Duparta Ferakonto de E. W.
[_Parto_ I.].--Meze de longa, larĝa vilaĝo staris dometo iom pli
granda kaj, se tio estus ebla, pli pura ol la aliaj. Ĝi ŝajnis tiel
hela, tiel blanka, kiel la neĝo, kaj la lunradioj ripozis sur ĝi
tiel kviete kiel la pala feliĉulino en ĝi ripozis sin sur la mola
lito inter la puraj blankaj bonodoraj drapoj. La virino estis tre,
tre feliĉa.
Apud ŝi kuŝis mola, varma fasketo; ŝia novenaskita trezoro, la
infaneto kiu devas anstataŭi karan sesjaran knabeton kiun, antaŭ ok
jaroj, elmanĝis la lupoj.
La kompatindaj gepatroj nun konsoliĝis. La patrino dankeme pensis,
ke ŝia edzo havos filon, kunlaboranton, kaj komforton, en sia aĝo
kiam ŝi estos enterigita.
Poste envenis la patro, feliĉa kiel ŝi. La geedzoj kisis kaj benis
la infaneton kaj preĝis al Dio kun kora, plena kaj trankvila
ĝojego.
Dum la nokto, venteto ekblovis tra la fenestro super la lito sed la
gepatroj ne vekiĝis.
Antaŭ ol tagiĝis, Davdo eliris, ĉar li devis tre frue konduki
siajn bestojn al la paŝtejo, por ke ili ne tro malsatu, devigataj
pasigi la tutan nokton inter la ter-muroj de la vilaĝo, for de la
teruraj lupoj.
Ekvekiĝinte, Marta vidis sian--ne! ne estis ŝia, tiu ĉi bela
blanka infanetino, jam havanta almenaŭ unu monaton, kiu mirante
ĉirkaŭen rigardis!
Preskaŭ freneziĝinta pro ŝia perdo, la malfeliĉa patrino volis
forĵeti la fremdulineton, sed la helaj bluaj okuloj sin fiksis tiel
konfidemaj sur ŝia vizaĝo, ke ŝi ne povis puni la senkulpan
etulinon.
Dum ŝi kuŝis, multe plorinte, duonsvena, duondorma, pura lumo
ekbrilis en la ĉambreto kaj voĉo pli dolĉa ol homa voĉo murmuris
en ŝian orelon: "Ni estas ambaŭ mizeregaj, mi pleje, ĉar vi povis
plori, mi ne povis, kaj vi rehavos vian knabeton, mi--mi nenion
scias! Estu do bona kontraŭ mia idino, kaj mi estos bona kontraŭ
via ido." La lumo tiam malaperis.
Davdo revenis hejmen kun la anonco, ke la pastro venos morgaŭ por
bapti la novenaskitan knabon. Li aŭdis kun mirego kaj teruro la
rakonton de sia edzino. Post longa konsiliĝo, ili decidis nenion
diri al la pastro pri ĉio, kio okazis. Li estis maljunulo, kaj
loĝis tre malproksime, kaj nur vidis la vilaĝanojn por bapti,
edzigi aŭ enterigi. La najbaroj estis amikoj, kaj ne babilus pri
alies aferoj, se ne estus necese.
Post multa pripenso la gepatroj elektis el antikva idola kanto la
nomon Vivieno, kaj la pastro sen ŝanceliĝo ĝin murmuris, baptante
la infaninon.
Tiun nokton Marta sonĝis, ke du belegaj sinjorinoj staris apud la
lulilo, unu el ili diris: "Estas bone, se ŝi havus animon senmortan,
la bapto estas necesa; sed, se ŝi estus, kiel ni, sen animo, la
bapto neniel malutilos." La dua diris: "Mi petas, fratino, benu
ŝin!"
La unua solene resumis: "Jen mia beno, mia baptodonaco: Multaj homoj
ŝin amos, ŝi sopiros pri ĉies amo kaj, se iafoje ŝi amos, ŝi ne
estos reamata." Tiam okazis virina agonia ekkrio, kaj la lumo kaj
sono neniiĝis.
Ofte Marto kredis aŭdi voĉojn nehomajn en la nokto. Unufoje ŝi
kredis distingi la vortojn: "Se iam ŝi vidos la belecon perfektan,
ŝi ĝin amos kaj eterne estos feliĉa."
Kiam Marto resaniĝis kaj rekomencis sian ĉiutagan laboron, neniam
ŝi vidis lumon nokte nek aŭdis mirindan voĉon. Davdo nenion
aŭdis, eĉ li ne kredis je la sonĝoj de la edzino; tamen li baldaŭ
ekamis la blankan, ĝentilan Vivienon, kaj estis bonega kontraŭ ŝi.
La vivo de la tuta familio estis, dum dekkvar jaroj, trankvila kaj
prospera.
Vivieno fariĝis la anĝelo de la vilaĝo. Ŝia beleco ĉarmis ĉiajn
okulojn; ŝia dolĉa voĉo ravis ĉiajn orelojn; ŝia kvieta kaj
ĝentila karaktero, ŝia honesta konduto kaj ŝia senegala submetiĝo
al la plenkreskuloj kaj, precipe, al la maljunuloj, gajnis je ŝi
la aprobon de la saĝuloj. Ŝia viveco, granda kuraĝo, ŝia lerta
spirito, ŝia ŝercado igis ŝin la idolo de la junaj. Ĉiuj amegis
ŝin; ŝi ĉiujn egale amis, tute kiel ŝi amis bestojn, birdojn
florojn, insektojn mem! Ŝi volis ja bonfari al la tuta kreitaĵo de
la bona Dio. Ofte ŝi levis limakon el polva truo kaj alportis ĝin
al la mola herbejo. La brutoj sciis, ke ŝi amis ilin, de malproksime
ili rekonis ŝin. Ĉevaloj, bovidoj, azenoj kaj hundoj venis por
ricevi ŝiajn karesojn, kaj ludis, saltante ĉirkaŭ ŝi; ofte eĉ
sciuro volonte sin lasis fali el arbo en ŝiaj brakoj, mem la porkoj
tre rapide kuris, por ke ŝi gratu iliajn molajn sentemajn orelojn!
Jes, Vivieno estis feliĉa knabino! Sed, ho ve! ne ĉiamaj estas
belaj tagoj!
Unu matenon ŝi eliris por viziti malsanan najbarinon, kaj ŝi neniam
revenis.
Longe serĉadis ĉiuj, sed vane, kaj malĝojo estis en ĉies koro,
pleje ĉe ŝiaj nutra-gepatroj, kiuj dum multaj tagoj ploradis.
Post unu semajno alvenis ĉe ili junulo strange vestita sed bela kaj
forta. Li ĉirkaŭprenis silente Davdon, genufleksis apud la piedoj
de Marto kaj kisis ŝiajn manojn. La geedzoj sciis, ke estas ilia
longatempe perdita infano, kaj ili laŭe ĝojegis. Sed neniam povis
ili forgesi la bonan, belan Vivienon.--_Finota._
[_Author's Copyright._]