CONISTON KAJ GRASMERE.

Originale verkita de A. R. Lambert, tradukita de D. H. Lambert, B.A.

Kiel Grasmere rememorigas sian ligilon al la nomo de Gulielmo

Wordsworth, tiel Coniston devas ĉiam prezenti al ni la figuraĵon de

Johano Ruskin.

Pri tiu ĉi egale kun tiu ni ŝajne sentas nin incititaj per kvazaŭa

sankta devo fari pilgrimadon por viziti la ĉirkaŭaĵojn, kaj vidi

la lastan restejon de la fama samtempa pensinto kaj Kritikisto. Ĉar,

kiel ajn vaste homaj opinioj diferencu pri la ideoj de Ruskin rilate

al la vivo kaj la belartoj, povas esti nur unu juĝo pri la grandeco

de lia animo kaj la pura kaj alta stilo de lia instruado. Trovante do

Ruskin'an ekspozicion malfermita en Koniston dum la somermonatoj nia

deziro viziti la lokon tie pligrandiĝis.

La vojo de Windermere al Coniston kuŝas inter la plej belegaj en

_Laglando_. Post la rivertransirejo ni pasas sur la ĉefvojo tra la

vilaĝo Sawrey kaj laŭlonge "Esthwaite Water" ĝis kiam ni atingas

la antikvan vendejurbon Hawkshead. Tien ĉi alveninte inter strangaj

maljunaj domoj kaj gastejetoj kun suprependantaj fruntanguloj,

lozenĝformaj vitraĵoj kaj eluzitaj nerektaj peronoj oni povas

facile ŝajnigi esti malantaŭenirinta kelkajn centjarojn.

La kortoj ankaŭ, malglate pavimitaj, la maljuna arkita enirejo trans

kiu aperas, kvazaŭ enkadrita, pli da dometoj, gajigitaj per la hela

kolorado de rampkreskaĵoj kaj nasturtiumoj nepre ĝojigas la arteman

spiriton.

Tie ĉi almenaŭ sin trovas pejzaĝetoj de antikva Anglujo

nedifektitaj de la nuntempa konstruarto.

Al la vojaĝanto de Hawkshead la lando prezentas vidiĝon belegan

kaj majestan. La montoj "Weatherlam" Conistona "Old Man" kaj aliaj

ekaperas ĝis kiam, elirante el la beleta arboflankigita parto de

la vojo ni vidas antaŭ ni meze de ĝiaj belaĵoj Konistonan lagon;

tiam preterpasinte la lagfontejon ni ricevas bonan vidaĵon de

"Brantwood," kaj post ne longe ni eniras en la vilaĝeton Coniston.

Vizitinte la tombejon de Ruskin kiu nun entenas belan monumenton, ni

daŭrigas nian vojon ĝis la Institute, kie troviĝas la muzeo. Tiuj

kiuj ankoraŭ ne vidis la Sheffield'an muzeon devas impresiĝi en tiu

ĉi ekspozicio per profunda sento pri la artistaj povoj de Ruskin. La

delikateco kiun li montras prezentante montpejzaĝaron, la poetsento,

belformeco kaj perfekta desegnolerteco kiujn li vidigas per siaj

skizoj en Venezio kaj ĉie en Italujo konigas al ni supermezuran

talenton. La kolekto, laŭtempe ordigite, formas kiel la antaŭparolo

de la katalogo nin sciigas "pentritan vivrakonton per si," ĉar la

antaŭaj skizoj prezentas malmulte pli ol konturojn, dum kelke da la

antaŭnelongaj desegnaĵoj tie ĉi ekspoziciitaj helpis ilustri liajn

librojn "_Modernaj Pentristoj_," "_Ŝtonoj Veneziaj_," k.c.

Liaj detalpentraĵoj de foliaro kaj inkplumverkitaj skizetoj estas

mirindaj kaj unu desegnaĵo de senvivaj objektoj, ekzemple, inkujo,

sorbpaperujo, k.t.p., ne forgesante tiun de Aŭstrala opalo, klarigas

kun kioma brileco li sukcesis kolorigi.

Estas du portretoj de Ruskin faritaj de B. W. Richmond, R.A., unu

kiel junulo tre belvizaĝa, la alia kiel mezaĝa viro, ankaŭ unu

pentrita de Arthur Severn ne longe antaŭ la morto de Ruskin, kaj

unu verkita de Collingwood, figurante la Profesoron en lia Kabineto

ĉe Brantwood. Belaj ekzempleroj de la verkoj de la antikvaj estroj

pendas je la malproksima parto de la ĉambreto, tri originale de

Turner, unu el kiuj liaj amikoj donacis al Ruskin ĵus resaniĝintan

post severa malsano.

Ĉu multaj samtempuloj legas Wordsworth, mi volus scii t.e., multe

da la publikaro? Mi kredas ke ne; tamen tion kion Ruskin elfaris pro

arto oni povas vere diri ke Wordsworth efektivigis por ke oni ellernu

kaj poete komprenigu Naturon tra ĉiuj ŝiaj kapricaj fazoj. Kie oni

povas elserĉi poemojn pli perfektajn, kaj la versoj verkitaj apud

Tintern Abbey Naturspiriton mem elspiras.

