Originale verkita de George Henderson.
La artikolo en la Novembra numero de la _Esperanta Gazeto_ pri
"Kranioj" kondukas miajn pensojn al la temo de la Historio de la
Rasoj kaj Lingvoj de Eŭropo.
Estas iom stranga koincido, ke la patrujo de Doktoro Zamenhof
estas la nasklando ne nur de la plej nova inter Eŭropaj
lingvoj--Esperanto--sed ankaŭ de la plej antikva, originala, praa
lingvo el kiu ĉiu hodiaŭa lingvo de Eŭropo (krom la Baska, la
Hungara, la Fina kaj la Turka) estas deveninta.
La plej novaj esploroj pri la rilatoj de la diversaj rasoj kaj
lingvoj de Eŭropo kondukas al la konkludo, ke la deveno de la
antikva fontalingvo (diverse nomita _Ursprache_, "_Arja
Hindo-Germana, Hindo-Eŭropa_") estas produktita per la alprenado kaj
aliformigado de ia Fina-Ugria dialekto per la ne-Aziaj rasoj de
Eŭropo, antaŭ kelkaj jarmiloj.
En la antaŭhistoria periodo, antaŭ la deveno de la estantaj lingvoj
de Eŭropo, estis en Eŭropo kvar tute malsimilaj rasoj kaj multaj
gradoj de miksaĵo inter tiuj ĉi kvar rasoj.
(_a_). La granda blonda, long-kapa raso de la nordo, diverse nomita
_Norda_, _Skandinava_, _Teŭtona_, _Germana_, and _Eŭropa_.
(_b_). La malgranda blonda larĝkapa Fin-Ugria
raso de Norda Rusujo.
(_c_). La malgranda bruna rondkapa raso de centra Eŭropo,
etendiĝanta de suda Rusujo, tra la Alpujo ĝis la Pireneaj montoj.
(_d_). La malgranda bruna long-kapa raso de Hispanujo, suda Italujo,
kaj la Medeteraneaj insuloj.
Tiuj ĉi kvar rasoj, antaŭ ol ili kontaktiĝis kune, parolis tute
malsimilajn lingvojn.
Sed la tempo alvenis kiam, pro la miksiĝo de la rasoj, novaj
dialektoj deveniĝis, kaj de unu el tiuj ĉi dialektoj naskiĝis la
fonta-lingvo de ĉiuj estantaj Eŭropaj lingvoj (krom la Baska,
Hungara, Fina kaj Turka).
La regiono el kiu elmigris la Aziaj rasoj Fin-Ugria kaj Centra
Eŭropa, estis la nordo kaj la sudo de Eŭropa Rusujo. Kiam tiu ĉi
raso, migranta okcidenten renkontis la grandan blondan Nordan rason,
tiu ĉi Eŭropa raso forlasis sian propran lingvon, kaj alprenis ian
dialekton de antikva Fina aŭ Ugria lingvo, samtempe kreante el ĝi
la novan Arjan dialekton laŭ la sama maniero per kiu, hodiaŭ,
barbaraj rasoj aliformigas kaj simpligas niajn Eŭropajn lingvojn.
Tiu ĉi Arja font-lingvo ekekzistis plej kredeble en antaŭ-historia
tempo en la lando antaŭe nomita la Reĝlando Pola. Ĝi disvastiĝis
iom post iom al la okcidento al la nordo, al la sudo, kaj al la
oriento. La aliaj rasoj de Eŭropo faris tion saman, kion estis
farinta la norda raso. Ili alprenis la dialektojn de la nove kreita
Eŭrazia lingvo, kaj ankaŭ, kiel la granda blonda raso de Norda
Eŭropo, ili samtempe aliformigis ĝin. La raso de Centra Eŭropo
estis ne tiel malsimila al la Fina raso, de kiu unu lingvo restas
ĝis hodiaŭ--la Baska, kiu ŝajnas esti lingvo Ural-Altaika,
aliformigita per kontakto en Francujo kaj Hispanujo, kun la norda
Afrika, Mediteranea raso de suda Eŭropo.
Tiuj ĉi kvar grandaj rasoj de antaŭ-historia Eŭropo estas nun
ĉie alprenintaj dialektojn devenintajn de la Arja font-lingvo. En
nenia lando de Eŭropo ekzistas nun la antaŭa lingvo de la raso
nord-Afrika-Mediteranea. Ni povas trovi iliajn parencajn lingvojn
nur en Afriko, la Berbera, la Libja, kaj la antikva Egipta. La lingvo
de la norda raso estas tute malaperinta. Kia estis la forlasita
lingvo de la granda blonda raso antaŭ la alpreno de la dialektoj de
la Lapoj kaj Finoj, estas neeble diri, ĉar nenia formo de tiu ĉi
lingvo ekzistas, kaj la rilato de tiu ĉi raso al aliaj rasoj de la
homaro estas ankoraŭ mistero.
La aliformigado de la Fina-Ugria dialekto el kiu venis la Arja
font-lingvo per la miksado de la rasoj, plejkredinde okazis sur la
Polaj ebenlandoj, kaj de tiu ĉi centro estas radiintaj ĉiuj
_Hindaj-Eŭropaj_ lingvoj. Tiu ĉi rimarkinda antaŭhistoria dialekto
iom post iom etendiĝis, kaj estis alprenata kaj ŝanĝata, ĝis iu
ne klera en la komparanta lingvoscienco ne povas kredi, ke la Angla,
la Hinda, kaj la Rusa lingvoj estas kreskintaj de unu kaj la sama
lingvo.
La maniero de la evolucio de la antikva lingvo de Polujo estis el la
unu en la multajn, kaj, kvankam la estantaj lingvoj de Eŭropo,
Armenujo, Persujo, kaj Hindujo montras klare al la studento de
lingvoj signojn de siaj devenoj, la diversiĝado en reciproke
nekompreneblajn formojn de parolado estas jam okazinta en la
malproksima estinteco, antaŭ ol la antaŭ-historiaj elmigrantoj el
Polujo estis multe antaŭirintaj en sia vojaĝo tra la Norda Germana
ebenlando, aŭ en la arbarojn de la Karpataj montoj, aŭ sur la
Sud-Rusajn stepojn.
En Polujo oni havis lingvon, por ĉiuj kompreneblan, sed elmigrado
kaj miksado kun aliaj rasoj baldaŭ aliformigis ĝin en dialektojn
kaj lingvojn tiel malsamajn ke tiuj, kiuj parolis ilin, ekrigardis
unu la alian kvazaŭ alilandulo, barbaro, malamiko.
Tia estas la sorto de tiu ĉi fama antikva lingvo de Polujo, la fonto
de preskaŭ ĉiuj lingvoj de la Atlanta Oceano, ĝis la Golfo de
Bengalo. Sed la Historio sin ripetas, kaj Polujo naskigas alian
lingvon, lingvon kompreneblan por ĉiuj, ESPERANTO, kiu ankaŭ
etendiĝis de Oceano ĝis Oceano. Sed ĝia maniero de etendiĝado
estas tute kontraŭa al tiu de ĝia antikva praavo. Ĝia sorto estas
_redoni al ĉiuj unu komunan lingvon_, tiel longe perditan. Unu
lingvo komprenebla por ĉiuj! Ĉiuj grandaj mondurboj enhavas siajn
Esperantistojn. La lingvo uzata de Esperantisto ja estas komprenebla
tra la tuta mondo. Ne grave kia estas la patrujo aŭ la nacieco de la
persono alparolita. Antikve, oni vastigis la multajn el la unu. Nun
oni reunuigas la multojn en la unu!