Kun grandega bedaŭro ni anoncas la morton de nia sindonema
kunverkanto Doktoro A. Milner en Trinidad. Ĉiam preta helpi ĉiujn,
li estis multe estimata kaj amata en la insulo, kaj ĉiuj, precipe la
Esperantistoj, kunsendos plej sinceran simpation al lia sengepatra
fileto, kaj al ĉiuj parencoj. Ĵus antaŭ la morto, li deziris ke ni
anoncu ĝin, por ke la Esperantistoj ne plu sendus leterojn al
Mayaro.