EKSTERDOMA INSTRUADO.

Artikolo el "The Sunday Chronicle," tradukita kun permeso de la

Redakcio de Thos. Hoskison, Esperantisto 7312.

Estis tempo en la historio de tiu ĉi nacio (Anglujo) kiam, pro la

manko de sistemo de deviga edukiteco, malmulte, tre malmulte da

junuloj estis instruitaj en la malŝatata librolernado, kaj ilia

instruado estis rektigata al la ĉefaj artoj kiel tiuj tiam estis

komprenitaj. Poste alvenas tempo kiam infanoj estis sendataj al

lernejoj, kaj instruataj preskaŭ tute el libroj; kaj en tiu tempo

la longeco de la rivero Ganges, la alteco de Monto Everest kaj la

nombro de la loĝantaro de la urbo Meksiko estis juĝataj faktojn pli

urĝe gravajn ol ĝusta kompreno de la leĝoj de la naturo, nune ni

reiras kaj plektas la metodojn pasintajn kune kun la lasta sistemo.

La ĝardenlernejo estas la fasono de la nuntempo.

Ĝi estas antikva, tre antikva ideo. Antaŭ du mil kvincento da jaroj

Persaj knaboj estis instruataj en la elementaĵoj de terkulturado

kaj de ĝardenkulturado en ĝardenlernejoj. Sed ĝi ne devige

estus malŝatata pro sia antikveco, kaj estas profitoj en ĝia

moderna aplikado kiuj ĝin taŭgigas je akcepto kaj etendado. Antaŭ

dek aŭ dekdu jaroj la Surrey County Council (Surreja Graflanda

Estraro) komencis kiel pioniroj en la antaŭenigo de tiu ĉi plej

interesa projekto. Ili decidis "instrui knabojn pri la principoj

kaj praktikado de la sukcesa kulturado de dometa-ĝardeno aŭ

'allotment.'"

Oni sentis ke tia edukiteco estus tre utila en lokoj kie urbaj

distriktoj kaj la kamparo apudiĝas, kaj ke, kiel ĝi estas edukiga

kaj praktika kaj elkondukas kapablaĵojn de observado, ĝi kapabligus

multajn knabojn por kampara vivado kiuj alie migrus al urboj

nehavante la ecojn necesajn por laboro tie. La elementa edukada

sistemo ŝajne forlogis knabojn for de praktika kontakto kun la

tero ĝis kiam ili fariĝis tro maljunaj kaj, kvankam ne estis

esperate aŭ dezirate ke ĉiu lernanto, tiel instruita, fariĝus

lerta kaj metiista ĝardenisto, estis juĝate ke donante al knaboj

intereson en kamparaj okupaĵoj, ĝi ne nur elkondukus iliajn

kapablaĵojn sed ilin dotus per novaj rimedoj; kaj helpus al ili

pligrandigi la fruktodonecon de la tero. S-ro Wright, bone konata

ĝardenkulturisto, kiu estis elektita kiel la ĉefinstruisto por

ĝardenkulturo de la estraro, prenis sur sin la aferon, kaj terpeco,

taŭga por la celo, estis akirita kaj disdividita en malgrandaj

ĝardenoj. Estas nune pli ol 300 da tiaj ĝardenoj en la graflando,

kaj ili estas kulturataj, sub observado, de knaboj kiuj iras lernejon

tage aŭ vespere. La iloj estas provizataj de la estraro, kaj

malgranda parto de ĉiu terpeco kiu mezuras 30 futojn × 9 futoj estas

rezervita por floroj. La rikolto apartenas al la kulturistoj mem, kaj

la knaboj montris tian intereson en la laboro ke efektive rimarkindaj

rezultatoj estis atingitaj.

En urbo Hale la tero kiu estis luata estis ŝtonetaĵa bedo, kaj

estis unue netaŭga por la celo. Sed la leciono estis tute pli

fortiga tial ke ĝi montris tion kio povus esti farata en la plej

malfavoraj cirkonstancoj, alpreninte la pravajn metodojn. En la unua

jaro la ĝardenoj produktis rikoltojn valorajn ĉirkaŭ po 4s. 8d.

ĉiu kio montris perdon ĉe la elspezo por materialoj po £2 13s.

4d. la _acre_ (unu ejkro = 40.46 hektaro); sed kun tempo la frukto

doneco de la tero kaj la lerteco de la kulturistoj pligrandiĝis kaj

nun ĝenerala taksado po 10s. ĉiu ĝardeno montriĝas aŭ gajno

super elspezo po £40 la ejkro, plimultigo de 113%. Kelke da ĝardenoj

efektive montras profiton de 13s. 4d. aŭ gajnon po £64 la ejkro. La

plej bonaj ĝardenoj montras profiton po £80 la ejkro, la elspezo

estante po £40 kaj la enspezo po £120 la ejkro. La knaboj gajnis

multon je ĝenerala scio, je observado, je praktika lerteco, kaj tiel

la progreso de teoria edukado pli faciliĝis.

