ESPERANTAJ SONOJ.

_Pri la plena malpermesebleco de ŝanĝoj de sonoj en Esperanto:

verkita de R. J. Lloyd, D. Lit., M.A., Fonetiko, Instruisto ĉe la

Universitato de Liverpool._

Estante dum multaj jaroj studento de la sonoj de la homaj lingvoj,

kaj de iliaj historiaj ŝanĝadoj, mi ekvidis, eble pli frue ol la

granda plimulto da niaj kunverkantoj, danĝeron, kontraŭ kiu nia

kara lingvo devos ĉiam, de tempo al tempo, fortege kontraŭbatali.

Tio estas la danĝero de la dividiĝo de nia lingvo, per ŝanĝoj

(diversaj en diversaj lokoj) de ĝiaj sonoj. La plimulto da niaj

gefratoj tute ne rekonas tiun ĉi danĝeron; kaj ili estas iom

inklinaj rideti, kiam la lingva studento parolas serioze pri ĝi.

Ĉar ĝi estas danĝero, kiu enrampas en lingvon, grade, nesenteble,

sekrete, kaj kiu unue tiam sin klare montras, kiam ĝi estas

fariĝinta nevenkebla. Ne ekzistas sola nacia lingvo en la mondo, kiu

ne estas la frukto de la nekonsciaj sonaj ŝanĝadoj, kiuj

diversigis, kaj fine disigis kaj dividis, kelkan pli fruan lingvon.

La ĉefa kaŭzo de tio ĉi estas, ke estas preskaŭ neeble, elradiki

tiujn ĉi ŝanĝojn de sonoj, post tiam kiam iu amaso da homoj

akceptas ilin kaj praktikas ilin ĉiutage inter si. La diverseco,

unufoje farita, restas ĉiam: kaj ĉiu nova diversaĵo proksimigas la

tempon de disigo, t. e., la tempon kiam oni ĉesos sin reciproke

kompreni.

Pli frue ol mi atendis, alvenas pruvo kaj ekzemplo de tiu ĉi

danĝero: kaj li aperas ankaŭ en loko la plej neatendita,--en la

bonega _Esperanta Sintakso_, de Sro Paŭlo Fruictier. Oni legas

tie, §56:--

"En kelkaj vortoj, sed precipe en kunmetitaj, renkontiĝas

konsonantoj, kiuj ne povas esti elparolataj unu post la alia. Tiam la

unua estas vole nevole elparolata kiel la dua (t.e., mole aŭ

malmole)."

La aŭtoro tiam konstatas la konsonantojn, inter kiuj tio ĉi okazas.

Ili estas _b_, _d_, _g_, _ĝ_, _ĵ_, _v_ aŭ _z_, antaŭirantaj aŭ sekvantaj

_p_, _t_, _k_, _ĉ_, _ŝ_, _f_ aŭ _s_; kio faras 7 × 7 × 2 = 98 duoj

de konsonantoj, kiujn oni devos ĉiam elparoli, alie ol ili estas

presitaj! Ekzemple, diras li, "_blovpafilo_" havas necese la

sonon de "_blofpafilo_"; kaj "_ekzemplo_," de "_egzemplo_";

kaj "_sed precipe_," de "_set precipe_."

Anglo, kiu elparolas ĉiun tagon, ne nur _vp_, kaj _kz_, kaj _dp_,

sed preskaŭ la tutan aron da tiuj ĉi "maleblaj" duoj, simple

miregas! Eble li diras al si trankvile "Ni diras ofte al ni en

Anglujo _stovepipe_, _bedpost_, _arctic zone_; kie estas la

malfacileco? Se oni povas elparoli _vp_ kaj _dp_ kaj _kz_ tute

facile en Angla, kial ne en Esperanto?" Kaj li rigardas sian

"_Sintakson_" kun malespero, eble eĉ kun malfido!

