_Ekzerco._
Promenu almenaŭ du aŭ tri mejlojn ĉiutage en freŝa aero. Metu
ekzercilon en via dormoĉambro, kaj sekvu la instruojn presitajn sur
la karto, por dekkvin minutoj tuj kiam vi leviĝas, kaj por la sama
tempo kiam vi estas kuŝiĝonta.
_Bano._
Prenu varman banon kun sapo almenaŭ unu fojon ĉiusemajne por
malfermigi la haŭttruetojn. Tio ĉi estas necesa por esti en
perfekta sano; kaj ankaŭ bano sen sapo, varma aŭ malvarma,
ĉiutage.
_Dormo._
Ĉiam dormu sep horojn neinterrompite, se eble. Dormu kun la fenestro
malfermita iom ĉe la supro, kaj larĝe malfermita dum la somero. La
ekzerco varmigos vin antaŭ ol enlitiri, kaj la ekzerco kaj la freŝa
aero dormigos vin bone. La stomako nur havanta iom, se ion, por
digesti, ankaŭ ripozos (se oni ne manĝis post la sepa horo vespere)
kaj morgaŭe funkcios multe pli bone.
Je konkludo, se la fraŭloj deziras esti ja viraj viroj, ili ne devas
drinki, ili devas eviti ĉiujn malbonmorajn kutimojn, ili devas fumi
kiel eble plej malmulte (pli bone estas neniam fumi), ĉar ĉiu el
tiuj ĉi estas malamikoj al forteco, kaj al konvena memkontrolo.
LA XIXa JARCENTO KAJ INTERNACIECO.
A. Kofman (Odessa).
Antaŭ kvar jaroj, kiam ĉiu ĵurnalo, gazeto, jarlibro kaj aliaj
periodaj eldonaĵoj faris la karakterizon de la XIXa jarcento, oni
venis unuvoĉe al la konkludo, ke tiu epoko estis precipa periodo de
internaciaj komunikoj; oni kalkulis la kilometrojn da telegrafaj kaj
telefonaj fadenoj, la milionaron da kilogramoj de fervojaj reloj, la
kolosalan spezon de internacia komerco, la neimageblan sumon de
eksterlandaj leteroj, k.c., k.c. Por ankoraŭ pli substreki la
kreskon de la internaciaj rilatoj de la XIXa jarcento oni citis
ekzemplojn, ke la Angloj, Francoj, Germanoj kaj aliaj nacioj sendas
interŝanĝe siajn infanojn por la someraj tagoj en diversajn landojn
kun la celo lernigi al siaj idoj la fremdajn lingvojn. Interalie
oni montris, ke la turistaj kluboj vastiĝis sur la tuta tero,
ellaborinte specialajn tarifojn por fervojoj, hoteloj, k.c., por
siaj enlandaj kaj eksterlandaj membroj. Mallonge, legante tiujn ĉi
sciigojn, oni efektive povus pensi, ke la nacioj faris grandegan
progreson en la interkonatiĝo. Kio rilatas la fremdajn literaturojn,
tiu ĉi punkto ŝajnis pli klara ol ĉio alia; de longe ja ĉiu
biblioteko posedas la tradukojn de ĉiu pli aŭ malpli konata fremda
aŭtoro.
Se tio ĉi diriĝis pri ĉiuj popoloj ĝenerale, kion oni devis diri
pri la Angloj? La Angla nacio, kiu havas posedaĵojn en ĉiu parto de
la mondo, kies ŝipoj vizitas ĉiun maron kaj golfon, kies turistoj
estas precipe vojaĝemaj,--la Angla nacio devus unue koni la
alilandan mondon, sed ... Cetere, estas preferinde paroligi Sron
Ĉukovski mem, kiu sufiĉe konas Anglujon kaj la Anglojn.
Jen kion li skribas en la gazeto _Odesskia Novosti_, _No. 6372_,
pri nia eminenta Rusa verkisto Anton Ĉeĥov, mortinta antaŭ nelonge:
"Mi vane atendis kelkajn tagojn, esperante trovi eĉ unu Anglan
gazeton, kiu memorigus la nomon de nia ĵus mortinta verkisto. Sed
ĝis hodiaŭ nenia gazeto aperigis eĉ unu linion pri li. Oni
skribadis pri la _Malacca_, oni skribadis pri _Nju-Ĉvang_, sed
la plej grandan perdon, la plej doloran Rusan malĝojon oni eĉ ne
rimarkis....
"Certe, la Anglaj gazetoj ne povas reflekti ĉiujn interesojn de la
lando. Oni devas turniĝi al alia fonte. Mi prenas la lastan eldonaĵon
de la _Brita Enciklopedio_. Mi trovas tie _Ĉefu, Ĉifu_,--la nomo
de _Ĉeĥov_ malestas! Fine en la artikolo pri la nuntempa Rusa
literaturo (XXXIIa volumo de la Enciklopedio, eld. 1902) mi trovas la
serĉatan karan nomon. Por ne esti kulpigata je paskvilo, mi citas ĉion
diritan tie:
"'En la sfero de beletristiko, la plej eminenta estas A. Ĉeĥov, la
ano de la nova partio. Kvankam li estas ankoraŭ juna, li jam montris
sufiĉe grandan forton en siaj mallongaj noveloj. _Kelkaj noveloj de
Gorki, de Ertel, de Jassinski ankaŭ montras konsiderindan kvaliton._'"
"Jen ĉio. Tio ĉi estas skribita en 1902, kiam jam ekzistis _La
Mevo, La Stepo, En la foso_ de Ĉeĥov. Kaj la paralelo inter
Ĉeĥov kaj Jassinski! Tia facilkora kaj fi-bonanima tintado de
fremdaj nomoj pruvas superfluan fojon kiel neinteresa estas por la
Angloj ĉio, kio ekscitas nin Rusojn, kio plenigas nian animon.
