Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._
Pense mi forlasas la vilaĝon kiun mi ĝis nun priskribis, kaj, post
iom longa fervoja veturado, alvenas al alia. Ĉe la stacidomo min
renkontas iom rimarkinda persono; la pastro kies mi estos gasto.
Junulo li estis kuracisto kaj studiadis ĉe Londono kaj Parizo. Poste
li vizitis Turkujon. Dum la milito inter la Nordaj kaj Sudaj Amerikaj
Ŝtatoj li akompanadis la armeon kiel kuracisto. Multe li vojaĝadis.
Tiam, fariĝinte pastro, dum kelkaj jaroj li vivis kiel misiisto
ĉe la Indanoj. Nun, maljunulo, li estas pastro de ligna preĝejo
en ligna vilaĝo, kaj loĝadas en ligna domo kies la dormoĉambroj
estas eniritaj, sen pero de trapasejo, rekte de la salonoj. Klera
kaj bone edukita li estas respublikano; firme kredas ke ĉiuj homoj
estas absolute egalaj; tute malestimas fierecon pro raso; kaj neniam
forgesas, ke li devenas mem de tre bona kaj antikva familio.
Nature oni supozus, ke la domo de tia homo ne estus tute ordinara,
kaj vere oni trovus en ĝi iom strangan miksaĵon. En mia
dormoĉambro, ekzemple, la tolo estas belega, ĉiuj la negrandaj
objektoj el la plej bona speco, tamen kiel lavtablo mi uzis
keston--per blankaj kurtenetoj beligitan, puran, kaj al mi tute
ĉarman; sed, funde, keston kiu antaŭe, mi supozas, entenis sapon.
La pastro klarigas ke, kiam oni ŝanĝas ofte sian domon, granda
meblaro estas tute sennecesa kaj eĉ foje malkonvena.
La pastredzino ridetas. "Venu kun mi," ŝi diras, "kaj rigardu
mian provizejon. Neniam en Anglujo vi vidis ion similan"; kaj, min
kondukinte en la ĝardenon, ŝi montras al mi lignan kovrilon.
Mi ĝin levas kaj vidas enfosita en la tero grandan kvadratan
lignan keston, en kiu kuŝas, aŭ pendas de hokoj en la flankaĵoj
alfiksitaj, diversaj manĝaĵoj. Tiajn kovrilojn oni okaze vidas en
la Angla kamparo sur la buŝo de profunda puto.
"Ni ne havas kelojn," klarigas mia kondukantino, "kaj la vetero
estas varmega. Ni ankaŭ devas ĉion gardi kontraŭ la atakoj de
tiuj malgrandaj rabistoj, la blankaj formikoj, kiuj tuj kovrus per
siaj korpetoj ian manĝaĵon, kiun oni estus lasinta en la domo. Eĉ
per multaj kovertoj oni ne povas ion kaŝi de ili. Foje mi enfaldis
kelkajn bulkegojn tiel preme en kovertoj ke mi pensis: 'Neeble
estas ke eĉ la blankaj formikoj eniru tiun ĉi paketon.' Sed, ho,
ve! Kiam mi ĝin malfaldis ĝi estis tute plenega je la malgrandaj
turmentetoj."
Sed eĉ en Anglujo ni havas niajn malagrablaĵojn. Foje ĉe iom
malfrua horo mi revenis loĝejon, kaj estante malsata serĉis mem la
panon. Mi ĝin trovis en la manĝoĉambro sur flanktablo, kie estis
lasinta ĝin la senzorgaj servistoj. Mi trovis sed mi ne manĝis! Eĉ
nun mi sentas min vomema ree vidante tiun promenejon kaj paŝtejon de
arego de grandegaj nigraj skaraboj. Ugh!!! Mi preferas la blankajn
formikojn.
La pastrejo tute similas al multaj aliaj dometoj de tiu vilaĝo.
Oni alvenas al ĝi de la vilaĝo sur ligna flankpromenejo de kiu
ĝin apartigas kelkaj lignaj bariloj. Por eniri la ĝardenon oni
malsupreniras malgrandan lignan ŝtupareton. La dometo, kiu havas
nur unu etaĝon, staras ĝuste meze sur rektangula terpeco de du
Ejkroj (=.81 da Hektaro) kaj ĉar ĝi estas altigita kelkajn futojn
de la tero oni supreniras kelkajn aliajn ŝtupetojn por alveni al
la balkono. Mi ĉiam pensadis ke estus granda plibonigo konstruigi
kvazaŭ ponteton de la balkono al la flankpromenejo. La balkono
etendiĝas la tutan longon de la antaŭa flanko de la dometo. Sur
ĝin (la balkonon) rigardas la du salonoj kaj de ĝi la pordoj
kondukas rekte en la salonojn. Alfiksitaj al la pordo-kadroj estas
retpordoj tiajn kiajn mi jam priskribis.
Enirante la pli grandan salonon, kiu estas lumigita per tri fenestroj
oni rimarkas ĉe la malantaŭa flanko du pordojn, kiuj kondukas rekte
al dormoĉambroj. Ĉe la dekstra flanko alia pordo donas aliron al la
alia salono de kiu oni eniras la trian dormoĉambron kaj la kuirejon.
