BRUSELO.

G. C. Law.

Estimata Samideano,

Lastan lundon mi revenis de mia unua vizito en Esperantujon, aŭ

alivorte en Bruselon. Kaj mi pensas ke vi ŝatos mallongan skizon pri

miaj aventuroj.

Unue, mi ne povas paroli France, tial mia tuta parolado estis

Esperante.

Mi havas korespondanton en Bruselo, kiu tiun ĉi someron donis al mi

koran inviton al sia urbo. Do, kun iom da tremado, mi forveturis kaj

sendanĝere atingis Ostendon, kaj matenfrue alvenis Bruselon.

Mi saltis el la malbela kupeo de la vagonaro, kaj tuj ekvidis viron,

kun steleto en butontruo. Ni intersalutis, kaj mi facile komprenis

lin. Kompreneble mi unue estis timema, sed post ne longe mi paroladis

preskaŭ tiel facile kiel Angle. Ĵaŭdon, la 4an de Aŭgusto,

vespere, estis kunveno de ĉirkaŭ dudek samideanoj, inter kiuj estis

Sroj Rhodes kaj Ellis el Keighley, kaj Sro Reycheff el Bulgarujo.

Sub bela stelluma ĉielo ni ĉirkaŭe sidis ĉe tabloj en kafejo, kaj

la aero estis plenigita per Esperantaj ŝercoj kaj paroladoj. Mi ofte

legis pri la bonamikeco de fremdaj Esperantistoj, kaj mi sentis tre

kortuŝita, kiam mi mem ankaŭ konatiĝis kun tiuj ĉi fervoraj

kunbatalantoj. Ĉiam kaj ĉie inter la Esperantistaro mi trovis

amikojn, ne, fratojn; kaj ofte mi silente dankis D-ron Zamenhof pro

lia mirinda eltrovaĵo.

La Belgoj multe miris, ke la Angloj parolas kun la sama akcento. Ili

pensis ke Angloj ne povus sukcese fari ĝin.

La postan tagon ni vizitis la batalkampon de Waterloo. Tie ĉi ni

multe mirigis la kelnerojn kaj gvidistojn, kiuj ne povis kompreni

nian Esperantan lingvon. La komuna opinio estis, ke ni estis

Hispanoj.

En Bruselo, ĉiutage, mia mastro kaj mi vizitis la vidindaĵojn de la

urbo, kaj li klarigis al mi per Esperanto multajn aferojn. Nenio

estis nekomprenebla al mi, kaj mi nun posedas bonan scion de Bruselo.

Nun, mi havas respondon al niaj kontraŭ-batalantoj. Mi estas certa,

ke Esperanto estos sukceso, ĉar mi, la unua Angla Esperantisto

viziti Bruselon, kiu neniam ricevis Esperantan lecionon, povis kun

paroli kaj ankaŭ kompreni ĉiujn facile. Eble mia Esperanto ne estis

ĉiam korekta, kelkafoje mi devis paroli senpripense, tamen mi trovis

ke parolado estis la plej bona metodo por lerni nian lingvon. Ĝi

estis, miaflanke, deviga parolado!

Mi esperas ke mi, per mia babilado, ne enuigas vin.

Sincere via,

G. C. Law.

The Esperantist, Complete · 第 502 / 1137 题