El la Franca de Jean & Jerôme Tharaud, tradukita de F. L. G.
Maréchal.
En la direkto de la Kastelo, oni sonigis la ĉaskornon. La ĉasistoj
venis al Macha. Tra la arbetoj ŝi rekonis, meze de lia brilanta
sekvantaro, sian amaton, klinantan super la kolo de la ĉevalo.
Neniam li aperis al ŝi tiel bela, ol en tiu momento. Ne plu li estas
viro, sed vivanta revo, mirinda kreitaĵo de ŝia deziro.
Ŝiaj fratoj estas ankoraŭ etendataj en la dormego de la juneco.
La blovo de varmega elspiraĵo turnigis ŝin. Satano estis tie kaj,
per gesto, li montris la dormantajn ligno-tranĉistojn, kaj tiam li
pantomimis kiel viro, kiu postulas monon.
Macha tordis siajn brakojn supre la kapo. Ŝi adoregis siajn fratojn
... tamen ŝi fordonis ankaŭ ilin al la Diablo!
Tiu ĉi metis en sian maldekstran manon (pli rigida ol ŝtalo) la
duan fingron de Traĵano; per la dekstra mano li prenis la finon de
la fingro; li tiris ĝin kiel fadeno.
Kiam Macha turnis la kapon, ŝi vidis la duonon de la korpo de
Traĵano ĉe la interna parto de la diabla mano, kaj la alian duonon
transformigata en longan kaj maldikan fadenon. Pli senmova ol la
trunkoj de la arboj, ŝi vidis la restaĵon de sia frato iom post
iom pasi tra la malgranda truo, dum la fadeno ĉiam plilongiĝis kaj
fariĝis pli kaj pli maldika.
Kiam lia tuta korpo trapasis, la Diablo tranĉis fadeneron tiel longa
kiel la homa brako.
"Tio ĉi ne estas multe," li diris, "Mi kontentiĝas pro ne multe."
Romo tenis per la mano la apoglokon, kiu utilas por segi la lignon.
La ruzulo prenis lin per la piedoj kaj, turniginta lin rapide
kiel ŝnuristo turnigas sian ŝnuron, li marŝas malantaŭen
ŝpinanta fadenon, kiu grandiĝis ĉiam, dum la korpo de Romo ĉiam
maldikiĝis. Kiam la ŝnuro estis maldika kaj brilanta, la Diablo
tranĉis parton de ĝi, ankaŭ tiel longa kiel la homa brako.
Kiam li alproksimiĝis al Konstanteno, Macha kriegis, sed eĉ ŝi
mem aŭdis nenion. La Diablo prenis lin per la kapo kaj la piedoj,
kaj transformis lin en glas-globo, kiun li eltiris ĝis li obtenis
brilegan fadenon. De tiu ĉi li ankaŭ detranĉis porcion, tiel longa
kiel homa brako.
Liveo sole restis. Macha kuris al li por savi lin. Ŝi levigis lin
sur siaj brakoj, sed la piedoj ne povis plu kuri.
"Mirinde," diris la Diablo, kaj, prenante haron el la barbo de Liveo,
li komencis eltiri ĝin, dum Macha svingigis Livenon per aŭtomata
movo, kaj la korpo de ŝia frato pezis malpli kaj malpli, kaj ŝiaj
brakoj fine falis kontraŭ ŝia korpo. Liveno nur estis silko, kaj
Satano detranĉis pecon tiel longa kiel homa brako.
La kvar fratoj de Macha ne ekzistis plu!
Ĉe la supra parto de la plata kaj sonora kesto--kiu estis la korpo
de la patro--la Diablo nun alligis kvar fadenojn, unu dika, alia
diketa, alia maldiketa, alia maldika.
Macha ne cedis je timego. "Nun, la kavaliron!" ŝi ekkriis.
"Pacienco!" respondis Satano, "la muzikilo ne estas finita."
"Kion vi ankoraŭ volas?" kriis Macha furioze.
"Preskaŭ nenion!" li respondis.
Macha rigardis la Malamikon en la okuloj kaj legis lian penson. Ŝi
mallevis la kapon. Pli ol sia patro, pli ol siaj fratoj, ŝi amis
sian patrinon.
"Prefere demandu al mi mem la vivon!" ŝi diris.
"Vian vivon! Ne, estas via animo, kiun mi bezonas!" Satano respondis.
La Diablo foriris en la arbaron, pinĉante la kordojn de la violono
per reva fingro. Macha rekonis la animojn de siaj fratoj en tiu ĉi
malgaja muziko. La plej dika el la fadenoj signifis la solenecon de
Traĵano, la dua figuris la melankolion de Romo, la tria la aman
koron de Konstanteno, kaj la lasta la senzorgan animon de Liveo.
Macha revenis al la kajuto.
La arbaro estis plena je malbonaj voĉoj. La bestoj persekutiĝis, la
birdoj ĉasiĝis.
La patrino de Macha, maltrankvila pri tio, ke ŝi ne vidis sian
edzon nek filojn, sidiĝis sur arbotrunko antaŭ la kajuto. Tie, ŝi
dormis.
La luno klarigis la herbon de la klaraĵo.
Macha ne kuraĝis eniri en tiun klaraĵon. Ŝi haltis en la noktaj
ombroj, kaj rigardis. La patrino ŝajne estis senviva. Ŝiaj longaj
oraj haroj falis sur la ŝultroj kaj vestis ŝin ĝis la zono.
Multaj memoroj revenis al Macha. Ŝi deziris morti.
Najtingalo kantis. Per ĝia voĉo la arbaro refariĝis sorĉa
ama loko. Macha apogis sin, sufokanta kontraŭ kverk-trunko. La
najtingalo daŭrigis sian pasian kanton. Vento tremetigis la foliojn;
la Diablo eliris el la ombro, kaj trairis la klaraĵon, dancante sur
siaj pintaj ungoj.
