Elise Bauer.
Ĉu vi neniam estis en Esperantujo? Nu, rapidu iri tien, ĝi estas la
plej bela lando sub la suno; ĝi estas la vera, longe revita, kaj
fine eltrovita utopio.
Tie vi trovas fratojn kunigitajn per komuna lingvo, per komunaj
ideoj. Libereco, frateco, egaleco, laŭ la vera senco de la vortoj,
regas tie.
Sed kie estas tiu ĉi feliĉa lando?
Ĝi estas ĉie, kie Esperantisto renkontas Esperantiston.
Mi ĵus forlasis Esperantujon, kaj mi plezure donas al vi la
priskribon de la tagoj, kiujn mi pasigis tie.
La Havraj Esperantistoj afable invitis siajn Anglajn samideanojn
viziti ilin; kaj grupanoj de diversaj partoj de Anglujo saĝe sekvis
tiun ĉi amikan vokon. Certe neniu el ili iam bedaŭros la decidon,
ĉar, dank' al la afablegeco de niaj invitintoj, ni ja estis tre
kontentaj.
Vendredon, la 29an de Julio la kunvojaĝantoj kolektiĝis ĉe la
stacidomo de Waterloo, en Londono. La vagonaro rapide forportis nin
al Southampton, kie la vaporŝipo estis jam preta al forveturo. Estis
noktomezo kiam ni forlasis la havenon. Bela, trankvila nokto, tro
bela por malsupreniri en la varmegajn kajutojn. Ni do kunsidas en
angulo sur la ferdeko kaj paroladas, babiladas, ŝercas, kompreneble
Esperante.
Ni jam estas en Esperantujo. Tiamaniere kelkaj horoj pasas agrable
kaj rapide. Sed komencas iom malvarmiĝi; ni ankaŭ memoras, ke ni
bezonas forton por la sekvanta tago. Ni do decidas serĉi niajn
kuŝejojn.
Sed jam frue matene ni denove retrovas unuj la aliajn sur la ferdeko,
kaj ĝuas la freŝan aeron kaj la varmetajn radiojn de la leviĝinta
suno. Baldaŭ la marbordo de Francujo estas videbla. Malrapide ni
alproksimiĝas Havron.
Estis ĉirkaŭ la sesa horo matene.
Amaso da personoj jam kolektiĝis sur la elŝipejo. Manoj, tukoj,
ĉapoj estas svingataj.
Feliĉuloj! mi pensis kun iom da envio: Feliĉuloj kiuj, revenante en
la patrujon, estas jam senpacience atendataj de parencoj, amikoj! Por
ni tiu ĉi estas fremda lando, neniu amike nin atendas!
Ha! sed kio estas tio? Kio estas la verdaĵo videbla inter la multaj
blankaj tukoj? Estas verda kovrilo, jes, ne plu dubo, ĝi estas la al
ni bone konata verda kovrilo de _The Esperantist_. Ĝojo! Estas
do ni, kiujn oni jam amike atendas.
Multe tro malrapide ŝajnas nun al ni la veturado de la ŝipo,
kaj la alteriĝo. Fine ni povas forlasi la ŝipon, per la
transĵetita ponto, kaj premi la manojn de niaj ĝentilaj samideanoj,
kiuj tiel afable venis tiel frue por doni al ni la bonvenon.
Estas vere mirinde kiel rapide oni konatiĝas kune, kaj trovas temon
por interparolado, se oni nur havas komunan lingvon.
Niaj nove trovitaj amikoj, Sinjorinoj kaj Sinjoroj, akompanis nin
ĝis la Grand Hotel de Normandie (Esperantista hotelo tre komforta)
kie ni disiĝis kun la promeso rerenkontiĝi baldaŭ. Iom poste,
kelkaj sinjoroj venis por fari kune kun ni promenadon tra la urbo kaj
laŭlonge la marbordo.
Posttagmeze multaj sinjorinoj kaj sinjoroj kunvenis en nia hotelo,
kaj kune kun ili, ni multe ĝuis la ekskurson al la lumturoj. Tiuj
ĉi leviĝas sur promontoro, je ne tro granda malproksimeco de la
urbo. Ni iris tien parte trame, kaj parte piede. De tiu ĉi punkto
oni havas tre belan vidon sur la urbon kaj la kontraŭan promontoron,
kun diversaj marbanlandoj.
Alveninte sur la altaĵo, ni sidiĝis sur la herbo, kaj, malgraŭ la
pluvo, kiu komencis fali, regis granda kora gajeco inter la
kolektiĝaro. Oni babiladis, ŝercis, kantis unue la Britan nacian
himnon, kies tradukinto estas ja Havrano (Sro E. Legoffre, la
sindonema Sekretario de la Grupo) poste la Esperantigitan
_Marseillaise_, kies tradukinto malfeliĉe ne ĉeestis. Niaj
Francaj amikoj multe ŝatas lian verkon.
Ŝajnis ke eĉ la Pluvdio estis frapita je miro, aŭdante la malnovan
kanton en la nova lingvo, ĉar momente li tute ĉesigis sian okupon;
malfeliĉe li komprenis nian lingvon nur tro rapide, kaj denove
komencis la verŝado. Sed tio ĉi ne ĝenis nin, tute ne.
