ĈU FIZIKA KULTURO PLIGRANDIGAS SPIRITAN FORTON?

La Unua Premia artikolo en "Health and Strength Gazeto," de 1903.

Tradukita en Esperanto de la Aŭtoro, J. F. H. Woodward.

La respondo al tiu ĉi demando povas esti tre vera, tamen tre

mallonga. _Jes!_ Sed tiu respondo nek interesus nek kontentigus

viajn Legantojn, tial ni esploros tiun ĉi aferon.

Ili do povas juĝi por si mem, ĉu ĝi ne estos je ilia profito

partopreni en ekzercoj, kiuj ne nur plibonigas la sanon de la korpo,

sed ankaŭ la povojn de la spirito.

Macfadden demandas: _"Kial la homo ne plibonigis fizike, kiel li

faris en aliaj rilatoj?"_

Li respondas tiun ĉi demandon jene: _"Ĉar li dependis de medicina

scienco por sia fizika bonstato."_

Tiu ĉi estas sendube vera pri la estinteco, sed ne pri la nuntempo,

escepte pri tio, ke ni ne enhavu tiun grandan klason da personoj,

kiuj povas kalkuliĝi laŭ miloj en la mondo, kiuj, kiam malsanaj,

konfidas tute je ĉarlatanaj kuraciloj por sia resaniĝo.

Ni konas ke unu rezultato de tia malspriteco estas, ke grandaj

nombroj da ili mortas multe da jaroj pli frue ol ili devus, se ili ne

prenis tiujn ĉi ĉarlatanajn kuracilojn, kaj, anstataŭ ol tio

alprenis "fizikan kulturon" kaj permesis al Naturo ordigi tion en la

sistemo, kion ili sin mem malrektigis.

Se la malboneco tie ĉi finiĝis, ĝi estus sufiĉe malbona, sed

malfeliĉe, ili naskigas en la mondon rason da malfortaj, malgrandaj

estaĵoj, kiu mankas ĉian econ kiu igas grandajn kaj belajn virojn

kaj virinojn, tiajn, kiaj estis la Spartanoj antikve. Ili nek havas

fortecon nek grandecon de korpo, kaj estas pli malpli de malforta

spirita povo. Tiuj ĉi kaŭzoj produktas moralan modelon de malalta

grado. Ja ne estas fizika forteco sufiĉa por nutri malfortan

cerbpovon; tia estas la opinio de multe da kuracistoj ĉe la

rifuĝejoj de lunatikoj en Anglujo kaj alilande.

Nu, kio estas la kaŭzo de tio ĉi?

Nur estas unu respondo: _La malatento je konvena flego kaj

pligrandigo de la korpaj povoj, netaŭga nutraĵo, tabakfumo, la

drinkaĵo, kaj malbonmoreco._

Korektu tiujn ĉi aferojn, kaj, post du generacioj, estos nepra

plibonigo ĉe la raso.

Tiu ĉi ŝanĝo jam estas iomete komencita, per la pliuzado de

gimnastikoj, kaj per kluboj de naĝarto, _piedpilko_ kaj

_kriketo_, inter la loĝantoj de urboj; kaj, se milita ekzerco

estus farinta deviga en ĉia lernejo, la venanta generacio fariĝus

pli supera je forteco kaj grandeco ol tiu de hodiaŭ; ĉar, kun

brustoj plilarĝataj per plena spirado kaj aliaj atletaj ekzercadoj,

kaj konvena fleksigo de la muskoloj de la ventro, mallakso kaj la

ftiza mikrobo forpeliĝus.

Kun la korpo vivigata kaj la ĉirkaŭiro de la sango multege

plibonigata, la povoj de la spirito kaj la memoro pliboniĝus laŭ la

sama proporcio, kaj tio, kio nun estas spirita peno kaj cerblaciĝo,

fariĝus plezuro. Tio ĉi estas la sperto de centoj da junuloj kaj

maljunuloj kiuj faris la penon plibonigi sian sanecon kaj fortecon

per "Fizika Kulturo," kaj kiuj sekvis la regulojn de Naturo kaj la

konsilo de _Shakespeare_, kaj "_ĵetis drogojn al la hundoj_."

Antaŭa Unua Premiulo ĉe Cambridge diris al la aŭtoro ke, dum du

semajnoj antaŭ lia ekzameno, li neniam rigardis libron, sed okupis

sin de ekzerco sur ĉevalo, _raketoj_, kaj gimnastikoj. La

rezultato estis ke, kun freŝa sana sango kuranta en la tuta korpo,

kiam li envenis la ĉambron de la ekzameno, lia cerbo estis kiel eble

plej freŝa kaj klara kaj li povis respondi al ĉiuj demandoj facile

kaj akurate. Tiel li gajnis la plej altan honoron de la jaro ĉe la

Universitato. Li diris, ke tio ĉi ne estus okazinta, se li ne estis

uzinta "Fizikan Kulturon," kiu forprenis ĉian nebulecon de la cerbo.

Sekve la spirito estis tiel klara kiel la lumo.

Ni ne povus havi pli bonan ekzemplon ol tio ĉi, pri la valoro de

korpa ekzercado por cerba verko.

Iuj el viaj legantoj nun bezonos scii, kiel gajni altan gradon da

korpa sano, kaj spirita potenco.

_Nu, la reĝa vojo tien estas per dieto, ekzerco, banoj, kaj dormo._

Ni konsideros ilin laŭvice, ĉar ĉiu el ili helpas la alian fari

sian parton de la afero.

Mi ne nun aludas je preparado por ia speciala konkurso, sed je la ado

de bona stato de ĝenerala sano, kio ebligos la korpon suferi grandan

ekzercon sen sento de troa laceco, kaj kio konservos la cerbon en tre

bona kondiĉo preta por serioza lernado, aŭ por la postuloj de vigla

komerca vivado.

_Dieto._

Sen nutra manĝaĵo, manĝata je konvenaj intertempoj, kaj ĝuste

digestata, estas certe ke nenia vera progreso povos esti farata.

Taŭga nutraĵo estas la fundamento, sur kiu la forteco de la korpo

kaj la povo de la spirito konstruiĝas.

Estas provite per la esploradoj de D-ro Alexander Haig kaj aliaj

scienculoj kiuj faris specialan studon de la afero, ke la plej bona

sano, kaj la plej grandaj povoj de persistado estas atingitaj per

grenaj produktaĵoj, fruktoj kaj lakto, kaj ne de viando kaj de

alkoholo.

Tio ĉi estas evidenta pro la venkoj antaŭ ne longe gajnitaj de

atletoj en Anglujo kaj en Germanujo, kiuj nur nutradis sin

per grenaj nutraĵoj, kontraŭ tiuj, kiuj alprenis viandan dieton.

Oni ne devas manĝi pli ol trifoje ĉiutage, kaj devas esti

intertempo de kvar aŭ kvin horoj inter ĉiu manĝo. La plej malfrua

ne devas esti post la sepa horo vespere. Ĉia mordaĵo devas

manĝiĝi malrapide, kaj esti multe maĉata kaj trinkaĵo ne devas

esti trinkata ĝis unu horo post la manĝo.

The Esperantist, Complete · 第 534 / 1137 题