Pordo de la kuirejo kondukas al la malantaŭa terpeco kiu enhavas la
belegan provizejon, kiun mi ĵus priskribis.
Tie oni ankaŭ trovas ĉevalejon kaj veturilejon sed ŝajnas al mi
ke la pastro posedas ĉevalon nur por ĝin prunte doni al la anoj de
sia preĝejo. Se li mem deziras veturadi eble li prunte prenos la
ĉevalon de najbaro, laŭ maniero de la _Oxford'a_ subgradulo, kiu
dezirante doni al mi tason da teo, ne povis trovi la tekruĉon. Li
venigis la _Scout_ (serviston).
"Karolos, kie estas mia tekruĉo?"
"Sinjoro A. ĝin prunte prenis, Sinjoro."
"Bone; Sinjoro B. ĵus estas elirinta. Iru, kaj prunte prenu la
lian."
Por havi agrablan okupon mi entreprenis dehaki unu el la arboj
(restaĵoj de antaŭa arbaro) kiuj ankoraŭ troviĝas en la ĝardeno.
Ili estis el speco _Katalpa_ arbo enlanda en la Ŝtatoj kaj Japonujo.
Mi ne min montris tre rapida laboranto.
Eble la pastro estis prava dirante ke oni ne kutime bezonas libron
kaj seĝegon por dehaki arbon. Mi citis kontraŭ li la ekzemplon de
kelkaj antikvaj lernejestroj kiuj kutimis antaŭ si starigi knabon,
kaj ĉe la fino de ĉiu paragrafo de la libro kiun ili legadis doni
al li grandan baton per vergo. Oni nur anstataŭigu por la vergo la
hakilon, por la knabo la arbon kaj por la lernejestro min mem kaj oni
tuj vidos kiel energie mi laboris.
Se mia metodo ne estas rapida, ĝi estas almenaŭ treege agrabla, sed
la gajno al la _laboranto_ dependas ĉefe de la libro.
La pastredzino, kiam ŝi trovis ke mi estas infanamulo venigis, por
min amuzi, multajn geinfanojn, kaj mi forlasos tiun ĉi memoraĵon
kun bedaŭro, sentante tiel kiel se mi estis enmetinta en ĝian ingon
violonon kies estas rompitaj la kordoj. Ha, se nur la arboj havus
orelojn kiel ili amus la gajajn, klarajn, infanajn voĉojn kiuj tiel
ofte sonadas inter iliaj malhelaj trunkoj!
Poste en Aŭstrio mi vidis ludon kiu memorigis al mi unu el tiuj,
kiujn ludis la Amerikaj infanoj en tiu pastra ĝardeno.
Eble estos interese al la leganto noti la similaĵojn. Mi tial
mallonge priskribos la ambaŭ.
La du ludoj estas:--(1). _Snake_ (la serpento)--Amerika.
(2). _Kreis Ball_ (Pilko de Rondo)--Aŭstra.
(1). _Snake._--Krom unu (la kaptanto) ĉiuj la ludantoj sidas ringe
kaj ĵetas unu al alia naztuketon. Tiu ĉi naztuketo _kune kun la
kaptanto_ reprezentas la serpenton kaj la nomo _snake_ signifas aŭ
la ludon, la kaptanton aŭ la naztuketon.
La kaptanto staras meze en la ringo kaj penas tuŝi per mano iun
ludanton kiun suprensaltas la serpento (naztuketo) _ĉe la momento_
kiam ĝi ankoraŭ iamaniere restas sur li. Tiu tuŝo eble reprezentas
la mordeton de la serpento, kaj la ludanto mordetita fariĝas la nova
kaptanto.
Sed ĉar serpento ne povas mordeti personon kiun ĝi ne tuŝas, kaj
ĉar la _snake_ (naztuketo) estas tre rapide saltigita plej ofte kiam
la mano tuŝas la korpon, la serpento estas ĵus forsaltinta al alia
ludanto. Kaj la kaptanto malsukcesas.
Kiam li forsaltigas ĝin ĉiu ludanto ekkrias _snake_: kaj oni povas
bone supozi ke la ludo ne estas tute senbrua.
Tiu ĉi estas _infana_ ludo, sed la Aŭstraj ludantoj estis
plenkreskuloj.
Tie ĉi ili _staris_ ringe kaj anstataŭ naztuketo ĵetadis unu
al alia grandan ledan pilkon kiu havis ledrimenon por faciligi la
ĵetadon. La kaptanto ne penas tuŝi la ludanton sed la pilkon kaj,
kiam li sukcesas, li kiu laste ĝin ĵetis fariĝas kaptanto.
Funde la du ludoj estas tute samaj, tamen la lokoj kie mi ilin vidis
estas apartaj pli ol kvin mil mejloj.
Multon mi povus skribi pri tiu pastrejo sed mi memoras kiamaniere
gazeto foje priskribis feston kaj mi haltigas la plumon.
"La procesio," diris la gazeto, "estis tre bela kaj pli ol du mejlojn
je longo, tiel kiel estis ankaŭ la parolado de la ĉefa parolisto."
Eĉ en parolado tia longo estas nepardonebla.