Hinda Fablo, tradukita de Guy H. Naylor.
En la Oriento loĝis simplanimulo, kiu iris unu tagon al siaj kampoj,
kaj diris: "Mi semis antaŭ unu monaton; se la rikoltoj prokrastiĝus
du monatojn pli longe, mi ricevos tri cent buŝelojn da greno. Sed mi
estas rapidema, tiel, se mi rikoltus nun, mi kredinde ricevos
almenaŭ unu cent buŝelojn."
Gruo, kiu aŭdis liajn vortojn, diris: "Se mi estus vi, mi havus
ĉiujn tri cent buŝelojn tiun ĉi tagon mem."
"Kiel?" diris la simplanimulo.
"Nu," respondis la gruo, "vi provizis akvon en la akvujo por nutri la
rikoltojn tri monatojn. Unu monato estas pasinta, tial sufiĉe da
akvo por du monatoj ankoraŭ restas en la akvujo. Se vi malfermus la
pordojn de la akvujo kaj lasus flui la akvon sur la kampojn, vi
ricevus ĉiujn rikoltojn tuj."
"Ĉu vi estas certa, ke mi havos ĉiujn rikoltojn tuj?" diris la
simplanimulo.
"Ho jes!" diris la gruo, "ne estas la plej malgranda dubo. Mia
geografia sciado estas vasta, ĉar mi estas vojaĝinta tra granda
parto el la mondo; tial vi povas dependi de mia mondvasta scio kaj
sperto."
La simplanimulo tiam lasis flui ĉiun akveron sur la kampojn. La gruo
invitis sian parencaron, kaj unue ili kune manĝis ĉiujn grandajn
fiŝojn postlasitajn en la akvujo, kaj poste, flirtegante super la
kampoj, ili kaptis ĉiujn malgrandajn fiŝojn, kiuj estis elirintaj
kune kun la akvo. Granda parto el la rikoltoj estis forbalaita; tio,
kio restis, estis baldaŭ enfosita en la ŝlimo.
La simplanimulo sidis sur la bordo de la lago, kaj ploris, dirante,
"La geografio de la gruo min ruinigis!"
"Mia amiko," diris la gruo, "mia geografio estis tiel bona kiel via
aritmetiko."
"_Estas tute same ĉu vi falas en la defluilon de tiu bordo, aŭ de
tiu ĉi!_"