Je tiu ĉi centjaro kun ĝiaj novaj ideoj kaj movadoj kaj pli vastaj

celoj ni ofte emas forgesi tion, kion ni ŝuldas al la grandaj

forpasintaj geniuloj, sed kiom ajn ni cedu pli aŭ malpli al la

nuna mondspirito ni vidigas tamen kiom ni altestimas tiajn animojn

vizitante la scenojn kiujn nia rememorigo pri ili sanktigas.

La plej belan vidaĵon de la lago de Grasmere oni ricevas de la

supro de Dunmail Raise. Ĉirkaŭite de altaj montoj ĝi prezentas

pentraĵon je trankvila ripozplena beleco preskaŭ nesuperebla,

kaj certe nenia imagebla loko pli taŭgus por la loĝejo de poeto.

Malrapide malsuprenirante oni sentas ĉie la spiriton de la fama

poetfilozofo. Multe da liaj plej belaj poemoj estas skribitaj ĉe

Grasmere, kaj baldaŭ post kiam li ekloĝis tie oni publikigis la

duan volumon da la Liraj Baladoj el kiuj eble la plej bone konata

estas la altega "_Odo pri Senmorteco_."

Tiu ensorĉa poemo "_La antikva Maristo_" partoprenis al la

"Baladoj." Coleridge kaj Wordsworth interkonsentis kunlabori serion

da poemoj samtempe eldonotaj. "Rimarkinda viro, havante grandajn

grizajn okulojn" kiel la poeto priskribas Coleridge--ja, li kun sia

vagidea filo kaj De Quincey tiom rememorigas al ni Laglandon kiom

Wordsworth mem.

Nenian pli laŭidean loketon por poeta lastripozejo oni povas

bone pripensi ol la preĝejkorton ĉe Grasmere. La rivero Rothay

murmuras apude kaj tie ĉi la simplaj rektaj ŝtonoj kiuj konatigas

la tombejon de la poeto kaj de aliaj liaj parencoj nin impresas pli

forte ol monumentoj pli imponaj.

Jen enteriĝis ankaŭ Hartley Coleridge; en la ĥorejo de la

preĝejeto vidiĝas medaliono enhavante kapon de Wordsworth

supreskribita de la verkinto de la "_Jaro Kristana_"; "Dove Cottage"

poste nin interesas, kie la junaj geedzoj pasigis sesjaran feliĉon.

Ĝi estas tute kampara dometo, havante lozenĝformajn vitrojn kaj

alkovojn kun benkoj kaj mallumaj enkadritaj muroj; ĝi elrigardas

same kiel kiam Wordsworth tie loĝadis sed nuntempe oni ĝin rizervas

nur pro vizitantaj. Multaj antikvaj gravuraĵoj pendas de la muroj

konsistante el portretaj de la edzino de la poeto, de lia filino Doro

Quillinan kaj lia fratino Doroteo, kaj en supraĉambro estas kelkaj

figuraĵoj de Wordsworth kiam junulo kaj kiam maturaĝa viro.

En apuda ĉambro estas portretoj de Coleridge, lia filo Hartley,

Matthew Arnold, De Quincey kaj aliaj. Al tiu ĉi parto da la domo

aliĝis la ĉambro por servi kiel Wordsworth'a muzeo, sed nune ĝi

estas en komenciĝa stato.

La posta ĝardeno estis formata de la poeto, kaj suprenirante per

kelkaj turniĝadantaj ŝtupoj oni atingas ĉarman laŭbon, de kiu oni

havas belegan vidaĵon de la lago kaj la monto "Silver How"; tie ĉi

neinterrompite li povis senvorte interkomuniĝi kun Naturo.

"Rydal Mount," malproksima tri mejlojn de Grasmere, la hejmo de la

poeto dum la lastaj tridek-sep jaroj de lia vivo sendube estas pli

bonkonata, kaj la pejzaĝaro estas egale bela. Sed laŭ mia pensado

estas speciala altiro al tiu ĉi humila dometo okupata de la juna

poeto antaŭ lia genio estis akirinta la ĝeneralan rekoniĝon kiun

li meritis. Enirante en Rydal post la ĉirkaŭiro de "Loughrigg

Fell" kun "Fairfield" pleno videbla oni preterpasas la kamparejon de

D-ro Arnold, "Fox How," "Fox Ghill" la domon de la mortinto Sinjoro

W. E. Forster, kaj "Loughrigg Holme," kie vivis Doro Quillinan kun

sia edzo, kaj kie post ilia morto, ŝiaj du filinoj Rothay kaj

Jemimo Quillinan vivis kaj mortis. Nenio povas superi la belecon

de la ĉitiea pejzaĝaro simila je parko, kiel la vojo turniĝadas

laŭlonge la rivero Rothay ĝis kie oni trafas la ĉefvojon kaj

trovas sin kontraŭ "Rydal Hall" la kamppalaco de la Le Flemings.

Multaj kapablaj verkintoj temigis la neordinaran belecon kaj

ĉarmecon de Laglando, kaj malmultaj el tiuj kiuj vizitis tiun

naturdotan landon ne volonte revizitus regionon tiel pentrindan, al

ni karigitan kaj sanktigitan per ĝiaj literaturaj memoroj.

Tiuj ĉi vere kune kun la imponeco de ĝia scenaro devas je eterne

interesigi nian Anglan Laglandon al ĉiuj kiuj estimas je ilia vera

valoro la grandajn forpasintajn animojn.

The Esperantist, Complete · 第 787 / 1137 题