Ses ovoj (batu la ovflavojn ĝis malpezaj, kaj la ovblanko ĝis iom
rigida ŝaŭmo).
_Metodo._--Kunmiksu trae la sekajn materialojn, poste aldonu siropon,
brandon, ovojn kaj kelkajn salerojn (laŭgusto). Agitu rapide per
ligna movilo; tiam per kulerego metu la miksaĵon en la buteritajn
pelvojn, kaj atentu, ke ili estu tute plenegaj. Kovru ilin unue per
la buteritaj paperoj, kaj pecetoj da kalikoto. Tiam zorge ligu ilin
ĉirkaŭ la supro per ŝnureto.
Tuj kiam la akvo bolas en la grandega poto, subakvigu la pelvojn kaj
atentu, ke la akvo efektive boladu ses horojn en la unua tago. (La
poto devas ĉiam esti akvoplena). Tiam ellevigu la pelvojn el la
akvo. Kiam la pudingo estas manĝota, resubakvigu ĝin (kompreneble
ankoraŭ en la pelvo!) en bolantan akvon kaj reboligu ĝin du horojn
(J. R. A.).
* * *
[Mi nun aldonos kelkajn sciigojn pri la fabloscienco pri tiu ĉi
glora pudingo.
(i.). Neniam manĝu la novefaritan pudingon antaŭ Kristnasko. Alie
estos certe la morto okazos en la familio. Ne estas necese, ke tiu,
kiu manĝis mortu, sed eble estu nur parenco, kiu aniĝos de la
Plimulto. Sed ĉu ĉiu homo ne estas ĉies parenco?
(ii.). Kiu trovos grajnon inter la miksaĵo ne devas sciigi la
trovon, alie la pudingfarinto estos tre malkontenta.
(iii.). Bona pudingo estas simila al bona vino; monato post monato
ĝi pliboniĝos. Sed oni devas atenti, ke la musoj ne konstruu en ĝi
siajn nestojn. Ili ja ŝatas tian oportunan kuŝejon!
(iv.). Tiu, kies stomako ne estas sufiĉe forta, eble malŝatos la
kanditan ŝelon. Sed aliaj tre ĝuas la interesegajn sonĝojn, kiuj
ofte postvenas tro da tiu ĉi manĝaĵo. Sed oni povos prave demandi:
"Ĉu estas eble havi tro da tia pudingo!"
(v.). Tiuj, kiuj pliamas vidon ol bonguston, flamigas la pudingon
kiam ĝi estas enportota en la manĝoĉambron. La lumoj estas
estingataj, oni surverŝas ĝin iom da brando, kaj ekbruligas ĝin
per alumeto. Post tiu ĉi ago, la gusto estas precipe malbona se,
kiel ofte okazas, multaj migdaloj estas ŝovitaj en la pudingan
haŭton.
(vi.). Je specialaj festoj, precipe kiam multaj junuloj ĉeestas,
estas kutime enmeti en la pudingon diversajn arĝentaĵojn. Ekzemple,
tiu kiu trovas monereton estos bonŝanca dum la venonta jaro. Sed se
la trovinto malfeliĉe disrompis al si denton ĉe ĝia trovo, oni
supozas, ke la bonŝanco duobliĝos. Tiu kiu trovas fingringon aŭ
butonon edziĝos neniam, sed, kontraŭe, la trovanto de fingroringo
edziĝos pli frue ol la aliaj.
(vii.). Ĉiuj Bonaj Britoj metas sur la manĝotan
pudingon belan beroplenan etan branĉeton de
ilekso. Ankaŭ la nacia standardo estas ofte tie
fiksata. Estas ja nacia pudingo!
(viii.). Se membro el la familio okaze forestas
alilande, estas la kutimo sendi al li unu el la familiaj
pudingoj. Tiu ĉi kutimo kredeble tre plaĉas Lian
Moŝton la Poŝtestron, ĉar la deviga poŝtpago estas
sufiĉe granda.
(ix.). Mi finas tiujn ĉi sensensaĵojn per saĝa konsilo:--
Manĝu Kristnaskan Pudingon ĉiam kaj ĉie. Kaj, kiam vi havos la
okazon, sekvu la ekzemplon de la fama Dickens' a knabo "Oliver
Twist," kaj "petu pli" da ĝi!
Mi ja scias, ke tiu ĉi pudinga temo estas multe pli riska ol
diversaj Religiaj aŭ Politikaj aferoj. Ĉiuj dommastrinoj estas tre
fieraj pli siaj propraj puding-receptoj, kaj, kompreneble, plaĉus al
multaj Legantinoj kontraŭbatali la nomitajn proporciojn, se nur ili
povus tion fari, sen malkaŝi siajn "specialajn sekretojn."--_La
Redaktoro._].