Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
_Antaŭparolo._
Kiel en suna kampo infano kolektas florojn, tiel vagante en la kampo
de miaj memoroj mi kolektas miajn memoraĵojn; kunmetante ilin tute
senarte, ne aranĝante ilin laŭ ia ajn metodo sed ĉiam prenante
tiun kiu min plej altiras ĉe la momento mem. Se vi, mia legantaro,
deziras artefaritan bukedon, vi ne rigardu miajn florojn. Tamen mi
prezentas ilin kun tre kora deziro ke ili interesos kaj plaĉos al
vi.
Unua Fragmento: la Ŝtatoj.
Antaŭ multaj jaroj mi vizitis Unuigitajn Ŝtatojn de Ameriko.
Fermante la okulojn mi revidas la vilaĝon, unu el tiuj fungaj
vilaĝoj kiuj tiel ofte troviĝas en la Ŝtatoj. De la loko kie nun
ĝi staras, ne estis antaŭ nur unu jaro eĉ unu domo pli proksima ol
dudek mejloj, sed nun (t.e., ĉe la tempo kiam mi tien alvenas) ĝi
posedas du Bankojn, du leĝistojn, kuraciston, gazeton kaj du
stacidomojn. Proksime de ĝi ankoraŭ restas negranda arbaro, sed
tiel rapide la arboj fariĝas domoj ke, laŭ ĉiu kredindeco, ĝi
post nelonge tute malaperiĝos.
"Kiom da tempo vi pensas atendi," mi demandas al Amerikano, "de kiam
vi unue pripensis konstruigi domon ĝis kiam vi estas en ĝi
loĝanta?"
"Nu, fremdulo," li respondis, "se mi atendus du semajnojn mi pensus
ke mi tre longe atendis." ...
De tri tagoj la vetero estas varmega. En ombro la termometro montras
104°, 105° kaj hodiaŭ 107° Farenheite (ĉirkaŭ 42° centegrade).
En ĉambreto de unu el la lignaj domoj mi kuŝas, malpezege vestita,
sur lito, ventumante min per du grandaj ventumiloj.
Apud la lito troviĝas tableto portanta grandan kruĉon da glacia
akvo (t.e., akvo en kiun oni estas metinta glacion) kaj glason. Mi
estas soifa kaj mi ofte trinketas.
Tiel malgranda estas la ĉambreto ke, etendinte la manon, mi facile
tuŝas la muron kies varmega ligno bruldoloras mian haŭton.
Tra la fenestro, larĝe malfermita, eniras zumo de "_cimoj_"
("_cimo_," kun aldono de priskriba vorto estanta Amerikana por ĉiu
fluga insekto), kaj okaza frapo de iu grandega sed mallerta muŝo
kontraŭ la metalfadena reto kiu kovras la fenestron ekstere.
Por ne Amerikanaj legantoj mi klarigos la frazon.
Dum somero la insekta vivo estas multega en la Ŝtatoj. Oni do
streĉas sur trabaĵon metalfadena reton kaj alfiksas la trabaĵon
ekstere de la fenestroj kaj pordoj. Por tiuj ĉi lastaj alfiksante al
la trabaĵo ĉarnojn oni faras kvazaŭ eksteran pordon, kaj en--aŭ
elirante ĉambron oni ĉiam zorge fermas la unuan pordon antaŭ ol
malfermi la alian.
Kiel necesegaj ili estas du ekzemploj montru:--Mi mem vidis la
ambaŭ. (1). Foje en domo, kie la reto estas ŝirita, tuj kiam oni
ekbruligis lampon en unu momento, arego da insektoj dense kovras la
supraĵon de la tablo, kvankam la disŝiraĵo estis tre malgranda.
(2). En farma domo la familianoj laŭ vico svingis dum la manĝoj
branĉeton supre de la tablo, sed malgraŭ tio la muŝoj preskaŭ
kovris la manĝaĵojn.
En ĉiuj miaj memoroj pri Ameriko intermiksas la zumegon de
insektarego....
Sed nun mi estas trinkinta la tutan enhavon de mia kruĉo kaj
ankoraŭ mi soifas. Antaŭ miaj okuloj alvenas alloga vidaĵo, tiu,
nome, de la sodakvujo ĉe la drogisto.
Mi vidas meze de la ujo la kranegon por la sodakvo, kaj laŭlonge la
vicon da kranetoj por la diversaj gustoj; mi vidas la homaron kaj la
glasaron, kaj mi aŭdas la siblon de la ŝaŭmanta trinkaĵo.
En tiu ĉi vilaĝo [pardonu, ho! Amerikanoj: "urbo"] estas nur unu
apoteko, kaj mi ridas memorante la aregon de malkontentigitaj
soifuloj kiujn mi vidas foje kiam la sodakvujo rompiĝis. Sed mi
estas mem soifulo, kaj iom mi komprenas la soifegon de drinkulo.
Inter soifo kaj inercia komencas neegala barakto; neegala ĉar la
soifo estas ĉiama kreskanta forto.
Leviĝinte mi vestas min, kaj, kunprenante sunombreleton, eliras el
la domo sur la lignan flankpromenejon.--(_Daŭrigota_).