ŜAFTONDADO EN AŬSTRALIO.

Originale verkita de J. Booth, M.C.E.

Eble la plej karakteriza afero kiun oni povas vidi en tiu ĉi lando

estas unu el niaj grandaj ŝaftondejoj dum plena irado.

La konstruaĵo uzata por tiu afero nesimilas kian ajn, ĝia vidiĝo

estas ofte pentrinda, ofte mala. La aktiveco de la afero dum

tond-tempo estas miriga; dum neuzatempo, miro estas ke la loko aperas

tiel lasata kaj senbrua, kiel dezerto.

La konstruaĵo, kiun ni nomas "Woolshed" (elp. ŭulŝed), estas

konstruata el ligno, per grandaj pezegaj stangegoj kaj traboj,

trunkoj de arboj faligitaj en najbaroj arbaroj, apenaŭ pli ol

deŝeligitaj, aŭ malebene segitaj kaj hakitaj. Ĝi estas tegmentata

per ŝelo, aŭ, pli malantikve, per zinkita fero, murata per

lignaĵoj, kaj interne dividata je multaj ŝafkortoj kaj vojetoj. Ĝi

havas neniajn fenestrojn sed nur truojn, kovratajn, se bezone, per

lignaj kovriloj.

Internaj dividaĵoj de la "ŝed" estas farataj per lignabariloj por

konstrui ejojn en kiuj staras la ŝafoj.

Ĉe unu fino de la "ŝed" estas la granda ŝafenirejo, ĉe la alia,

la pordego tra kiu la sakegoj de lano estas portataj al vagonoj.

Inter la ŝafejo kaj tiu pordego staras la tablo aŭ benko sur kiu

oni ekzamenas la ŝaflanojn; kaj ankaŭ la lanpremegilo. Apud tiu ĉi

sin trovas ujoj por inko, numeriloj, brosoj, kudriloj kaj ŝnuretoj,

k.t.p. La oficejeto de "ŝed-estro" kutime lokiĝas en proksima

angulo. La "ŝed" eble ne estas afero tre beleta, sed tamen oni devis

ĝin sperte desegni ĉiudetale, tial ke ne estu ia tempperdo nek

difekteco al ŝafoj aŭ lano, nek malhelpo al tondistoj.

Nu vidu kampon, tiel grandan kaj larĝan ke oni ne povas vidi limojn

ie, jen arbata per Eŭkaliptoj, altaj aŭ malaltaj laŭ iliaj specoj

sed ĉiam verdaj, jen tute nearbata nature aŭ nearbigata homlabore,

aŭ ankoraŭ, kaj plej ofte, nek nearbata, nek verdigata per arboj;

sed plena je arboj, mortigitaj per ŝeltranĉado ringe (tie ĉi

nomata "ringado," Angle, _ringing_).

Tiu ĉi ringado, mi devas klarigi, estas la tranĉo tute ĉirkaŭ

arbo, tute tra la ŝelo, intence ĝin mortigi por plibonigi la

kreskadon de la ĉirkaŭa herbaro, sen la laborego postulata por

arbon elfosi.

Blankaj, nudaj, malbelaj, staras tiuj mortaĵoj, aŭ en sunbrilego,

aŭ en malvarma blua lunlumo; sed iel tamen rigardindaj kaj majestaj,

ĉar ili estas tiel multaj, tiel grandaj, tiel similaj.

Ĉe tia loko sin trovas nia konstruaĵo, eblege apud rivereto, eble

apud fosita akvotruo, ĉar riveroj estas malmultaj tie ĉi. Ĉirkaŭe

staras dometoj por tondistoj kaj laboristaj. Krom tiuj, kaj kelkaj

lignaj bariloj, nenio estas videbla pli proksime ol eble kelkaj

mejloj.

Neuzatempe, ĉio estas sufiĉe malaktiva, sed tiam kiam la tempo

alvenas kiam la tondegado komencas, kia ŝanĝo! Tiam la tuta loko

ekviviĝas, dometoj estas enloĝigitaj, eĉ troplenigataj, viroj kaj

knaboj kuradas tien ĉi kaj tien, kaj anstataŭ ol la antaŭa

senbruego, oni aŭdadas bruegadojn, ekkriojn, babilaĵojn

ĉiaspecajn, kaj, pli laŭte ol ĉio, blekon blekegon, blekadon de

ŝafoj kaj iliaj idoj!

