LA MALJUNA SONORIGISTO.

Rakonto de V. Korolenko. Tradukita de Alfonso Wachter (Riga).

La vilaĝeto kviete dormetas. La nebulaj konturoj de la malriĉaj

dometoj nur malklare disegniĝas. Ie lumo lumetas, nur malofte

pordego kraketas aŭ gardahundo ekbojas: iafoje el la malhela maso de

la bruetanta arbaro la formoj de piedirantoj aŭ de solaj rajdantoj

movas; aŭ la radoj de veturilo grincas. Tiuj estas la loĝantoj de

la unuopaj vilaĝetoj, kiuj kunvenas en sian preĝejon festi la

printempan feston.

La preĝejo staras sur monteto, en la mezo de la vilaĝeto. La

fenestroj radias je lumo. La malnova, alta, malluma sonorilejo alte

superstaras en la malhele blua ĉielo.

La ŝtupoj de la stuparo krakas; la maljuna sonorigisto Miĥeiĉo

supreniras la turon, kaj baldaŭ lia malgranda lanterno perdiĝas en

la spaco, kiel en la aero libere flugpendanta stelo. La supreniro de

la ŝtuparo kaŭzas penadon al la maljunulo. La piedoj ne volas obei

plu, kaj la okuloj vidas nur malbone. Jam estas tempo iri je ripozo,

sed Dio ankoraŭ ĉiam ne sendas la morton. Li enterigis la filojn,

la nepojn, li sekvis la maljunulojn kaj la junulojn al la tombo kaj

li vivas ankoraŭ! Estas malfacile....

Ofte li jam festis la printempan feston; ofte, li ne scias kiel ofte,

li atendis la festan horon tie ĉi en la sonorilejo.

La maljunulo paŝas la galerion de la preĝeja turo kaj li apogiĝas

je la balustrado. Sube, ĉirkaŭ la preĝejo, etendiĝas la tomboj de

la vilaĝa tombejo; la malnovaj krucoj troviĝas tie, kvazaŭ

defendantaj brakoj super la mortintoj. Tie ĉi kaj tie betulo

kreskas, kies foliaro ankoraŭ ne burĝonas. De tie la bona spica

odoro de junaj burĝonoj kaj la malĝoja trankvileco de eterna dormo

atingas al Miĥeiĉo.

Kio estos kun li post unu jaro? Ĉu li denove staros tie supre sub la

metala sonorilo veki per laŭta sono la dormetantan nokton? Aŭ ĉu

li kuŝos tie sube, en la malluma angulo de la tombejo? Dio scias! Li

estas preta, sed tiun ĉi fojon Dio lasis lin festi la feston. "Al la

Sinjoro estu danko!" la maljunaj lipoj murmuretis la kutiman

formulon, kaj Miĥeiĉo suprenrigardis en la stelplenan altaĵon, en

la ĉielon, kie radiis milionoj da lumoj....

"Miĥeiĉo, Miĥeiĉo!" eksonas de sube, tiel same, maljuna tremanta

voĉo. La maljuna diakono rigardas supren je la turo kaj tenas la

manon antaŭ la palpebrumantaj larmantaj okuloj, sed li malgraŭe ne

vidas Miĥeiĉon. "Kion vi volas? Tie ĉi mi estas," la sonorigisto

respondas, kaj, kurbiĝante el la turo: "Ĉu vi ne vidas min?"

"Ne, ĉu ne estas jam tempo? Kion vi pensas?"

Ambaŭ ili rigardis la stelojn. Mil lumoj de Dio lumetas super ili en

la alteco. La flamanta "veturilo" staras jam tre alte. Miĥeiĉo

meditas. "Ankoraŭ ne, estas ankoraŭ tro frue. Mi scias la tempon!"

Li scias; li bezonas nenian horloĝon. La tero, kaj la ĉielo, kaj la

blanka nubeto kiu mallaŭte naĝas en la etero, kaj la malluma

arbaro, kiu tre mistere paroletas, kaj la murmureto, ĉiuj estas

konataj, ĉiuj estas parencaj al li. Ne vane li vivis tie ĉi sian

tutan vivon.

