Elpensita de Rev. R. A. Davis.
Ekrigardo je la Almanako montros, ke la tago de la semajno, je kiu
komencas la jaro, falas ankaŭ sur la 5a de Februaro, la 5a de Marto,
la 2a de Aprilo, la 7a de Majo, la 4a de Junio, la 2a de Julio,
la 6a de Aŭgusto, la 3a de Septembro, la 1a de Oktobro, la 5a
de Novembro kaj la 3a de Decembro en ĉiu jaro, escepte en la
super-jaro (Leap-year).
Se oni povas memori, ke T=1, L=2, M=3, N=4, R=5, S=6, J=7, oni povas
facile memori ankaŭ la daton de la monato sur kiu ĉiu tago de la
semajno falos.
Por memori la valorojn de la numeroj, estos bone memori la sekvantan
frazon, kiu enhavas la literojn laŭvice: _Tiu Lasta Monato Neniam
Rememorigas Someran Julion_ (_This Last Month Never Recalls
Summery July_).
T (1) estas vidata en OkTobro, L (2) en ApriLo kaj JuLio, M (3) en
SepteMbro kaj DeceMbro, N (4) en JuNio, R (5) en FebruaRo, MaRto, kaj
NovembRo, S (6) en AŭguSto, kaj, laste, J (7) en MaJo.
Estos ankaŭ plifaciligo memori ke, je tiu ĉi sistemo oni nur
kalkulas la literojn de la antaŭlasta (akcentata) silabo de la
monat-nomo.
Nenio estas pli simpla!
Oni devas sin kutimiĝi paroli pri la jaro per la nomo de la unua
tago de Januaro.
Ekz. 1903 estis "Ĵaŭda-jaro" ĉar Jan. 1a estis Ĵaŭdo. Sekve Feb. 5a,
Mar. 5a, Apr. 2a, Maj. 7a, Jun. 4a, Jul. 2a, Aug. 6a, Sept. 3a,
Oct. 1a, Nov. 5a kaj Dec. 3a estis ĉiuj Ĵaŭdoj.
Simile 1905 estos "Dimanĉa-jaro," ĉar Jan. 1a estos Dimanĉo.
Sekve Feb. 5a, Mar. 5a, Apr. 2a, k.t.p., estos ĉiuj
Dimanĉoj.
De tiu ĉi oni povas kalkuli la daton de ia tago de la semajno, aŭ
la tagon de la semajno sur kiu ia dato falos je ia jaro; ĉar 1905
estos "Dimanĉa-jaro," 1906 "Lunda-jaro," 1907 "Marda-jaro," kaj 1908
estos "Merkreda-Ĵaŭda-jaro." Ĉar tiu jaro estos super-jaro.
Tiu ĉi jaro (1904) ankaŭ estas superjaro, kaj oni devas nomi ĝin
"Vendreda-Sabata-jaron" ĉar ĝi komencis je Vendredo, kaj Feb. 5a
sekve estis ankaŭ Vendredo. Sed Mar. 5a, Apr. 2a, k.t.p.,
estis _Sabatoj, ne Vendredoj_, ĉar Februaro enhavis unu tagon
pli ol la ordinara nombro.
Tial oni vidas ke, en la superjaro, Mar. 5a ne estos la sama tago
de la semajno kiel Feb. 5a, sed la sekvanta tago. Kaj tio ĉi
estas montrata per la duobla nomo: "Vendreda-Sabata-jaro" aŭ, en
1908, de "Merkreda-Ĵaŭda-jaro."
Estas rimarkinde ke tiu ĉi sistemo ne postulas ian ŝanĝeton je la
nomoj de la monatoj en Esperanto. Ĉu Doktoro Zamenhof sciis tion,
kiam li elektis tiujn nomojn?