BULONJO.

H. Bolingbroke Mudie.

La longe atenditaj Pentekostaj tagoj fine estas alvenintaj. Sed kia

vetero! Ĉie troviĝas nigraj nuboj kaj pluveregoj, kaj la suno tute

forgesis nin. Kuraĝe!

Ni baldaŭ trovis, ke ni eniris Esperantujon, ĉar, dank' al la

senĉesaj klopodoj de nia Libertempa-Kapitano Sro. Reeve, kaj al la

afableco de la fervoja kompanio S.E. & C.R. ni trovis por ni

apartigitan vagonon. Tie ni enŝlosiĝis, por senhalte paroladi

Esperante kaj esperante, ĉar ni ja esperis, ke la vetero baldaŭ

pliboniĝus.

Laŭ la anonceto en The Esperantist, No. 7, areto da Anglaj

Esperantistoj estis forironta Bulonjon. Ni estis tiu areto, kies

partoprenantoj nombris dek-du.

Ĝustatempe la tre, tre longa turist-plenigita vagonaro forveturis,

kaj alvenis Folkestonen, kie la maro estis sufiĉe trankvila kaj ni

senŝancele eniris la vaporŝipon.

Unu el la areto havis apartan kajuton tie, kaj ni Esperantistoj multe

ŝatis la privilegion ĝin uzi. Vere, ĉiam kaj ĉie Esperantistoj

ĝuas specialajn privilegiojn.

Ni supozis, ke ni movadis sur la maro, sed, pro la nebulo, la

ĉirkaŭaĵoj estis preskaŭ nevideblaj. Fine la kruta Franca

marbordo aperis tra la griza nebulo, kaj ni rapide kolektigis

pakaĵojn, k.t.p., por ke ni povu tuj konatiĝi kune kun niaj jam

konataj sed neniam viditaj samideanoj. Sed ni eraris pri tio. Ne

estis necese atendi ĝis kiam la ŝipo ĉesus sian movadon ĉar,

alproksimiĝinte, ni ĝoje rimarkis ke la elŝipejo estis de granda

verda steletaro okupata. Kaj niaj kunbatalantoj rimarkas samon ĉe

ni, kaj tuj elkriegas per fortaj voĉoj tre korajn eldirojn. La

steletoj intersalutas. "Vivu Esperanto! Kiel vi sanas? Ĉu la maro

estis trankvila?" Tiuj kaj similaj demandoj ĝoje flugis de la tero

en la ŝipon, el Francujo en Anglujon.

Kompreneble la ĉirkaŭstarantoj multe miris pri tio. Kaj kia lingvo!

Mi ja konas ĝin sen ellernado, unu el ili rimarkis al mi. Sed

Esperanto havis bonajn reklamojn dum la tuta tago tie. Baldaŭ

alvenis la tempo kiam ni povis premi la manojn de niaj kunstudentoj,

kaj kune eniri por submetiĝi sub la linkaj okuloj de la

limdepagistoj.

Ni vidis malfeliĉulojn, kies cigarojn oni forprenis, sed ni estis

feliĉuloj, ni estis Esperantistoj, kaj tiaj neniam pekas.

La Brita Konsulo aldonis sian bonvenon al tiu de niaj Francaj amikoj,

kaj nia akcepto vere estis korega. Sur la muroj de la limdepagejo

troviĝas prezaro Esperanta. Tio ĉi certe estas bona reklamo por la

lingvo. Ni do tuj sentis, ke ni ne estis venintaj en alian landon,

sed ke la verda Esperanta standardo ankoraŭ ĉie regnis.

Baldaŭ ni, granda procesio, marŝis sur la stratoj de la plej grava

centro de la Franca fiŝkaptado. La maro ĉiam troviĝas je unu

flanko ĉi tie, sed vere, kiam ni alvenis, maroj ĉie vidiĝis, pro

la pluvego, kiu ĉion ŝanĝigas.

Post tre mallonga promeno, ni alvenis al la hotelo _Castiglione_,

kies estro estas Esperantisto, kaj tie ni oficiale prezentiĝis al

niaj novaj, pro ni malsekigitaj, amikoj.

Dum tiu ĉi ceremonio, unu el ni serioze diris: "Mi estas la subestro

de la vetero. Mi aranĝis la pluvon, por ke la vagonaro ne estu tro

varma kaj homplena. Nun mi aranĝos bonan veteron, por ke ni, kaj

ĉiuj aliaj kuraĝuloj, ĝuu feliĉan libertempon." Kompreneble ĉiuj

multe ridis, je tiu ĉi eldiro, kaj iu rimarkis, ke eble li nur estis

tre suba estro. Tamen, de tiu momento, la pluvo ĉesis, la stratoj

sekiĝis, kaj fine la suno ekbrilis por aplaŭdi tiun ĉi memorindan

internacian kunvenon.

Post tagmanĝo, ni faris promenadojn en la urbo, vizitis la

fiŝvendejon, la ŝipejon, la antikvajn urbmurojn kaj la katedron.

Tiam, reveninte hotelen, ni pretigis nin por vespermanĝo.