La malproksima estinteco viviĝas antaŭ li. Li memoras kiel li foje

supreniris ĉi tiun sonorilejon. Ho Dio! Kiel longe de tiu tempo. Kaj

do mallongatempo! Li vidas sin kiam blonde bukla knabo; la okuloj

brilis, la vento--ne tiu kiu turnigadas la polvon sur la stratoj, sed

aparta vento, kiu per liaj senbruaj flugiloj blovas sur tero--ludis

en liaj bukloj. Sube, tute malproksime malmulte da malgrandaj homoj

iris, la dometoj de la vilaĝo staris, kaj la arbaro etendiĝis, kaj

nur la maldensejo sur kiu la vilaĝo staris ŝajnis grandega,

preskaŭ senlima. "Kaj tie ĝi ja estas, en ĝia tuta grandeco!"

ridetas la maljunulo, kaj li malsupren rigardas je la malgranda

maldensejo.

Tia estas ankoraŭ la vivo! En la juneco ni vidas nek finon, nek

limon. Kaj tiam ĝi kuŝas tie, kiel sur la supraĵo de la mano, de

la komenco ĝis la fino, tie en la angulo de la tombejo! Estas tempo

por ripozi! Ja estas tempo! Miĥeiĉo ankoraŭ unufoje rigardas je la

steloj, leviĝas, surmetas la ĉapelon kaj kolektas la ŝnurojn de la

sonoriloj.

Post minuto, la nokta aero ektremas pro laŭta sono, dua, tria, kvara

sekvas unu la alian, kaj en la varmetan nokton elsonas potencaj,

longetirataj, kantantaj, kaj sonorantaj tonoj.

Ili silentas. En la preĝejo komencas la Diservo. En la pli fruaj

jaroj Miĥeiĉo estis ĉiam malsuprenirinta, kaj estis starinta ĉe

la pordo por preĝi kaj aŭskulti la kanton. Sed nun li restas en sia

alteco, li do estas tiel laca hodiaŭ. Li sidiĝas sur la benko,

aŭskultas la mutiĝantan sonoradon de la svinganta metalo, kaj

meditas. Pri kio? Eĉ li povis doni nenian respondon je tiu ĉi

demando. La turo estas nur nesufiĉe lumigata per la malgranda

lanterno, la sonoriloj mem estas perditaj en mallumo; de

malsupre el la preĝejo kelkafoje eksonas mallaŭta kanto, kaj nokta

vento movas la ŝnurojn kiuj estas alligitaj al la feraj koroj de la

sonoriloj.

La maljunulo lasas profunde malleviĝi la kapon, en kiun venas

neklaraj pensoj.

"Ili kantas la himnon," li pensas, kaj vidas sin en la preĝejo.

Infanokuloj malsuprene rigardas de la ĥorejo. La maljuna pastro, la

mortinta Patro Naŭmo, preĝas je tremanta voĉo la finan preĝon.

Cent kapoj de vilaĝanoj subfleksiĝas kiel maturaj spikoj je la

vento, kaj denove stariĝas. Ili faras la signon de la kruco. Estas

nur konataj vizaĝoj. Tie la severa vizaĝo de la patro, tie la pli

maljuna frato kiu profunde ekĝemas. Tie li mem, florante en sano kaj

forto, plena de nekonata espero kaj feliĉeco, de la ĝojoj de la

vivo!

Kie estas la feliĉeco? Malsuferebla laboro, turmento, zorgo! Kie

estas la feliĉeco? La malfacila sorto fosas faltojn sur la juna

frunto; fleksigas la fortan dorson; instruas ekĝemi kiel la pli

maljuna frato!

Sed tie, maldekstre, inter la vilaĝaninoj, kun humile subfleksita

kapo, staras lia "knabino." Ŝi estis bona edzino, ŝi ripozu en

paco! Kaj multajn suferojn ŝi suferis, la amatino!

Mizero, kaj laboro, kaj sufero detruas la plej belan virinon; la

brilo de la okuloj estingiĝas, kaj esprimo de ĉiama timo antaŭ la

neatenditaj batoj de la sorto anstataŭas la ĉarmegan belecon de

juneco! Jes, kie estas ilia feliĉeco?

Unu el la filoj estis restinta al ili, ilia espero, ilia ĝojo, sed

ankaŭ ĉi tiun la maljusteco de la homoj detruis.

Jes, tie li sidas, la riĉa pekulo, kaj subfleksas sin ĝis la tero,

kaj opinias ke per tio li povos delavi la larmojn de la orfoj;

humilege li falas sur genuojn, kaj batas la frunton kontraŭ la tero.

Sed Miĥeiĉo furiozas, kaj la malhelaj vizaĝoj de la sanktuloj sur

la muroj serioze rigardas super la homa sufero kaj la homa

maljusteco.

