Tradukita de A. Motteau.
"For de ĉi tie, elpuraĵ' de l' tero,
"Insekta mizerero!"
Leono tiel al la kulo diris.
Ĉi tiu kontraŭstaris la bestegon,
Kaj tuj ĝi fiereme militiris:
"Ĉu pensas vi ke timas mi sonegon
"De brua kvarpieda blekegulo?
"Titolo reĝa taŭgas ne por kulo!
"Ol vi pli dika eĉ la bovo estas,
"Kaj ĝia paco kun mi tute restas."
Dirinte tion, kulo trumpetadis,
Leonon ĉirkaŭflugis kaj pikadis
Ĉi tie, kaj tie,
Kaj ie, kaj ĉie! ...
Blekege nun la forta besto ŝaŭmas ...
Je timo, ĝin vidante, homoj tremas!
Kaj tia humileg' de grandegulo
Elvenas nur el la mizera kulo.
Nek dento, nek ungego kapti povas
L' insekton malamikan.
Leonon la fortikan
La kulo fine batas, kaj nun blovas
Trumpete ĝian gloron.
Ne longe tamen daŭras la vantaĵo:
Ĝi zume flugas ĝis araneaĵo,
Kaj tie kulo trovas ne honoron
Sed lastan horon.