Al tiu momento, Sro. Michaux, la tre sindonema Prezidanto de la

Grupo, sendigis al mi la plej bonan urbfotografaron iam vidita, kaj,

ĉagrenege mi ĝin konfesas, mi forgesis danki lin pri tio. Eble, je

tiu ĉi okazo, li afable forgesos la proverbon ke _malfrua danko

estas pli malbona ol danko ia_, kaj akceptos miajn nunajn dankojn.

Kaj, se iatempe kiam la Grupanoj rekunveniĝis, ili bonvolos skribi

por mi siajn subskribaĵojn sur papereron, mi havos grandan plezuron

enmeti ĝin en la albumon, kiun mi ĉiam konservos inter mia ĉiam

pligrandiĝanta propagandilaro.

Dum la vespermanĝo ni nature priparolis la venontan kunvenon, kies

programon ni jam vidis sur la paĝoj de la _"Cicerone"_ (Semajna

Bulonja organo, ĉiam enhavanta Esperantan paĝon).

Sed, kvankam ni multe antaŭĝuis la proponaĵojn, la kunveno mem

donis al ni nepripenseblan plezuron. Oni komencis iom post la naŭa

horo, kiam ni eniris belan ĉambregon, mirinde ornamigita de Francaj

kaj Anglaj flagoj, kaj ankaŭ de ĉiam verdaj arbetaĵoj kaj palmoj.

Vere ŝajnis, ke ni estis enirintaj en Kristnaskan festejon.

Sed la okuloj ne estis la solaj membroj, kiuj ĝuis tiun akcepton.

Ankaŭ la oreloj multege ŝatis la koran ĥoron: _"Dio savu

la Reĝon" ("The Esperantist," No. 1)_ kiu donis komencon al la

bonega programo.

Estas tute neeble priskribi tiun ĉi kunvenon detale, sed eble la

programo estos interesa por legantoj. Jen estas:

_PARTO I._

Dio savu la Reĝon Ĥoro.

Prezentado Sro. Michaux.

Valso Esperanto Fno. Decrequy.

L'Espero Sro. Boulet.

Mia Mano Fneto M. T. Bergier.

Bonan Tagon, Suzo! Sro. Derveaux.

La Paco Sro. Dufeutrel.

Duo de la Reĝo d'Ys Sno. Bergier kaj Fno. Sutils.

_Honora Vino._

Piana-ludo. L'Akvofalo Fno. Pannevin.

13a, Hungara Rapsodio Fno. Decrequy.

_PARTO II._

Floreto Fneto G. Bergier.

La Cigalo kaj la Formiko Fneto M. T. Bergier.

La Korvo kaj la Vulpo Fneto Lephay.

Lasta Deziro Fno. Sutils.

Hamleto Sroj. Dufeutrel kaj Mudie.

Hispana Romanco Sino. Bergier.

La Bano de la Pastro Sro. Boulet.

Galateo Sro. Derveaux.

La Marseja Himno Ĥoro.

_Bonvena Ĉampana Vino._

Vere, tre memorinda programo. Kaj, se oni demandus kian eron mi pleje

ŝatis, mi estas certa ke la plenkreskuloj min pardonos, kiam mi

konfesas ke mi pleje ŝatis la kvar recitadojn de Fraŭlinetoj

Bergier kaj Lephay. Kiam oni aŭdas nian karan Esperanton el la lipoj

de kvin, sep kaj dekjaraj infanoj, ĝi havas ankoraŭ pli belan sonon

ol kutime. Kaj oni devas ankaŭ gratuli--ĉiujn! Ĉio estis bona, eĉ

bonega. Tamen estis unu afero kiu ne tute plaĉis al mi.

Eble ĝi estas nur bagatelo, sed mi ja opinias, ke ĝi meritas gravan

atenton. En almenaŭ unu el la belaj kantoj, mi rimarkis, ke la

tradukinto ne konservis la Esperantan akcenton.

Laŭ mia opinio, bona Esperanta kanto devas konservi tion ĉi, kaj

oni ne devas meti la akcenton sur silabo alia ol la antaŭlasta. Se

oni atente tralegos la tradukojn de Tom Bolin' (No. 5) Vivo de

Maristo (No. 1) kaj aliaj tradukoj de bone konataj poemoj en The

Esperantist oni konstatos ke, eĉ por la kutimita melodio, kiun

oni verkis por tiuj ĉi poemoj, la Esperantaj vortoj taŭgas. Mi do

esperas ke, kiel eble plej multe, niaj muzikaj verkistoj provos

konservi la uniforman Esperantan akcenton, sen kio nia lingvo perdus

tiom da utileco kaj belsoneco.

Post la finiĝo de la unua parto, du infaninetoj prezentis belegajn

floramasojn al la du Anglinoj, kiuj estis inter la vizitanta areto:

belaj Esperantaj floramasoj. Mi intence diris _Esperantaj_, ĉar

ambaŭ el ili konsistis el floroj ruĝaj, blankaj kaj bluaj; Anglujo

kaj Francujo; kaj interplektita estis la bela Verdo de la Espero, la

emblemo de Internacieco.

