Originale verkita de Dro A.M., No. 8720 (Trinidad).
La celo de ĉiu Esperantisto estas, aŭ devus esti, la forigo de
naciaj antaŭjuĝoj, kaj li devus uzi ĉiujn batalilojn por efekti
ĝin. Unu el tiuj ĉi bataliloj estas Antropologio. La konatiĝo kun
la principoj de tiu ĉi scienco montros nin, ke la diversaj Eŭropaj
nacioj estas ja apudaj parencoj, kaj ke la tiel nomataj naciaj
malamikaĵoj estas pli ol malbonaj. Kio estas tiuj ĉi malamikaĵoj,
krom heredaĵoj de la estinteco, nutritaj de egoistaj regnestroj, kaj
nuntempe, ni ĝin diras honte, de la malveroj de egale egoistaj
historiaj skribantoj.
Por la nemetiisto, mi diru, ke la antropologiisto estas la naturisto
de la homo, kiu fondas siajn konkludojn sur la mezuroj kaj sur la
fizikaj trajtoj karakteraj de la vivantoj, kaj ankaŭ de la
mortintoj, sur la korpoj de la vivantoj aŭ de la mortintoj, sed,
kutime, sur la skeletoj de la mortintoj, kaj ne, kiel la historiaj
skribantoj, sur la priskribaĵoj de la malnovaj Grekaj kaj Latinaj
aŭtoroj.
La plej gravaj mezuroj estas tiuj de la kranio.
La kranioj dividiĝas en tri klasojn, laŭ la proporcio de la
larĝeco je la longeco; tiu ĉi proporcio, donita kiel procento da la
longeco, estas nomata "cefalika indikilo."
La larĝeco estas mezurata ĵus super la oreloj, kaj la longeco de
punkto inter la brovoj ĝis la okcipita ŝvelaĵo. La proporcio de la
_longa kapo_ (dolikocefaliko) estas malpli ol 75%, de la _meza kapo_
(mezocefaliko) de 75% ĝis 80%, kaj la _larĝa kapo_ (brakicefaliko)
pli ol 80%.
La jena priskribo ne enhavas Rusujon, Finlandon, Laplandon aŭ
Hungarujon, ĉar, rilate al iliaj loĝantoj, ili apartenas Azion; eĉ
Rusujo havas tre malgrandan nombron da Eŭropsangaj homoj.
La plej unue konata Eŭropa homo estis longa kapulo, mallonga kaj
bruneta, posedanta multe da Afrikaj trajtoj. Multaj antropologiistoj
kredas, ke li originale venis el Afriko. Estas strange, ke la
Afrikanoj havas tradicion laŭ kiu, la unuaj homoj estas nigraj.
Unutage iu el ili, baninte sin en lago, blankiĝis! Kompreneble ĉiu
rapidis sin bani en la sama lago, kies akvo pli kaj pli nigriĝis pro
tio. La banantoj do fariĝis malpli kaj malpli blanka ĝis, fine, la
akvo tute perdis sian virton. La malfeliĉuloj, kiuj alvenis tro
malfrue, estas la praavoj de la nunaj nigruloj, kaj la aliaj, pli
malpli kolorataj, tiuj de la diversaj koloritaj rasoj.
Poste, raso da larĝakapuloj el la Oriento, pli altaj, pri fortaj kaj
pli civilizataj ol la longakapuloj, okupis mezan Eŭropon, forpelinte
la longakapulojn al Sudo, Nordo kaj Nord-Okcidento. La nunaj Eŭropaj
nacioj estas la posteuloj de tiuj ĉi du rasoj.
Por la ordigo, la antropologiistoj supozas, ke estas tri ĉefaj,
puraj rasoj en Eŭropo, krom Rusujo, Finlando, Laplando, kaj
Hungarujo.
(_a_). La Teŭtonoj, altaj kaj blondaj, kiuj havas longajn kapojn kaj
vizaĵojn, kaj loĝas Skandinavujon kaj nordan Germanujon, estas la
posteuloj de tiu parto de la originalaj longakapuloj, kiuj forkuris
al la norda for de la larĝakapuloj.
(_b_). La Mediteraneuloj (Iberioj), malaltaj kaj brunetaj, kiuj havas
ankaŭ longajn kapojn kaj vizaĝojn, kaj kiuj okupas la Britajn
Insulojn, okcidentan Francujon, Hispanujon kaj la tutan bordon de la
Mediteranea maro, estas la posteuloj de la restantaj originalaj
longakapuloj.
La diferencaj karakteroj fizikaj de la du rasoj estas racionale
klarigitaj per klimataj kondiĉoj. Ni ŝuldas al la Iberioj la
civilizadon de antikva Egiptujo, Grekujo kaj Romo, sencitante tiun de
Persujo kaj eble tiujn de la Semitaj Imperioj, ĉar estas preskaŭ
certe, ke tiuj ĉi ankaŭ apartenis al la Mediteranea raso.
(_c_). La Keltoj, mezaltaj kaj brunetaj, kiuj havis larĝajn kapojn
kaj vizaĝojn kaj loĝis mezan Eŭropon (mezan Francujon, sudan
Germanujon, Aŭstrujon, Bohemujon, Polujon, kaj aliajn).
La Slavoj apartenas al tiu ĉi raso, kiu estis la posteulo de tiu
originala raso, kiu forpelis la longakapulojn.