Multaj aliaj graflandaj estraroj sekvis la saman planon kaj estas

nune granda nombro da ĝardenlernejoj kiuj simile estas sukcesaj.

Ĝardenkulturado estas nun rimarkinda fako de edukado en "truant"[114]

kaj "industrial"[114] lernejoj ĉar ĝi inklinigas al praktikeco

la spiritojn de la knaboj multe da kiuj migras al Kanado kie

ili progresadas tre bone. La Amerikanoj frue rekonis la valoron

de tiu ĉi sistemo, kaj en la Unuigitaj Ŝtatoj estis multaj

ĝardenlernejoj. La sistemo ja fariĝis fiksa fako de Amerika

instruado kaj estas ĝenerale kredate ke la edukada valoro de tia

instruado estas tre granda. Dum la ĝardena instruado la knaboj

ankaŭ akiras scion pri tiaj objektoj kiel mensuracio, desegnado,

librotenado, meteorologio kaj komercaj metodoj.

La unua ĝardenlernejo en Ameriko komenciĝis en Boston antaŭ

dekkvin jaroj kaj ĝi unue celis altiri la infanojn al la kulturado

de sovaĝaj floroj. Poste aldoniĝis granda ĝardeno por legomoj kaj

nune en Boston estas dekses tiaj institucioj.

En New York la sistemo komenciĝis sur peco da senkultura tero uzata

por forĵetado de rubo, k.t.p. Ĝi estas kovrita per ĉifonoj,

pecetoj ĉiu specaj kaj rompitaj boteloj, sed tamen sinjorino

alkondukis al ĝi nombron da infanoj kiuj formovis la forĵetaĵon.

La urbaj laboristoj alprenis al si la ideon kaj plugis kaj erpis la

terpecon. Poste palisaro estis konstruita ĉirkaŭ ĝi. Aleoj estis

faritaj kaj ĝardenoj estis desegnitaj. Semoj estis ricevitaj kaj

ĝardenisto instruis dudekkvin infanojn kiel ili devus komenci. La

rezultato estis baldaŭ vidata, kaj la ideo fariĝis tiel populara

en New York kiel en Boston. La _Philadelphia Vacant Lots Cultivation

Association_ (Filadelfia Asocio por la Kulturado de senkulturaj

terpecoj) sekvas la saman vojon, ĉiu infano kulturante unu pecon

kaj ĉiuj kune kulturante komunan ĝardenon. Hejmo por knabinoj tie

havas sian ĝardenon kaj sepdek knabinoj havante de ses ĝis dekses

jarojn elprenis el ĝi rikoltojn valorajn £1,600 je elspezo de £832

montrante profiton de £776 por la hejmo. La sistemo estas subtenata

pro la grandega nombro da neskribitaj lecionoj je kiuj la lernantoj

estas instruitaj, ĉar kiel la Amerikanoj diras: "Naturo paroladas."

Germanujo ankaŭ sekvas la saman vojon. Lastan jaron la Berlina

estraro decidis fondi tagan lernejon en la abia arbaro apud

Charlottenburg; sur la ĉirkaŭaĵo de la urbo. Sido estis pretigita

kaj la faligitaj arboj fariĝis lignaĵo por la konstruaĵoj kaj la

meblaĵoj de la lernejo.

Poste 150 geknaboj de la urboj estis kondukataj al ĝi el la popolaj

lernejoj. Post la matenmanĝo du horoj da instruado laŭ la kutimaj

reguloj komencas la taga laboro. Tiam dum du horoj la gejunuloj vagas

en la arbaretoj la instruistoj dume sciigas ilin per komentario

pri la objektoj vidataj, per paroladetoj pri natura historio, pri

la kutimoj kaj la uzadoj de insektoj, birdoj kaj aliaj vivantaj

objektoj, pri la kreskado de arboj kaj kreskaĵoj kaj iliaj roloj en

la servo al la mondo. Sed la ideo unue estas alprenita por venigi

iom da pli dolĉaj influoj en la vivadon de tiuj ĉi urbaj infanoj,

por plibonigi ilin fizike kaj spirite, kaj por vivigi ilin inter

ĉirkaŭaĵoj ne kutimaj.

"Avina leĝfarado" ni aŭdos, sed kredeble la lecionoj kiujn ellernas

la gejunuloj estos pli profitaj al ili en plimatura aĝo ol scio de

la longeco de la rivero Rhein kaj de la jaro kiam mortis Nero. La

sistemo estis tute sukcesplena kaj ĝi disvastiĝos.

The Esperantist, Complete · 第 782 / 1137 题