Sume, la Anglo estas prava. Tiuj ĉi duoj (aŭ pli korekte, kelkaj el

ili) estas nur maleblaj al niaj estimataj Francaj kolegoj, ĉar ili

neniam uzas ilin en sia propra lingvo. Al la Anglo, aliflanke, ili

ŝajnas iom pli facilaj ol ili reale estas, ĉar li uzas ilin

ĉiutage.

Kaj tio, kion mi volas pruvi al niaj Francaj amikoj, per tiu ĉi

artikoleto, estas ke ilia opinio pri la malebleco de tiuj ĉi

konsonantaj duoj estas erara: kaj ke estus multe pli bone lerni kiel

elparoli ilin, ol detrui unu el la plej brilaj meritoj de nia kara

lingvo,--la absolutan neŝanĝeblecon de la elparolado de ĉiu vorto

kaj de ĉiu litero en ĝia vortaro.

Skribante, mi ricevas informon, ke Anglaj amikoj volas ankaŭ ŝanĝi

iom la sonojn. Mi parolos al ili pli malfrue, kiam ili estos

presintaj siajn proponojn. Oni vidos baldaŭ ke tiu ĉi Franca

propono estas tute sufiĉe por unu artikolo, por ĝin diskuti trae.

Sed sciante, per la studado de la historio de lingvaj sonoj, kiel

insida estas la danĝero de tiaj ŝanĝoj, mi estos ĉiam preta

batali kontraŭ la plej malgranda ŝanĝo de la sonoj de nia lingvo.

Mi min trovas tute hejme en tiu ĉi temo pri konsonantaj duoj, ĉar

mi skribas tiujn ĉi tagojn serion da artikoloj pri la intima

strukturo de la 364 konsonantaj duoj, kiuj ekzistas en la Angla, por

_Die Neueren Sprachen_ de tiu ĉi jaro (1904-5).

Kaj ĉe la Franca flanko de la afero, mi estas studinta la lingvajn

praktikadojn de la Francoj multe pli zorge kaj precize ol la plimulto

de la Francoj mem, ĉar ĉe mi la sonoj de lingvoj estas profesia

afero.

Eble kelkaj el niaj kunbatalantoj estas vidintaj la du ĉapitrojn,

kiujn mi skribis en 1901 por la _English and French Word-Book_, de

Sinj. Wm. Heinemann, el Londono. La unu estas Angle skribita, kaj

priskribas la sonojn de la Franca lingvo por Angloj, kaj la alia

estas France skribita, kaj priskribas la Anglajn sonojn por Francoj.

Mia punkto de vidado estas tial, nek tiu de Anglo, nek tiu de Franco,

sed simple tiu de forta internacia Esperantisto. Ĉar mi tute ne

povas kredi, ke Doktoro Zamenhof povus aprobi tiun ĉi regulon. Se

"ekzemplo" havus por lia orelo, necese, la sonon de "egzemplo," li

estus certe skribinta "egzemplo," de la unua komenco de la lingvo.

Kaj "ekzemplo" ne staras sole. Estas ankaŭ ekzameno, ekzekuto,

ekzemplero, ekzercaro, ekzilo, ekzisti, k. t. a. Kaj preter

_kz_, estas 97 aliaj duoj, kiuj ĉiuj povas okazi en Esperantaj

vortoj, kaj havi sian elparoladon malbonigitan laŭ tia maniero. Oni

havus baldaŭ, se oni akceptus tiun ĉi regulon, centojn da malprave

silabaditaj vortoj en Esperanto. Sed prenu _kv_, en ekvatoro,

ekvilibro, ekvivalento, akvo, likvido, trankvila, k.t.p. Ĉu estas

necese ke oni ŝanĝu la _kv_ de ĉiuj tiuj vortoj en _gv_? Tute ne!

Ne eĉ por Franca parolanto.

La regulo, kiun Sinj. Fruictier eldonas, estas multe tro larĝa, eĉ

por la Franca lingvo; kaj ĝi tute ne konvenas al la Esperanta.

Ekzamenu ĝin ni pli zorge!

