Oni ofte diras: "Jes, Esperanto estas tre bona ideo, sed ĝi ne
utilos al mi!"
La Redaktoro posedis amikon, kiu tiel pensis. Li havis neniajn
rilatojn kun alilanduloj, kaj ŝajne estis kontenta je la kono de la
Angla lingvo.
Subite, li eltrovis, ke li apartenas al fama antikva Franca familio,
kies kastelo troviĝis en la Francaj Alpoj. Bone, bonege, li pensis.
La Angla lingvo sufiĉos ĉie! Li do forveturis, por viziti la
familian naskiĝejon.
Alveninte en tiun malproksiman regionon, li eliras el la vagonaro,
kaj eniras la hotelon. Ho, ve! El la tuta vilaĝanaro neniu komprenas
lian lingvon. Preskaŭ ĉiuj Eŭropaj lingvoj tie havis siajn anojn,
krom la Angla. Mia amiko estis tre malĝoja. Kompreneble, mi ofte
priparolis Esperanton kune kun li, kaj li multe miris, kiam, je
vespermanĝo, li aŭdis la nomon de nia kara lingvo! Morgaŭe, tute
sole kaj silente, li vizitis la antikvan kastelejon de siaj praavoj.
Ĉion, kion la okuloj povis rimarki, li bone eltrovis, sed plu li ne
povis lerni.
Post lia reveno en Londono, li rakontis al mi tiun ĉi bedaŭrindan
okazon. "Ho!" mi ekkriis, "estos facila afero klarigi ĉiujn
malklaraĵojn! Se plaĉos al vi, vi povos profiti de mia kono
Esperanta." Iom dube, mia amiko diris al mi tion, kion li deziris, ke
mi demandu; kaj mi tuj skribis al la sindonema Sro. Sentis, kies
poemetojn estas tiel bonekonataj.
Mia malnova amiko multe miris, kiam, post nur kvar tagoj, mi metis
inter liaj manoj, longan leteron, enhavanta tre interesan historion
de la kastelo, kaj ĝiaj loĝantoj, kaj multe da pluaj sciigoj, kiujn
li neniam antaŭe lernis. Dank' al Esperanto, li nun scias ke, dum la
antaŭaj militadoj, la Duko de Savojo indulgis tiun Kastelon, kiam
liaj soldatoj ruinigis ĝiajn najbarojn, ĉar la tiama posedanto iam
estis donacinta al la Dukino bonegan korbon da prunoj! Vere interesa
historio.
Tiu ĉi anekdoto pruvos en nova maniero, la utilon, kiun donas kono
de Esperanto.