Estis tre hele super la kastelo de la kavaliro. Oni donis feston
en la granda korto, kaj la bruoj de malproksima muziko atingis la
orelon.
La Diablo estis apud Macha. Li fiksis sur ŝi siajn fajrajn okulojn.
Ŝi diris mallaŭte, tiel mallaŭte, ke estas necese havi orelojn de
la malamiko por aŭdi: "Prenu ŝin!"
Por ke ŝi ne vidu la krimon, ŝi kaŝis sian kapon en sia
antaŭtuko.
"Ne timu, sed rigardu, mia belulino."
Macha malkovris la kapon. La korpo de la patrino estis nur fleksebla
bastoneto.
Al tiu ĉi la Diablo alfiksis la longajn orajn harojn de la patrino.
Tiu estis la arĉo.
Li pasigis tiun arĉon sur la fadenoj, premis la ŝlosilojn por
belsonigi la tonojn, kaj ludis. Tiam Macha povis rekoni la surdan
ritmon de la kvar hakiloj, kiuj diris: "Kion vi faris al viaj
fratoj?"
"Prenu tiun ĉi muzikilon," diris Satano, "kaj marŝu trifoje
ĉirkaŭ la kastelo, pasiganta la arĉon super la fadenoj, kiel mi
jam faris. Vi estu feliĉega, fraŭlino mia!" ...
... Macha tuj montis la deklivon de la monto. Ŝi alvenis apud la
muroj de la kastelo, kaj komencis ludadi kaj promenadi ĉirkaŭe.
En granda ĉambro kuŝis la vunditan kavaliron sur lito. Li estis
tre pala. Dum la lasta ĉaso li vundiĝis de la dentegoj de sovaĝa
porko. Tuj kiam li aŭdis la aman voĉon de nekonata muziko, li sin
levis el la lito.
Macha finis la unuan ĉirkaŭ-iron.
La kavaliro, forgesante sian vundon, vestiĝis dum ŝia dua
ĉirkaŭ-iro. Li metis sur sin ĉiujn la ornamaĵojn, kiujn li
havis en la kastelo, kaj, kiam li kolektis sian tutan riĉecon, li
malfeliĉiĝis pro sia malriĉeco.
La muziko fariĝis tiel moviga, ke la kavaliro portis la manon al la
koro.
Mi ne sentas plu la doloron de mia vundo, sed mi sentas bone, ke mia
koro estos ĉiam malsana, se mi trovos ekstere nur la venton; li
diris al si mem.
Kaj li malsupreniris la grandan ŝtonan ŝtuparon.
Macha finigis la trian ĉirkaŭ-iron.
La kavaliro trakuris la ponton, kaj sin ĵetis sur genuoj antaŭ
Macha. Ŝi forgesis ĉion: patron, fratojn, patrinon.
"Ne donu al mi viajn riĉaĵojn," ŝi diris. "Mi nur deziras vian
koron! Kial ĝi estis necese uzi la muzikon de tiuj ĉi fadenoj por
ke vi amu min?"
"Ho, tiu ĉi muziko, kiu transportas min! Oni dirus ke estas homaj
voĉoj, kiuj parolas."
Kaj ili ambaŭ eniris en la kastelon, kaj vivadis kune dum multaj
feliĉaj tagoj.
De tempo al tempo la kavaliro estis maltrankvila. Li sentis sin
kvazaŭ ensorĉata. Li deziris scii, kia estas la diabla povo de la
eksterordinara muzikilo. Li suspektis ke Macha kaŝis de li grandan
misterion. Li vane demandis ŝin pri tio. Ŝi ĉiam silentigis lin
per kisoj. Iafoje la violonaj plendoj estis tiel ŝirantaj, ke li
deziris forkuri, kaj komenci denove la antaŭan vivon. Sed preskaŭ
tuj la kantado de la violono fariĝis tiel dolĉa, ke li ĉion
forgesis--la mondon, siajn amikojn, siajn servistojn, la bestojn de
la arbaro, ĉion, krom la sopiroj de tiu ĉi demona muziko.
Macha estis iom ĵaluza de la violono, kiu havis sur ŝia Henriko pli
da potenco ol posedis ŝia propra beleco. Ofte ŝi estis tentinta
rompigi la sonoran kesteton kontraŭ ŝtonego. Sed ŝi timis perdi
la Henrikan amon. Ŝi forgesis sian patron, siajn fratojn, sian
patrinon, kaj ŝi fordonis sin al sia pasio.
Unu vesperon, iu frapis al la pordo.
Pluvis. Kiu povas veni je tia horo?
Macha timegis. Homo eniris, kovrata per dika mantelo.
"Bonan vesperon, miaj amikoj," diris la nekonatulo, demetanta sian
ĉapelon.
Macha rekonis la voĉon, kaj ekkriis: "Henriko, la Diablo!" kaj
ĵetis sin en liaj brakoj.
Satano ridis, kaj prenis la amantojn sub siaj brakoj, kiel
pajlaro....
* * *
La violono restis en la dezerta kastelo.
Unu tagon, cigano, kiun la okazo kondukis tien, serĉis kuŝejon
inter la ŝtonoj por sin ripozi. Li trovis la violonon, kaj prenis
ĝin.
Malsuprenirinta en la valon, li ludis en la vilaĝojn. Viroj,
infanoj, virinoj sekvis lin. Laŭ sia deziro, li plorigis kaj ridigis
ĉiujn.
Tia estas la legendo pri la unua violono, kiel ĝin rakontas la
ciganoj en Transilvanio.