Originale verkita de Clarence Bicknell.
Ke la riĉuloj plendas, mi tre ofte aŭdis,
Servistojn kontentigajn ne trovinte;
Sed mi, nur hundo kaj malriĉa, ĉiam laŭdis
La miajn, ilin ĝis nun ne ŝanĝinte.
De mia hundeteco tri mi havis ĉiam,
Sinjoron, kun edzino kaj filino;
Fidele ili min servadis, kaj neniam
Mi plendis pri kondut' aŭ disciplino.
Unue la filino, per invito,
Kun mi ludadis, kombis mian felon,
Min lavis, kaj vespere portis min al lito,
Eĉ karesante sian hundanĝelon.
Ŝi, kiel bona servistin', pri mia sano
Pensadis de mateno ĝis vespero;
Ŝi donis al mi lakton kun buteropano,
Kaj kelkafoje pecojn da sukero.
Mi posttagmeze la patrinon veturile
Kondukis al la urbo aŭ butikoj,
Kaj dum ŝi pensis pri aferoj, mi trankvile
Dormadis aŭ blekadis kun amikoj.
Ŝi sin okupis pri la domo, pri manĝadoj,
Aŭ pri leteroj, libroj, higieno;
Sed mi amuzis min per belaj promenadoj,
Kurante en la kampoj aŭ ĝardeno.
La viron ankaŭ mi ne volis sola lasi;
"Nun venu al rivero, al herbejo."
Mi ofte diris, "Kaptu fiŝojn, iru ĉasi,
Alportu ion al la kuirejo."
Por mi biskviton, panon, havis li, aŭ oston,
Kaj dum mi manĝis, trinkis aŭ baniĝis,
Laboris li, kaj, ĉar mi portis nur la voston
Sed li pafilon pezan, li laciĝis.
Sed nun estante dekdujara, kaj maljuna,
Mi dormas je l' somero sub la fagoj,
Aŭ kuŝas je l' aŭtuno ĉe florejo suna,
Kaj ĉe la fajro dum la vintraj tagoj.
Sed mi memoras tre dankeme ĉiutage
Ke bona estis mia hunda sorto;
Servistojn mi fidelajn havis, eĉ senpage,
Kaj ili min servados ĝis la morto.