekkriis li. "Kiel mi estas feliĉa, ke

sub mia potenco tiel bone vivas la popolo."

La ĉiuj gepalacanoj, vidante ke la bogdiĥano ĝojas, ekĝojis kune.

Kaj San-Ĉu-San, Paj-Ĥi-Vo kaj Ĥuar-Dzung ricevis la ordenon "_La

ora Drakono_" pro siaj patrujaj zorgoj al la popolo.

The Esperantist, Complete · 第 785 / 1137 题