La regulo diras ke se unu el la molaj konsonantoj _b_, _d_, _g_,

_ĝ_, _ĵ_, _v_ aŭ _z_ sekvos unu el la malmolaj

konsonantoj _p_, _t_, _k_, _ĉ_, _ŝ_, _f_ aŭ _s_, la du konsonantoj

fariĝos molaj: sed se la malmola konsonanto sekvos la molan, la du

fariĝos malmolaj. Tio estas: _bp_, _bt_, _bk_ ... fariĝos _pp_,

_pt_, _pk_ ... : sed _pb_, _pd_, _pg_ ... _fariĝos_ _bb_, _bd_,

_bg_....

Kion signifas "mola" kaj "malmola" konsonanto?

Oni faras molan konsonanton dum la laringo vibras, kaj malmolan

konsonanton kiam ĝi ĉesas vibri. Nenio alia ol tio, pli aŭ malpli.

Vibrado ŝanĝus la malmolan _p_, _t_, _k_ ... en la molan

_b_, _d_, _g_ ... : kaj ĉeso de vibrado ŝanĝus la molan

_b_ en la malmolan _p_, k.t.p.

Ĉu estas eble ŝanĝi vibradon en nevibradon, aŭ nevibradon en

vibradon, inter du konsonantoj?

_Jes, certe!!_ Tio estas fakto de fiziologio.

Sed la regulo de Sinj. Fruictier signifas, ke la laringo devas

necese, aŭ vibri aŭ ne vibri, dum la tuta daŭro de la du

konsonantoj. Tia regulo ne havas la plej malgrandan fundamenton en la

strukturo aŭ funkcioj de niaj organoj. Kaj se ĝi ekzistas, ĝi

ekzistas per la volo kaj kutimo de homoj, kaj tute ne per ia fizika

neceseco.

La vero fine aperas, sed ne la tuta vero. Kial niaj Francaj amikoj

praktikas nepre tiun ĉi nenecesan regulon? Simple, je la komenco,

ĉar ĝi estas pli facila: je la fino, ĉar ĝi fariĝas preskaŭ dua

naturo.

Kaj la amo al la klareco, kiu sin montras tiel brile kaj hele en la

tuta verkado de niaj agemaj najbaroj, montras sin ankaŭ en ilia

kutima traktado de tiuj ĉi sonoj.

Ne estas bezono paroli tie ĉi pri la tuta aro da 14 konsonantoj kaj

98 kunmeteblaj duoj. La plimulto da ili estas tiel facila, ke eĉ

Franco, kiu kutime evitas ilin, povas ilin tuj elparoli, kiam li

faras la penon.

La plej malfacilaj duoj estas tiuj, kiuj enhavas du fermitajn

konsonantojn. La fermitaj konsonantoj estas _b_, _d_, _g_, _p_,

_t_, _k_; ĉar ili fermas tute, dum certa tempo, la buŝon. Tiuj

ĉi 6 konsonantoj povas fari inter si nur 18 duojn.

Restas 80 duoj, kiuj estas tute ne malfacilaj. Enestas en ili du

specoj, unu speco kiu enhavas fermitan konsonanton (ekzemple

_tv_, _vt_, _ds_, _sd_), kaj alia speco kiu ne enhavas fermitan

konsonanton (ekzemple _zf_, _ŝv_, _vf_, _sĵ_).

Nek la unu speco nek la alia estas nature malfacila. La leganto povas

certiĝi pri tio per la elparolado de la vortoj _glitveturi_, _blovtubo_,

_apudsidi_, _disdoni_, aŭ de _rozfloro_, _pluŝvesto_, _pluvfonto_,

_disĵeti_. La dua speco estas ĉiam tre facila. Estus perdo de

tempo, rezoni pri tio. La eksperimentado tute sufiĉos.

Vera malfacileco trovas sin unue (kaj laste) en la 18 duoj, kiuj

enhavas du fermitajn konsonantojn. Prenu ni la duon _bt_, kaj la

vorton _subteni_, kiel ekzemplojn.