Ĉio tio estis pasinta, ĉio tio kuŝas malproksime je li. Nun la

mondo konsistas por li el ĉi tiu malvasta turo, kie la vento en la

mallumeco kriegas kaj ekmovas la sonorilajn ŝnurojn.

"Dio juĝos vin," la maljunulo murmuras, kaj larmoj fluadas sur liaj

maljunaj vangoj.

"Miĥeiĉo, he Miĥeiĉo! Kio estas? Ĉu vi ekdormis?" eksonas de

sube. "Kion!" vokas la maljunulo, kaj li rapide saltas sur la

piedojn. "Dio, mi do ne estas ekdorminta! Estas la unua fojo!"

Kaj, je rapida lerta mano, li kolektas la ŝnurojn. Sube, preskaŭ

kiel formikoj, moviĝas la amaso de la vilaĝanoj, la orbrilantaj

standardoj de la preĝejo flugetas en la aero. Estas la ĉirkaŭiro.

La procesio ĉirkaŭ la preĝejo estas finita, kaj Miĥeiĉo aŭdas

la ĝoja voko "Kristo estas reviviĝinta."

Kaj tiu ĉi voko pelas ondegon for de la maljuna koro de Miĥeiĉo.

Ŝajnas al li ke la vakskandeloj pli hele ekbrilas, ke la amaso pli

dense ondetadas, kaj la standardoj pli gaje flugetas.

Antaŭe neniam la maljuna Miĥeiĉo tiel sonoris. Ŝajnas, ke la

plenega maljuna koro vivigas la senvivan metalon, kaj la tonoj

ĝojegas kaj kantas, ridas kaj ploras, kaj ĉiam pli alte ĝis fine

ili atingas la steloplenan ĉielon. Kaj la steloj brilas kaj brilegas

ĉiam pli hele, kaj la sonoriloj tremas kaj supreniras, kaj denove

falas, keresante, sur la tero.

La granda baso sonegas, kaj vokas per potenca forta voĉo, pro kio

ektremas ĉielo kaj tero: "Kristo estas reviviĝinta!"

Kaj du tenoroj, tremantaj pro egalaj batoj de la feraj koroj de la

sonoriloj, unuvoĉe kaj belsone kantas: "Kristo estas reviviĝinta!"

Kaj du tute malgrandaj sopranoj, kvazaŭ timeme, miksiĝas inter la

grandaj, kaj ĝoje kaj kiel malgrandaj infanoj, rapideme kantas:

"Kristo estas reviviĝinta!"

Kaj ŝajnas, ke la malnova sonorilejo tremas kaj ŝanceliĝas, kaj ke

la vento, kiu ventumas la vizaĝon de la sonorigisto, etendas siajn

larĝajn flugilojn kaj kunkantas: "Kristo estas reviviĝinta!"

Kaj la maljuna koro forgesas la vivon, kun ĝiaj zorgoj, kaj ĝia

mizero. Li forgesas ke sia vivo estis forfluinta nur en ĉi tiu

malvasta kaj malhela turo, ke li restas sola en la mondo, kiel

maljuna arbo, kiun la fulmo frakasis. Li aŭskultas la tonojn, tiujn

ĉi kantantajn kaj ĝemantajn sonorilojn, kiuj svingas al la fiera

ĉielo, kaj denove malsupreniras sur la malriĉa tero, kaj ŝajnas al

li, ke li estas denove ĉirkaŭata de siaj filoj kaj nepoj, kaj ke

iliaj ĝojaj voĉoj unuiĝas al la ĥoro kaj kantas al li pri

feliĉeco, pri ĝojo kiujn li ja ne konis en vivo.

La maljuna sonorigisto tiris la ŝnurojn; grandaj larmoj fluis sur

liaj vangoj, kaj lia koro frapis pli forte, pro la iluzia feliĉeco.

Sube, la vilaĝanoj aŭskultis kaj interparolis. Neniam la maljuna

Miĥeiĉo tiel mirinde sonigadis!

Subite la granda sonorilo tremis falstone, kaj mutiĝis.

La voĉoj mutiĝis, kvazaŭ oni volis aŭskulti la malĝojan

etenditan tonon, kiu tremis, kaj ploris, kaj ĝemis kaj, iom post

iom, sin perdis en la aero.

La muljunulo refalis senforte sur la benkon, kaj du lastaj larmoj

fluis malrapide sur liaj palegaj vangoj....

Anstataŭ lin, vi tie sube! La maljuna sonorigisto elsonoris!

The Esperantist, Complete · 第 650 / 1137 题