Pentraĵeto el Rusa Litvujo.
Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanoviĉ Elleder.
Ĉiujare kiam la bonodoro de rezedoj dolĉigadas aeron en mia
ĝardeno, mi devas pensi pri mia mortinta amiko Leonid Leonidoviĉ.
Li estis iom strangulo, mia kompatinda amiko, sed li estis homo tute
bonkora, toleranta kaj indulganta ĉiujn, faranta al neniu iajn
malagrablaĵojn. Li loĝis en proksimeco de mia loĝloko, tiel ke
ni tre ofte povis vidi unu la alian. Li staras kvazaŭ antaŭ miaj
okuloj; homo en mezaaĝo, inter liaj malblondaj haroj troviĝis eĉ
kelkaj arĝentaj, kvankam li nepre ne estis maljunulo. El lia pala,
mallarĝformita vizaĝo rigardis du mallumaj, senfine malgajaj
okuloj. Li vivadis tute sole, multe paroli li ne amis, tial, kvankam
ni ofte kunvenadis mi do neniam aŭdis de li ion pli detalan pri lia
pasinta vivo.
Li estis en nia provinco nur antaŭ kelkaj jaroj alveninta, sed ĉar
li, kiel mi jam diris, al neniu estis farinta malbonaĵojn, oni
kutimiĝis kun li, eĉ kun liaj iom strangaj manieroj kaj lasis lin
vivi laŭ lia volo.
Al liaj strangaĵoj apartenis ankaŭ la kutimo fari ĉiu vespere
vastajn promenadojn, prefere en lokojn izolitajn, kaj se estis ĉielo
klara, sennuba, tiam li revenadis hejmen nur frumatene kiam la nokta
firmamento ekpaliĝis. Tiuj malmultaj homoj, al kiuj sukcesis observi
lin dum la suprediritaj promenadoj (sed tio okazis nur tre malofte,
ĉar li ĉiam elektadis lokojn trankvilajn, senhomajn por siaj
promenoj), rakontis ke li tiam laŭtvoĉe paroladas kun si mem,
kvazaŭ havante ian nevideblan akompananton.
Preter mia loĝloko fluas la rivero Ŝeŝupa[105] per multegaj
kurbiĝoj tra la herbejoj kaj kamparoj peniĝanta atingi la maron.
La bordoj de ĝi troviĝas ofte tre altaj kaj krutaj, kelkaj el tiuj
krutaĵoj estas kovritaj per densaj arbetaroj, kaj en la printempo
kaj somero multkolorigitaj per miloj da diversaj kampfloretoj. La
unuajn violojn oni trovadas tie, kies floretoj, palbluaj, kiel nia
norda ĉielo, elspiradas kvankam malpli fortan, tamen delikatan
bonodoron,[106] kaj kiam la somero kun liaj varmigantaj sunradioj
aperas, balanciĝas tie sur graciaj trunketoj lumbluaj sonoriletoj de
grandfloraj kampanuloj kaj heliĝas sangruĝaj liĥnisoj, _larmoj de
Dia patrino_, nomas ilin la popolo. Multaj najtingaloj kantadas en
densa branĉaro siajn dolĉajn amkantojn kaj la kvieta murmurado de
plaŭdantaj ondoj harmonie akompanadas ilin. Estas ĉarmegaj tiuj
bordoj de Ŝeŝupa-rivero en Litvalando!
Alte sur unu de tiuj krutaĵoj, sur la granda, muskkovrita ŝtono jam
de kelkaj jaroj havis sian sidejon freneza knabino el unu de
proksimaj kolonioj. La frenezulino estis tute orfiĝinta, ŝiaj
gepatroj estis mortintaj, kaj ŝi vivadis ĉe sia onklo, malriĉa
posedanto de kelkaj malgrandaj kampetoj. Sed ŝi loĝadis ĉe li nur
dum la severa vintra sezono: kiam al fino de monato Marto aŭ Aprilo
la varmetaj ventoj komencis fluidigi la neĝamasojn, kiam alte en la
aero la unuaj alaŭdoj estis aŭdataj kaj aperis la sovaĝaj anseroj,
tiam ŝi forlasis malluman ĉambreton en la dometo de sia onklo
kaj--malaperis.
Ŝi vagadis tiam ne timante ankoraŭ ofte tre malvarman veteron--ŝi
neniam vestiĝis varme--tra la herbejoj kaj kampoj serĉante florojn.
Malfeliĉulino, ŝi devis longe serĉi ĝis ŝi trovis iajn ĉar en
mia lando la printempo nur malrapide aperadas. Ŝi tial vagadis longe
kaj malproksimen; sed kiam nur ekverdiĝis la Ŝeŝupa-bordoj tiam
oni kun plena certeco povis ŝin trovi sur la suprenomita granda
ŝtono.