Ni facile trovis rifuĝejon, kaj gaje atendis la revenon de la suno,
kiu, vidante nian nezorgecon, baldaŭ reaperis, kaj nun ni denove
reiris en la urbon.
Je la sama vespero, granda kunveno de Esperantistoj havis lokon en la
bela Urbestrejo.
Sro Ducros, Vic-Prezidanto de la Grupo, donis la saluton de
bonveno al la Anglaj Esperantistoj, kaj al Sro Fruictier,
Ĉefredaktoro de la _Lingvo Internacia_, kiu estis alveninta de
Parizo por partopreni en la internacia kunveno. Sroj Bolingbroke
Mudie kaj Reeve elektiĝis Honoraj Membroj de la Grupo. Poste oni
prezentis nin al multaj Havraj grupanoj, kiujn ni ne estis
ankoraŭ vidintaj, kaj la interparolado fariĝis pli kaj pli viva.
Ekstere la elementoj estis en granda tumulto, pluvis, tondris,
fulmis; sed interne regis perfekta harmonio kaj paco.
La sekvantan matenon, niaj amikoj venis nin trovi denove sufiĉe frue
por montri al ni kelkajn vidindaĵojn de ilia bela urbo. Ni vizitis
la ĉefpreĝejon kaj la museon, kaj promenadis sur la tiel nomata
"Promenade," la kolektiĝejo de la Havranoj.
Tagmeze granda festeno kunigis nin ĉe la hotelo. Ĉirkaŭ kvindek
samideanoj kunsidis.
Ankaŭ la Brita Konsulo, Sro Soulsby Rowell, ĉeestis. Estis
gajega kolektiĝo.
Sro Ducros denove esprimis en varmaj vortoj sian plezuron vidi nin
siajn gastojn. Sro Bolingbroke Mudie, je la nomo de la Anglaj
Esperantistoj, dankis por la korega akcepto farita al ni. Ankaŭ
Sro Fruictier faris paroladon, kaj mi diris kelkajn vortojn.
Poste, oni kantis la du naciajn himnojn, oni deklamis bonegajn
poemojn, seriozajn kaj humorajn, oni kantis aliajn Esperantajn
kantojn, oni ludis Esperantan Valson, k.t.p. Kaj violonoj kaj
klarnetoj plibeligis la efekton.
Unuvorte ni amuzis nin multege, kaj la tempo forflugis tro, tro
rapide.
Vespere ni kune supreniris, per ŝnurega fervojo, sur "La Côte,"
bela vojo super la urbo kie ni fotografiĝis, kaj de kie ni admiris
la belan vidaĵon. Estis jam malfrue kiam ni revenis en nian hotelon,
eble iom lacaj, sed tre kontentaj.
Venis nun la lasta tago de nia plezurplena vizito.
Oni afable estis aranĝinta ekskurson en la najbara marbanurbo
Trouville (kiujn ni ŝerceme nomis Truurbo) la kolektiĝejo de multaj
Parizanoj dum la somero. La transiro trans la estuario de la Seine
daŭras ne pli ol duonon da horo. Ni pasigis tre feliĉan tagmezon en
la bela urbeto, promenante kaj sidante konk-ludante sur la sablaĵo.
Diversaj humoraj fotografaĵoj nun rememorigas pri tio.
Sed nun bedaŭrinde la horo de la disiĝo alproksimiĝis, ĉar la
plimulto el la Anglaj Esperantistoj intencis reveturi Anglujon la
saman nokton.
Ĝis la lasta minuto niaj Havraj samideanoj zorgis pri ni, ĝis la
lasta minuto ni ĝuis la plezuron kunesti kun ili.
Sed ni devis disiri. Kun malĝojo ni forlasas la gastaman urbon, sed
en niaj koroj vivas la espero, ke la amikeco naskita kaj kreskita dum
la malmultaj lastaj tagoj fariĝos pli kaj pli firma, en niaj koroj
estas la konvinko, ke nia laborado ne estas vana, ni ja jam vidis
kelkajn belajn fruktojn.
Nia komuna lingvo jam kunigas la diverslandajn batalantojn per frata
spirito. Koran, koregan dankon al niaj Havraj amikoj, kies varma
akcepto inspiras nin je nova kuraĝo, je nova fervoro.
Kelkaj el ni daŭrigis la vojaĝon al Roueno.
Jam en Havro ni havis la plezuron konatiĝi kun la sindonemaj
Sekretarioj, Sroj Boulet kaj Gehet, kaj ili tuj invitis nin viziti
ankaŭ sian grupon.
Tie ni trovis la saman koran akcepton, kaj ni pasigis tre feliĉajn
horojn inter la tieaj samideanoj. Ĝis nun, ni ne estis rimarkintaj,
ke ni trovis nin en fremda lando, kaj efektive, tio ĉi ja ne estis
la okazo, ĉar ni ĉiam estadis en Esperantujo, nia komuna patrujo.
Nur kiam ni estis forlasintaj niajn samideanojn la sento ke ni estas
nun inter fremduloj iom subpremis nin.
Nu! Esperantistoj, kiam vi havis libertempon kaj ne scias kie pasigi
ĝin, ne ŝanceliĝu! Iru rekte en ian provincon de Esperantujo. Tie
vi estos bonvena, vi trovos sincerajn amikojn, kaj vi revenos pli
fervora Esperantisto ol iam antaŭe.