Senprecize, la fizikaj karakteroj de la tri rasoj troviĝas en la
citataj landoj, sed estas esceptaĵoj. Ekzemple:--Forta larĝkapa
elemento troviĝas en iaj partoj de Danujo. Ankaŭ la Baskoj
(Basques) prezentas alian escepton, ĉar ili posedas larĝajn kapojn
kaj longajn vizaĝojn. Kontraŭe apud la rivero Dordonjo (Dordogne)
oni trovas longajn kapojn sed larĝajn vizaĝojn.
Kompreneble estas pli kumune trovi mezocefalikajn kapojn ĉie, pro la
intima miksado de la tri rasoj. Se la leganto kalkulos la nombron de
praavoj, kiujn li posedas dum du mil jaroj, li vidos, ke tio ĉi nur
estas natura, ĉar liaj propraj praavoj estos pli multenombraj ol la
tiama tuta loĝantaro de Eŭropo.
Hodiaŭ ne ekzistas tia estaĵo, kia Teŭtono, Kelto aŭ Mediteraneo.
Kelkaj vortoj estas necesaj pri la termino Kelta. La Kelto de la
antropologiisto estas la larĝa kapo de meza Eŭropo, sed la "Kelto"
de la historiaj verkantoj diversas, laŭ la fantazio de la aŭtoro.
Nuntempe la Francoj, Kimroj, Skotoj, kaj Irlandoj ĝuas la titolon.
El tiuj ĉi, nur malgranda parto da Francujo povas prave uzi la
nomon, la aliaj estas tielnomitaj, ĉar ili okazas paroli Keltajn
dialektojn.
La malĝusta uzado de tiu ĉi vorto ĉe la aŭtoroj kaj la
politikistoj pligrandigis multege naciajn malamikaĵojn inter la
Angloj kaj Irlandoj, kaj ankaŭ inter la Francoj kaj la Germanoj.
Kvankam la Germanoj estas tiel multe aŭ pli Keltaj ol la Francoj,
tamen tutaj libraroj estas skribintaj de Germanoj kontraŭ la
Kelta Franco, kalumniante lin pro lia raso. Mommsen, rilate al
tio ĉi, estas malglore la plej granda ofendanto el ĉiuj; tamen
lia kapo estis klare Kelta. Malfeliĉa fakto--por tiuj ĉi Germanaj
aŭtoroj--estas, ke multaj el la plej famaj Germanoj havis la larĝan
Keltan kapon, inter ili, Goethe, Schiller, Bismarck kaj eĉ Martin
Luther!
Ĉu la ironio povus plimulton fari?
La nescianta Angla malestimo por la Irlandoj estas eĉ pli malbona ol
la Germana malestimo de la Francoj, ĉar la Kelta elemento ĉe la
Irlandoj estas tre malgranda kaj tiel intime intermiksita kun la
aliaj, ke ĝi ne estas videbla. Kontraŭe, en la orienta parto de
Anglujo, kie la Danoj loĝiĝis, la Kelta elemento estas tre ofte
trovata.
La "Kelta" montano ankaŭ ŝuldas sian ekzistaĵon al la fantazio de
la aŭtoroj. La vera Skota montano estas Teŭtona-Mediteranea.
Mi ŝuldas multe al la libreto de John Munro _Historio de la Brita
Raso_ (History of the British Race; Newnes), kiun mi konsilas
Esperantistojn legi, kiel enkonduko al la scienco de antropologio.
Kun granda bedaŭro ni anoncas, ke la agema Malta Societo ĵus estas
perdinta Sron A. Littlejohn, unu el la plej energiaj klopodantoj
inter la fervora insulanaro. Kaj, por pruvi, ke malfeliĉoj neniam
venas unuope, la sama grupo ankaŭ perdis la servojn de la helpanto,
kiu estis tipografonta la novan ĵurnalon, pri kiu la Maltaj
Esperantistoj nun klopodas.
Kaj la sekvanta sciigo el Rusujo ankaŭ estas precipe doloriga. "La
23 Septembro subite mortis Membro de la _Soceito Espero_, Ekscelenco
Gregorij Nikolaeviĉ Ljubi, poŝtcenzuristo de eksterlandaj
ĵurnaloj, kaj cenzuristo de la venonta Rusa ĵurnalo 'Esperanto.'"
La mortinto estis progresema homo, li multe faradis por la _Soceito
Espero_, li penadis detrui la cenzurajn barilojn rilatajn la lingvon
Esperanto, kaj lia morto estas gravega perdo por ni Rusaj
Esperantistoj.
British Esperantists will learn with pleasure that, just as we are
going to Press, news has been received of the foundation of _The
London School of Esperanto_. E. A. Millidge, Esq., one of our most
able Esperantists (to whom we owe most hearty thanks for valuable
assistance in revising the proofs of several of our numbers), will be
the chief instructor. For information apply to the Secretary, 93,
Chancery Lane, London, W.C.
The principal articles of late dealing with Esperanto have appeared
in the _Sheffield Independent_, _Glasgow Evening Times_, _To-day_,
and the _Church Family Newspaper_. This last has been especially
useful, as a reference was given for further information, with the
result that many new adherents have been gained, especially among the
Clergy. If only contributors would remember never to let an article
appear without some such reference, our progress would be even more
rapid than it at present is.