VEKIĜA HIMNO DE INFANO.

(El Lamartine).

Esperantigis A. Motteau.

Ho, Patro kiun patr' adoras,

Ni genuflekse preĝas Vin,

Kaj kapklinanta la patrin'

Deziras ke mi Vin memoras.

Ŝi diras ke elfaras Vi

La belajn florojn de l' ĝardeno;

Ke sen Vi fruktojn, ĉe l' mateno,

L' arbejo havus ne por ni.

La mondon tutan Vi invitas

Por partopreni en festen':

Kaŝita en folihaven',

L' insekt, eĉ l' unutaga, paŝtas.

La timianon ŝafidet'

La stipon kaprinet' deŝiras;

Dum muŝo laktan guton tiras

El mia plena kaliket'.

El dika garbo grenereton

Falintan sekvas alaŭdid',

Grenventolilon paserid',

L' infano sian patrineton.

Kaj, por ricevi ĉiun donon

Senditan ĉiutage, Vi

Nur volas ke humile ni

Alvoku sanktan Vian Nomon.

Ja Vian Nomon kantos mi,

Ĝin, kvankam temo por anĝeloj:

Infanan voĉon, Dioreloj,

En la ĥorego aŭdos Vi!

La bonan Dion mi petegos

(Infanon ĉar aŭskultos Li)

Ke donojn ne nur havu mi,

Sed ĉiuj kiuj bezonegos.

Al fontoj akvon sendu, Di',

Al almozulo panan pecon,

Al la kaptito liberecon,

Al orfo domon donu Vi.

Al la birdido donu plumon

Kaj lanon al la ŝafidet',

Pluvigu roson sur l'herbet',

Al malsanul' redonu sanon.

Justecon en animo mia

Restigu, ke Vin amu mi,

Ke mia forto estu Vi,

Kaj mia beno Volo Via.

The Esperantist, Complete · 第 537 / 1137 题