Tiu ĉi estas la okupega tempo el jaro por la ŝafposedantoj. Dum

tiuj ĉi tri aŭ kvar semajnoj ili kolektas sian ĉiujaran

lanrikolton; ĉiuj iliaj ŝafoj kiuj dum la jaro paŝtis sur vastaj

kampoj nun estas tie ĉi amasigataj. Tien ĉi venas tondistoj de la

tuta ĉirkaŭaĵo, kaj la lokaj laboristaj, tiom kiom oni povas

forsendi de ilia kutima laboro, kaj multe da aliaj laboruloj kiuj

serĉas laboron; ĉiuj kunrenkontiĝas por kune labori ĉe tiu ĉi

afero, dum ia mallonga tempo kaj tiam poste disiri ree laŭ siaj

diversavojoj.

Kiel la laboro estas farata? Kion tiu amaso faros?

Jen nu la afero komencas. Matenfrue (aŭ ofte vespere de la antaŭa

tago) tiom da ŝafoj, kiom povas enhavi la plej granda ŝafkorto de

la _ŝed'o_, estas kurigataj en ĝin, tiam poste, kiam ĉio estas

preta, oni plenigas el tiu ĉi ŝafkorto la pli malgrandajn

dividaĵojn, kiuj ĉeestas laŭlonge ambaŭaj flankoj de la

konstruaĵo. Brua laboro ĝi estas; tia vokego, tia puŝado, tia

blekado, tia piedgratado, kiu daŭras ĝis la lasta ŝafo tondiĝis.

La laboristoj plenumas tiun ĉi laboron kaj ili ankaŭ faras ĉiun

ordinaran nespertan laboron, da kiu estas nature multo.

Inter tiuj ĉi centraj dividaĵoj, kaj la flankaj muroj staras la

tondistoj. Horo batas. Ŝedestro elvokas "tempo!" Ĉiu tondisto

ekprenas unu el siaj ŝafoj, trenas aŭ portas ĝin en larĝejon,

rapide ĝin renversas, tenas ĝin inter siaj kruroj; kaj post

malmulte da minutoj, ĝia blanka lanaro kuŝas amasata sur la planko.

Tuj la nuda maldika bruteto estas forpelata tra malgranda truo en

malgrandan eksterkorteton, kie oni kalkulos la nombron pro kiu ĉiu

tondegisto estas pagota. En tiu ĉiu korteto ankaŭ oni gudropresas

la ŝafojn kaj presas per varmega feraĵo la ŝafidojn kiuj unuafoje

venas al tondegado. Ofte oni tranĉas la haŭton de ŝafo dum ĝia

tondegado, sed tuj knabo alkuras al ĝi kun gudro-bastono, tiun

surmeti kiel kuracsebo sur vundoj. Tiuj ĉi knaboj ankaŭ tuje levas

la lanon kaj nudpiede kuras por ĝin alporti al tiu, kiu dividas

ĉiujn lanarojn laŭ specoj kaj eco, metante ĉian econ en ĝian

propran ejon. Tio farita, la premistoj komencas sian laboron je

la lano. Ili prenas, eble, cent, aŭ ĉirkaŭ tiom da lanaroj kaj

enmetas ilin en grandan kvadratan sakegon, tenatan en kaj per duobla

ligna skatolego. En ĝin kaj en ĝi ili premas lanon per peza maŝino,

de kiu la skatolo estas parto. Tiu ĉi maŝino estas farita el

ligno kaj fero, havanta grandan radon kaj ŝraŭbon. Kiam sakego

estas plena de multepremata lano, la premilo estas forlevata, la

flanksuproj enfaldataj kaj kudrataj, kaj la sakego, nompresa kaj

numerata, estas ruligata apud la pordego. Ĝi restas tie ĝis oni

metas ĝin sur lano-vagono por forpreni al plej proksima stacidomo

aŭ urbo por vendi; aŭ eble oni ĝin sendas rekte al ŝipoj por

vendi en aliaj landoj.

The Esperantist, Complete · 第 651 / 1137 题