Sendube la aŭtoro de tiu ĉi artikolo malestimas la temon de sia
skribo, ĉar aliokaze li ne aldonus sian negliĝa-protektan epiteton
'sufiĉe granda forto.' Kia grandanimeco!"
"Ĉu tio ne estas stranga? La Angloj vojaĝas pli ol ĉiuj aliaj
homoj, sed fremdajn landojn, la spiriton de fremdaj nacioj ili konas
malplej! Edmund Gosse, la eminenta Angla kritikisto ne senkaŭze
skribis en la _Heinemanna Internacia Biblioteko:_ 'Ni suriras la
Alpojn, sed ni ne interesiĝas je la Svisaj pastoraloj; ni promenas
laŭlonge kaj laŭlarĝe la fiordoj de Norvegujo, sed en nian kapon
eĉ ne venas la ideo pri la grandaj mondkonceptoj, kreitaj de la
verkistoj de tiu ĉi talentoplena popolo. Kun la Rusaj noveloj ni
apenaŭ faris la komencan konon, kaj ni neniam demandis nin, ĉu ne
ekzistas inter la Poloj Pola _Dostoevski_, kaj inter la
Portugaloj Portugala _Tolstoj._'"
"Kiel la Angloj konas Tolstoj'on mi jam parolis aliloke. Hodiaŭ,
kiel specimenon, mi prezentas al vi perlon de la plej solida, plej
serioza informilo _Webster's International Dictionary_."
--"L. N. Tolstoj. Rusa novelisto kaj socialisto(?), naskiĝis en
1829 (?)"
"Tiel ne estas mirinde ke la nomo de Ĉeĥov tute ne estas en
_Webster's Dictionary_.
"Ekzistas ankoraŭ unu fonto, reflektanta la Rusan spiritan vivon.
Tio ĉi estas la ĵurnalo _Athenæum_, organo de la Angla kritiko,
kie koncentriĝas ĉiuj aŭtoritatoj de la lando. Ĉiujare la
Julia numero estas dediĉata al la revuo de la tutmonda literaturo,
kaj la plej granda ĉarmo de tiu revuo estas ke pri Rusujo skribas
Ruso, pri Holando--Holandano, k.t.p. En la antaŭa tempo estis
profesoro P. N. Milukov, kiu skribis la revuon de la Rusa literaturo;
li estis sekvita de K. Belmont kaj poste de V. Briusov. De tempo al
tempo--ekzemple en 1901--la Angla ĵurnalo ŝajne opiniis ke la Rusa
literaturo tute ĉesis ekzisti, kaj tial ĝi donis pri ĝi nenian
raporton. Tamen, kiam la raporto estis, rilate Ĉeĥov oni silentis
aŭ oni estis tre vortavara. Ĉiam oni okaze citis la nomon de Andre'
Beli aŭ de D. Mereĵkovski pli ol de Ĉeĥov. Tial oni ne devas miri
ke la Angla publiko tute ne konas la nomon de la eminenta Rusa
verkisto. Estas vere ke tie ĉi aperis la traduko de _La Nigra
Monaĥo_ de Ĉeĥov, sed pri tiu ĉi traduko mi ne volas paroli
nun, por ne blasfemi sur la freŝa tombo.
"Mi scias ankaŭ alian okazon. Mia kolego, Rusa korespondanto,
perfekte posedanta la Anglan lingvon, tradukis la novelon de Ĉeĥov
_La Ĉambro N. 6_, kaj prezentis ĝin al la atenta eldonisto
Fisher Unwin. Tiu ĉi proponis al li reveni post 6 monatoj por povi
informiĝi, ĉu Ĉeĥov estas sufiĉe konata al la Angla publiko. Mia
kolego revenis post 2 jaroj kaj ricevis--rifuzon: la eldonisto ne
volis riski presi la novelon, ĉar _la Angla publiko ne konas la
aŭtoron de 'La Ĉambro N. 6_.'"
Tiu ĉi artikoleto de Sro Ĉukovski ne bezonas grandan
komentarion. La nombro de Rusoj, kiuj konas la Anglan lingvon estas
tre malgranda, la nombro de la Angloj, kiuj posedas la Rusan, estas
ankoraŭ pli malgranda. La XIXa jarcento, kiu faris "miraklajn" en
la sfero de interkomunikiĝo de nacioj, ne atingis eĉ tian minimalan
sukceson, ke la almenaŭa konatiĝo kun la eminenta Rusa verkisto,
kiun nun ploras la tuta inteligenta Rusujo. Jen vi havas la XIXan
jarcenton de internacieco! Tiu ĉi malĝoja kaj humiliga fenomeno
estas superflua pruvo, ke la nescio de fremdaj lingvoj estas
netransirebla baraĵo por la kono de fremdaj popoloj, de ilia
spirito, de ilia literaturo, malgraŭ la telegrafoj, telefonoj,
fervojaj reloj, k.c. _Sen internacia lingvo, sen Esperanto, la
fremdaj popoloj restos por ĉiam tero nekonata._ Ni levu do alte
la lumilon de Esperanto, kaj oni tuj vidos, aŭdos kaj sentos, ke la
lingvo internacia estas efektive la plej potenca, kaj samtempe la
sola rimedo por ligi la homojn en unu granda familio, almenaŭ
samlingva.