LA ESPERANTAJ VOKALOJ.

Originale verkita de R. J. Lloyd, D. Lit., M.A.

Nia bona Redaktoro, sciante ke mi estas la ĉitiea instruisto pri la

Scienco de Fonetiko, kaj sciante ankaŭ ke mi estas kora amiko de la

Esperanta lingvo, petis min, lastan monaton, skribi artikolon pri la

fonetika karaktero de tiu lingvo, komparanta ĝin al tiu de aliaj

bonkonataj lingvoj de la mondo.

Sed mi trovas ke la temo estas iom tro granda por unu artikolo.

Mi skribos tial, tiun ĉi fojon, nur pri la vokaloj.

Tie ĉi, tiel kiel en ĉiu alia parto, la karaktero de la Esperanta

lingvo estas tiu de saĝa simpleco.

La fonetikaj scienculoj diras, ke la tri vokaloj la plej distingitaj,

kiujn la homaj organoj povas produkti, estas I, U kaj A (kiam oni

elparolas ilin laŭ la pura Esperanta maniero).

Inter I kaj A oni trovas tiam E; kaj inter U kaj A oni trovas simile

O. Oni havas tiam kvin ĉefajn vokalojn, kiujn oni skribas ofte

tiamaniere:--

I U

E O

A

por signifi iliajn rilatojn.

Tiuj ĉi kvin vokaloj estas la plej klaraj, kiujn homo povas fari.

Ili estas tial la plej uzataj el ĉiuj.

Tio estas granda helpo por la disvastiĝo de Esperanto. Ĉar ekzistas

apenaŭ iu nacio, kiu ne havas tiujn ĉi kvin vokalojn en sia propra

lingvo. Estus granda malhelpo, ĉe iu nacio, al la lernado de

Esperanto, se antaŭ ol lerni la Esperanton, estus necese lerni

kelkajn fremdajn vokalojn.

Kaj kvin vokaloj estas sufiĉaj: la Esperanta vortaro estas la pruvo

de tio.

Tio fakto estas ankoraŭ granda bonaĵo kaj helpado por Esperanto.

Ĉar la studento, kiu komencas lerni la Anglan lingvon devas lerni

pli ol dekdu, pliparte fremdajn, vokalojn: kaj estas same ĉe la

Franca aŭ la Germana lingvo.

Kaj memoru, ke estas multoble pli facile lerni la kvin, ol lerni la

dekdu, ĉar iliaj diversecoj estas multe pli klaraj kaj frapantaj.

Doktoro Zamenhof montris per nenio pli, ol per sia elekto de tiuj ĉi

kvin vokaloj, sian delikatan sentadon de la universalaj bezonoj de

la homa parolado. Tiuj ĉi kvin vokaloj estas nur fremdaj al tre

malgranda nombro da homoj. Sed se la Doktoro estus preninta sesan

vokalon, estus estinta preskaŭ neeble eviti vokalon, kiu estus

estinta fremda al multaj.

Sed ĉe la elektado de vokaloj ekzistas ne nur tiuj ĉi naciaj aŭ

(oni povus diri) geografiaj danĝeroj, sed ankaŭ historia danĝero

kies ĉeeston niaj karaj kunbatalantoj ĝis nun apenaŭ suspektas:

ĉar ĝi bezonas tempon por sin elvolvi.

La naciaj lingvoj estas ĉiam en stato de nesentebla sed neĉesanta

ŝanĝado.

Prenu nian Anglan lingvon kiel ekzemplo.

Se oni renkontus _Shakespeare_ hodiaŭ, kaj aŭdis lin paroli,

estus treege malfacile kompreni lin; kaj aŭdante Chaucer, oni kredus

aŭdi, ne Anglan, sed kelkan alian tute fremdan lingvon.

Kaj, kiam la lingvo estas larĝe disvastiginta, ĝi ŝanĝas diverse

en diversaj lokoj. Fine la diversecoj fariĝas tiel grandaj, ke la

popolo de la unu loko ne komprenas plu la paroladon de la popolo de

alia loko: ekzemple en Francujo kaj Hispanujo. Kaj, post tio, ne

estas plu unu lingvo, sed du.

Kaj ne estas, en la historio de la lingvoj, sola ekzemplero de la

reunuiĝo de du tiaj lingvoj.

Ne ekzistas ankaŭ sola nacia lingvo en la mondo, kiu ne estas la

produkto de tiu ĉi diversiganta agado.

Ĝi ŝajnas, je la unua vido, esti leĝo de naturo, nerompebla kaj

nevenkebla.

Ĉu ĝi estas nevenkebla?

Mi kredas ke ne.

Kaj mi kredas, ke la ĉefa kaŭzo, kiu ĝin faros venkeblan por la

Esperantistaro, estas la saĝa elekto de tiuj ĉi kvin vokaloj. Ilia

povo restos ankoraŭ en ilia simpleco kaj certeco.

Ili estas la plej naturaj kaj frapantaj sonoj, kiujn la homa voĉo

povas fari.

Se oni detruus ilin hodiaŭ ili reaperus morgaŭ.

Se, per malbona hazardo, iu nacio komencos paroli malkorekte la

Esperantajn vokalojn, estos tute facile montri kaj pruvi al ĝi ĝian

eraron. Kaj nature ĝi korektus ĝin: ĉar la fatala dubo, _Kiu el

la du sonoj estas korekta_? ne povas ekzisti en Esperanto.

Tial la fonetika scienco justigas plene Doktoron Zamenhof, pri lia

elekto de vokaloj, kaj justigas nin, kiam ni esperas kaj kredas, ke

la puraj kaj belaj vokaloj de nia mondbenanta lingvo daŭros klare

kaj brile dum la mondo ekzistos.

R. J. Lloyd.

_La Universitato, Liverpool._

The Esperantist, Complete · 第 504 / 1137 题