ANTAŬEN!

Originale verkita de William Officer.

Nun super la tero lumiĝas

La tagoj feliĉaj kaj belaj,

Brilecon de kiuj, longtempe

La grandaj saĝuloj vidadis

En siaj revadoj anĝelaj.

Leviĝu do, Esperantistoj!

Antaŭen je nomo de Dio!

Homaro, unue sensenta,

Komencis gravecon kompreni

De via altega misio.

Ĝis nun la nacioj estadis

Fremduloj je penso kaj koro:

Tro ofte iliaj ĵaluzoj

Kaj malamikecoj plenigis

La mond' je senfrukta doloro.

Al vi apartenas la tasko

Grandega, senlime vastigi

La lingvon _esperan_. Ĝi sole

Posedas potencon magian

La multojn en unu kunligi.

El scio larĝega, perfekta,

La ĝia triumfo kreskigos,

Simile al floroj, amecon

Kaj pacon, regado de kiuj

La homojn eterne ĝojigos.

Antaŭen, do, Esperantistoj!

Antaŭen je nomo de Dio!

Laboru fervore, senĉese!

La sun' de sukceso ekbrilas

Sur via altega misio.

The Esperantist, Complete · 第 572 / 1137 题