De Alphonse Daudet, tradukita de Paŭlo Burĵado (Narbonne).
"Blidah! Blidah!" ekkriis la kondukisto, malfermante pordokurtenon.
Konfuze, tra vitraĵoj malglatigitaj de nebuleco, Tartareno de
Taraskono ekvidis placon de beleta subprefekturo, placon regulan
ĉirkaŭatan de arkadoj kaj plantatan de oranĝujoj, meze de kiu
plombaj soldatoj ekzercadiĝas en klara nebuleco roza de la mateno.
Ĉe la kafejoj oni deprenis la fenestro-kovrilojn. En angulo, halo
kun legomoj....
Estis ĉarme, sed tio ne odoris ankoraŭ la leonon.
"Al sudo! Pli al sudo!" murmuris la bona Tartareno, reinterniĝante
en sian angulon.
Ĵus tiam, la pordo malfermiĝis. Blovigo da aero freŝa eniris,
alportante per siaj flugiloj kun parfumo de la oranĝujoj
floriĝantaj, malgrandetan sinjoron aveljake vestitan, maljunan,
sekan, sulkigitan, simetrie regulan kun figuro dika kiel pugno,
kravato nigrasilka alta je kvin fingroj, leda paperujo, pluvombrelo:
la vera notario vilaĝa!
Ekvidante la militilaron de la Taraskonano, la malgranda sinjoro,
kiu sidiĝis kontraŭe, ŝajnis treege surprizata kaj ekrigardis
Tartarenon kun insisteco ĝenanta.
Oni maljungis, oni jungis. La veturilego forkuris.
La malgranda sinjoro rigardadis ĉiam Tartarenon, kiu fine
malpaciencis.
"Tio mirigas vin?" diris li, rigardante siavice la malgrandan
sinjoron plenvizaĝen.
"Ne, tio ĝenas min," respondis la alia tute trankvile, kaj ja per
sia tendŝirmilo, sia turnpistolo, siaj du pafiloj en iliaj ingoj,
sia ĉastranĉilo kaj plie sia korp-amplekso natura Tartareno de
Taraskono okupis multon da loko.
La respondo de la sinjoro incitis lin.
"Ĉu vi imagas okaze, ke mi iros al leono kun via pluvombrelo?" diris
la granda homo kun fiereco.
La malgranda sinjoro rigardis sian pluvombrelon, ridetis senbrue;
poste, ĉiam kun la sama flegmo: "Tiam, sinjoro, vi estas...?"
"Tartareno de Taraskono, mortigisto de leonoj!"
Elparolante tiujn vortojn la brava Taraskonano skuis kiel kolhararo
la glanon de sia ĉekia'.
Iĝis en la veturilego ekmovo de miregiĝo.
La Trapisto faris la signon de la Kruco, la du virinoj elpuŝis
krietojn de timiĝo, kaj la fotografisto de Orléansville
alproksimiĝis al la mortigisto de leonoj, jam revanta la honoron
kiun li faros lian fotografilon.
La malgranda sinjoro, li ne konfuziĝis.
"Ĉu vi jam mortigis multe da leonoj, Sinjoro Tartareno?" demandis li
tute trankvile.
La Taraskonano akceptis lin per bona maniero.
"Ĉu mi mortigis multe da ili, sinjoro! Mi deziras por vi, ke vi
havu nur tiom da haroj sur la kranio!" Kaj ĉiu veturilano ekridis,
rigardante la tri flavajn harojn kiu stariĝas sur la kapo de la
malgranda sinjoro.
Sia vice, la fotografisto de Orléansville ekparolis:
"Terura profesio la via, Sinjoro Tartareno! Oni travivas iafoje
malbonajn momentojn.... Tiel tiu kompatinda Sinjoro Bombonel."
"Ha jes; la mortigisto de panteroj," diris Tartareno iom malŝate.
"Ĉu vi konas lin?" demandis la maljuna sinjoro.
"Ho per Dio! ĉu mi konas lin! ... Ni ambaŭ ĉasadis pli ol
dudekfoje kunekun."
La malgranda sinjoro ekridetis. "Vi ĉasas do ankaŭ la panterojn,
Sinjoro Tartareno?"
"Iafoje, por pasigi la tempon," diris la obstinega Taraskonano.
Li aldonis, relevante la kapon per gesto heroa, kiu elflamigis la
koron de la du virinoj: "Tio ne valoras la leonon!"
"Sume," riskis la fotografisto de Orléansville, pantero estas nur
"dika kato!"
"Nepre ĝuste," diris Tartareno tute ne malkontenta, ke li humiligis
iom la gloron de Bombonel, precipe antaŭ la sinjorinoj.
Ĉi tie, la veturilego haltis, la kondukisto venis por malfermi la
pord-kurtenon, kaj, turnante sin al la malgranda maljunulo: "Jen vi
estas alveninta, sinjoro," li diris kun plena respekto.
La malgranda sinjoro sin levis, malsupreniris kaj, antaŭ li refermis
la pordon, li diris: "Ĉu vi volas permesi, ke mi donu al vi
konsilon, Sinjoro Tartareno?"
"Kian, sinjoro?"
"Mian fidon! aŭskultu, vi havas eksteraĵon de bona viro, mi
preferas diri al vi tion, kio estas.... Revenu vi rapide Taraskonon,
Sinjoro Tartareno. Vi perdas vian tempon ĉi tie. Restas ja ankoraŭ
kelkaj panteroj en la provinco, sed fi! ĝi estas tro malgranda
ĉasaĵo por vi! Sed pri leonoj, estas finite. Ne restas unu en
Alĝerio ... mia amiko Ĉasaing ĵus mortigis la lastan!"
Poste la malgranda sinjoro salutis, fermis la pord-kurtenon, kaj
foriris ridante, kun sia paperujo kaj pluvombrelo.
"Kondukisto!" demandis Tartareno kun sia kutima grimaceto. "Kiu do
estas tiu bona homo?"
"Kiel eble! Vi ne konas lin? Sed li estas Sinjoro Bombonel."