Ekzamenante zorge la metodojn laŭ kiuj oni elparoladas _bt_,

oni trovas ke la Angloj havas unu metodon, kaj la Francoj du

metodojn, sed ambaŭ diversajn de la Angla.

Sed oni bezonas scii ion pri la formado de fermitaj konsonantoj,

antaŭ ol oni povos kompreni tiujn ĉi 3 metodojn.

Fermita konsonanto, plene formita, konsistas el silento kaj 2 bruoj.

Ĝi enhavas tial 3 partetojn--(1), la alfrapantan bruon, kiu faras la

fermaĵon; (2), la plenan fermaĵon, kiu produktas la silenton, kaj

(3), la elfrapantan bruon, aŭ pafon, kiu formovas la fermaĵon.

Elparolante _aba_, _ata_, oni aŭdas kaj la alfrapon kaj la

elfrapon de la _b_ kaj de la _t_, sed ne la silenton: ĝi

estas tro mallonga.

Sed elparolante _ba_ kaj _ta_, ne estas plu aŭdebla

alfrapo, nur elfrapo. La orelo tamen akceptas la elfrapon, aŭ

pafeton, kiel perfektan _b_ aŭ _t_ konsonanton.

Sed elparolu oni _ab_ aŭ _at_. Estas tiun ĉi fojon klara

alfrapo; sed la elfrapo estas malforta kaj tre diversa. En Angla oni

apenaŭ aŭdas la elfrapon: sed per kutima aŭdado, la Angla orelo

povas rekoni la _b_ per la alfrapo sola. Ekzemple, _Arab_.

Sed ĉe la Franco, estas tute kontraŭe. Aŭskultu, dum li elparolas

_Arabe_. Oni aŭdas tute klare la elfrapon de la _b_. Kaj

por lia orelo, sono, kiu ne posedas tiun elfrapon ne estas _b_.

Por li la Angla sono ĉe la fino de _Arab_ estas io simila al

malforta _p_, sed tre malklara.

Rigardu nun la efektojn de tiuj ĉi cirkonstancoj sur la kunmetado de

_b_ (aŭ _d_ aŭ _g_) kun _t_ (aŭ _p_ aŭ _k_) en la buŝoj kaj

oreloj de la du nacioj. Nia ekzemplo estas _subteni_.

La Anglo havas solan kaj simplan metodon por trakti la aferon. Li

prenas la alfrapon de _b_, kaj kunigas ĝin sub silento al la

elfrapo de _t_, kaj sentas ke li estas elparolinta _subteni_.

Sed la Franco tute ne akceptas tiun ĉi metodon. Sono sen elfrapo,

kaj kiu finiĝas preskaŭ sen laringa vibrado, ne estas por lia

orelo _b_, sed io multe pli proksima de _p_.

Tial li prenas unu el du vojoj. Unuflanke li povas preni la vojon de

nia amiko Sro Fruictier, kaj ŝanĝi la _b_ maltime en _p_--vojo kiu

ŝajnas al mi treege danĝera por nia kara lingvo. Sed estas tamen

alia vojo, kiu estas tute tiel Franca, sen esti tiel danĝera.

La Franco ofte kunigas realan _b_ (aŭ _d_ aŭ _g_) kun reala _t_ (aŭ

_p_ aŭ _k_) per tiu tre ŝanĝebla sono, kiun li nomas _e mutan_:

ekzemple, _robe turque_. Estus multe pli bone diri ankaŭ _sub-e-teni_,

k.t.p., kun tre mallonga _e_, ol detrui la perfektan fonetikecon

de la lingvo per la dirado de _supteni_, k.t.p.

Mi tute povas kredi ke la Angla metodo de sola alfrapado kaj sola

elfrapado por _bt_, k.t.a., ne estas praktikebla por la amaso da

niaj Francaj kunbatalantoj. Tial tiu ĉi longa argumento kun ili pri

alia metodo, kiu estus ne nur Esperanta, sed ankaŭ Franca.

R.J. Lloyd.

_La Universitato, Liverpool,

Aŭguston, 1904._

The Esperantist, Complete · 第 536 / 1137 题