Tie sidis ŝi plej multe senmove, verdan florkronon sur la kapo, kies
densaj, nigraj haroj estis senorde sur la ŝultroj falantaj. Ŝia
malriĉa vestaĵo estis plibeligita per floroj kaj verdaj branĉetoj
kiuj ĉie, kie nur eble, estis alfortiĝintaj. Apud ŝi sur
la ŝtonplato kuŝadis bukedoj de kampfloroj. Ŝi restadis je
Ŝeŝupa-bordoj tage kaj nokte, nur la plej turmentiganta malsato
devigis ŝin foriri. Tiam ŝi iris aŭ hejmen, aŭ en ian proksiman
kolonion[107]; silente alveninte, ŝi timeteme haltis antaŭ la
fenestro, aŭ apud la pordo de dometo kaj nenion petante, nenion
dirante staris ŝi tie tiel longe: ĝis iu el la domgeloĝantoj, kiuj
ĉiuj ŝin konis, kompate donacis al ŝi iom da manĝado. Satiĝinte
kaj, provizite kun peco da pano, sendanke, silente, kiel ŝi alvenis,
ŝi ree timeteme kiel arbarabirdeto malaperis.
Nur nokte ŝi fariĝis pli rimarkebla. Ĉu luma ĉu malluma estis la
nokto, ĉu agrabla vetero regadis aŭ ĉu ventego kriegis kaj pluvego
siajn akvojn teren verŝis, egale, ĉiatempe oni aŭdadis ŝian
kantadon de la krutaĵo super la Ŝeŝupa-rivero.
Ŝia kanto en Litva lingvo--ŝi posedis rimarkinde klaran, belan
voĉon--jen mallaŭte, apenaŭ aŭdeble, jen laŭtvoĉe eksonante,
havis tian tireman, melankolian finrimon kiu estas propra al ĉiuj
Litvaj kantoj, eĉ al kantoj kun ĝoja aŭ petola enhavo.
En noktoj trankvilaj, kiam la luno superarĝentigis la tutan
ĉirkaŭaĵon, kaj sur la rivera supraĵo aperadis multaj dancantaj
lumetoj: steloj respeguligantaj en saltantaj ondoj, tiam sonis la
voĉo de freneza knabino kiel mistera kanto de akvofeino kiu nokte
eliradas por promeni en pala brilo de lumo super la dormantaj,
rosofreŝaj herbejoj.
Se iu malfruiĝinta fremdulo estis tiam en verda densejo trovinta
frenezulinon, kiel ŝi, florornamita, sur la altaŝtono sidis, aŭ se
li en malcerta lunlumo estis sur la riverbodo renkontinta ŝin,
glitantan tien mistere, mallaŭte, kun alte leviĝintaj manoj--li
sendube estus kredinta, ke li vidis aŭ feinon de akvoj aŭ alian
noktan fantomon.
La frenezulinon ĉiuj ĉirkaŭuloj konis kaj ĉar ŝia farado estis
tute sendanĝera kaj neniun malutiliganta, oni lasis ŝin libere
vagadi, florojn deŝiradi kaj loĝadi sur la riverbordo. Tiamaniere
ŝi vegetadis de neniu maltrankviligita, forlasita de ĉiuj. Nur
unufoje en ĉiu jaro ŝi furioziĝis. Tio estis en komenco de vintro
kiam ŝia onklo ŝin devis kapti kaj perforte forkonduki de ŝia
amata placeto por ke ŝi ne frostiĝu. Tiam tiu ĉi knabino pacema,
trankvila, fariĝis furiozega. Oni devis ŝin kun ŝnuregoj kunligigi
kaj dum du aŭ tri tagoj ŝi devis resti en la domo alligita. Post
tiu tempo ŝi ree fariĝis trankvila, pacema kaj obeema kaj
senkontraŭstare restadis nun hejme. Ŝi eĉ en tiu sezono fariĝis
pli prudenta kaj helpis je diversaj pli facilaj domlaboroj.--Sed kiam
en la naturo nur la unuaj printempaj antaŭsentoj aperis, kaj la
alaŭdoj revenis el sudaj landoj, tiam forlasis ŝi tuj la hejmon kaj
vivis ree libere kiel birdo de kampoj sur sia ŝtono; kantante kaj
florojn deŝirante.--Tiam ree, de apenaŭ ekverdiĝintaj bordoj, en
trankvilaj noktoj, post longa interrompo, malproksimen estis aŭdebla
ŝia kantado, kaj la infanaro en la najbaraj kolonioj ĝojiĝante
elvokadis: "_Taŭ dor grajt atleks garnis ir lakŝtingala, durnovoĉe
jaŭ gieda!_" (Nun jam baldaŭ alflugos cikonioj kaj najtingaloj, la
frenezulino jam kantas!).
(_Daŭrigota._)