Originalo de Jane Heatly, tradukita de D. H. Lambert, B.A. (9660).
Anatolo certe estis ĉarma individuo. Li portis veston el densa
mallume-griza pelto miksita kun bruno, helajn ruzajn okuletojn, kaj
mienon tiel bonaniman, ke estis neeble timiĝi pri li.
Eble vi pensus, ke li estas manĝemeta, ĉar, por diri veron, li
estus ien irinta kaj ion ajn farinta pro tranĉaĵo da pano kaj
mielo!
Laŭ tiu ĉi priskribo mi estas certa, ke vi estos diveninta, ke
Anatolo estis urso. Jes, Anatolo estis urso, kaj tiam, kiam la nuna
rakonteto malfermiĝas, li estis la ĉefa aktoro el vojaĝanta
bestaro, kiu foje haltis en Franca urbeto havanta nomon tre longan,
pri kiu ne estas necese, ke ni rompu la kapon.
Sed, krom sia vidindeco, Anatolo estis vera klerulo. Li povis danci
ĝigon (speco da kampara danco) kiel eble plej gracie--tio estas,
laŭ urso! Kiam li tagmanĝis havante buŝ-tukon ligitan sub la
mentono kaj trinkis unuglute botel-plenon da vino, la ravo de la
vidantaro iĝis senfina.
Kelkafoje okazis, ke Anatolo foriris el sia kaĝo por promeneti
memstare; unufoje li sin trovis sur la ĉefstrato de tiu ĉi speciala
urbeto antaŭ domo brile lumigata, kaj el kiu eliris sonoj da muziko
kaj dancado.
Ĝi apartenis al la Urbestro, kiu estis donanta Balon de
Enmaskigitoj.
Nu, aŭdante la danc-muzikon, Anatolo sentis sin klinema ankaŭ
ekdanci.
Li ĉiam kutimis danci ĉiufoje kiam li aŭdis muzikilojn.
Kun mieno serioza li supreniris la peronon, la pordegoj subite
malfermiĝis, kaj Lia Ursa Moŝto eniris!
Nu, ĉiuj sciis, ke S-ro Ripaton, amiko de la Urbestro, estas
ĉeestonta ĉe la balo enmaskigite kiel urso.
Estis ja intencite, ke ĝi estu la precipa vespera altiro, kaj alia
amiko de la Urbestro volonte proponis preni sur sin la rolon de
Urso-gardisto.
Okazis, ke tiu ĉi amiko estis neatendite malhelpata apudesti, sed
li promesis sendi unu kiel anstataŭulo, kiu tamen povas alveni nur
malfrue.
Tial, kiam Anatolo marŝis en la ĉambregon, la tuta ĉeestantaro
unuvoĉe ekkriis:--"Jen estas S-ro Ripaton, kia bonega urso li
fariĝis! Ĉu iam vidiĝis io, tiel perfekte farita!"
Sinjorino la Urbestrino alproksimiĝante donis al li koran manpremon,
kaj afable demandis pri lia edzino!
Sed al komplimentoj kaj demandoj Anatolo egale respondis per
profundaj blekoj, kiuj ridigis laŭtege ĉiujn. Neniam antaŭe oni
ludis tiel admirinde la rolon de urso!
Oni proponis poste konduki Sinjoron Urson en manĝo-ĉambron. Tuj
kiam li englutis plad-plenon da kukoj kaj botel-plenon da vino
_senhalte_, la mirego de liaj admirantoj estis senlima.
Dume, alvenis S-ro Ripaton mem!
Li tre surpriziĝis trovante alian urson jam alveninta. "Tiu ĉi," li
diris, "devas esti mia malnova konatulo Pierre. Li intencis antaŭiri
min, ĉu vere? Neniu tamen povas ne ekvidi, ke li ne havas la plej
malproksiman ideon kiel ursiĝi. Per mia honoro, mi neniam vidis ion
malpli simila al urso! Nu, ne grave; mi regalos lin per leciono, kiun
li ne estas forgesonta!"
Li alpaŝis al Anatolo, kiu lin salutis per amika bleko. S-ro
Ripaton reblekis responde tiel nature, ke estis neeble decidi, kiu
el la du plej bone ursiĝis, kaj tiam vizaĝo kontraŭ vizaĝo, ili
komencis danci.
La vero min dirigas, ke tion farante Anatolo ne plene trafis sian
celon. Liaj paŝoj ne estis nepre tiel firmaj, kiel ili devus
esti. Efektive, la botelpleno da vino igis kompatindan Anatolon
tiel dormema, ke, post malmulte da minutoj, li ĉesis danci, kaj
forŝanceliĝis en kojnon, kie oni baldaŭ aŭdis lin laŭte
ronkantan.
Je tiu ĉi mem momento S-ro Barbichon, la posedanto de la bestaro,
eniris, alveninte por serĉi Anatolon.
"Ha," pensis la Urbestro, "jen estas la persono, kiu estas aktonta
kiel urso-gardisto, anstataŭ mia kara amiko." Li laŭe mallaŭte
diris en la orelon al S-ro Ripaton, ke la kvazaŭa urso-gardisto
ĉeestas, kaj ke li faru ĉion, kion la gardisto ordonos, ĉar tio
tre pligrandigos la komunan amuzon.
Grandegan buŝumon kun ĉeno alligita oni rapide surmetis al
S-ro Ripaton, kaj lin triumfe kondukinte tra la balsalono, lin
malsuprenirigis sur la straton.
"Kien en la mondo li min forkondukos?" pensis kompatinda S-ro
Ripaton; sed li ne kuraĝis diri parolon pro la timo, ke oni lin faru
ridindaĵo sur la strato, pri kio li certe ne antaŭkalkulis.
Kun mirego kaj teruro li subite sin trovis enŝovita en feran kaĝon,
kies elirejon oni tuj ŝlosis kaj baris.
Ĝi estis preskaŭ malluma, kaj tra la krepusko aŭdiĝis la sonoj
de malĝojigaj muĝadoj! Iom post iom liaj okuloj ekkutimiĝis al la
mallumo kaj li sciiĝis, ke li estas en kaĝo de sovaĝaj bestoj! En
unu angulo kuŝis Leono, maljuna kaj sendenta--sed vera leono! en
alia Lupo--malsovaĝa kaj humila, tamen--vera lupo!
S-ro Ripaton ne povis plu ĝin elporti. Kriegante terure li
deĵetis la urs-maskon, kaj malkovris sin al la miregigata gardisto,
kiu kuris returnen al la kaĝo, pro lia kriego, tial ke S-ro
Ripaton, la amiko de la Urbestro, estis leĝulo la plej honorinda en
la urbeto.
"Sed kie," demandis la malfeliĉa gardisto, ellasante S-ron
Ripaton, kun multaj esprimoj de bedaŭro kaj malĝojo, "kie estas mia
urso? Kie estas Anatolo?"
"Via urso," rediris S-ro Ripaton, "Anatolo! Ha! mi nun komprenas,
Anatolo do estas la dua!"