Sed jam tro longa estas tiu ĉi priskribo. Por ĝin finigi, mi

rimarku pri la bonegeco de la paroladoj faritaj de Sroj. Michaux kaj

Reeve.--Sed ne! Ekzistas ankoraŭ alia afero, kiu eble havos apartan

intereson por Vi, karaj Legantoj. Oni ĉie rimarkis, ke la

_Verd-kovrilaĵeto_ estis tre leginda. Dankojn, Bulonjaj Legantoj! Ju

pli granda la laboro, des pli granda la plezuro kiam oni lernas, ke

la rezultatoj estas ŝatataj. Se nur la tuta legantaro kunpensus!

Tre, tre laca, ni fine realvenis en nian komfortan hotelon, por

silente pripensi la mirindan tagon, matene en nigreta, malseka

Londono, posttagmeze en nuba, malseketa Bulonjo, kaj vespere en

belega, varma Esperantujo, inter la floroj, kantoj kaj salutoj de

karaj internaciaj amikoj.

Morgaŭ matene, post naŭ-tridek, niaj amikoj nin serĉis, kaj

kondukis en la ĝardenojn de Sro. Duhamel, la Esperantista floristo

Bulonja, kaj tie ni fotografiiĝis antaŭ bela floraro. La rezultato

estas bona, kaj ĉiam servos kiel fidela memoraĵo de plezura mateno.

Posttagmeze ni eniris en tramon (niaj dek du anoj kaj la Francaj

amikoj plenigis la veturilon) kaj komencis gajan veturon ĝis

Wimereux. La antaŭan nokton mi estis rimarkinta verdan rubandon sur

la fortepiano, kiu portis oreskribitan Esperanto. Tiun ĉi

rubandon oni nun fiksis ĉe la vitro de la tramo, kaj ĉiuj

preterirantoj bone rimarkis, ke ĝi estis Esperantista tramo.

Tiamaniere la Afero gajnis bonan reklamon.

Mi jam ekpensis, ke oni min trompis sed tiam, kiam unu post la alia,

mi rimarkis novajn vidindaĵojn mi certiĝis, ke estis ja fakto.

Bulonjo ne estas malbela urbo, kaj la kamparo ankaŭ estas sufiĉe

bela. Ne ŝanceliĝu, do, Anglaj adeptoj, sed tuj vizitu la belan

hejmon de tiom da fervoraj Esperantistoj.

Sur la beleta marbordo Wimereuxa ni ĝuis tre feliĉan posttagmezon.

La suno ĵetis sur nin ne tro varmajn radiojn, kaj la plimulto da la

kunvenintoj sidiĝis sub la ombro de la verda rubando por kunkanti

kaj ŝercadi. Sed mi ne estis tiel mallaborema, kaj ĝuis tre

plezuran ludadon kun la ĉarmaj infanoj, kiuj venis kune kun ni. Kaj,

Legantoj, estas terura sed vera fakto, ke, en Francujo, eĉ la

infanoj parolas France! Tamen ludoj kaj Esperanto ĉiam estas

internaciaj, kaj ni estis tre feliĉaj, kaj multe bedaŭris kiam

vesperiĝis, kaj ni devis returnen trami. Post vespermanĝo,

ni denove kunvenis, kune kun niaj gastamaj amikoj en la ĉefloko de

ĉiuj Francaj urboj, la _Casino_. Tie, sidante en la belaj ĝardenoj

apud la lumigita estuario, sub la hela lunlumo, Sro. Boulet (kiu

venis el Roueno) afable promesis fariĝi nova kunverkanto, kaj ni

hodiaŭ povas legi lian lertan _Calabre_ tradukon.

Jen alia gajno por _Mondvaganta Redaktoro_! Li ricevas artikolojn de

tiuj, kiuj li havas la plezuron renkonti. Kaj, ĝis nun, mi kredas,

mi estas la sola mondvaganta Esperanta Redaktoro. Tial Vi estas

povintaj legi multe da interesaj rakontoj, kiuj multe helpis je la

sukceso de tiu ĉi Gazeto.

La proksiman tagon, post matenmanĝo, ni ĥore estis kantantaj

_Funiculi Funicula_ kiam niaj nelacigeblaj samideanoj venis por

konduki nin en Le Portel.

Kia belega sablaro tie troviĝas. Ebena kaj malmola kiel asfalto.

Bonega loko por la krevetkaptado, sed, ŝajne, Esperantistoj en

Bulonjo neniam havos tempon por tiu ĉi agrabla amuzado. La tieaj

amikoj ĉiam sukcesos trovi ian novan kaj interesan vidindaĵon.

Sur tiu ĉi sablaro ni denove faris ludojn kaj kursojn, kaj, fine

alvenis al la interesa vilaĝo. Le Portel estas enloĝata de

fiŝistoj, sed Wimereux, je la alia flanko de la estuario estas

rapide pligrandiganta ĉirkaŭurbo de Bulonjo.

En Le Portel ni vidis interesan sed funebran procesion: la

enterigiron de fiŝisto.

Sro. Michaux diris al mi, ke multe da la tieaj loĝantoj ankoraŭ

posedas la trajtojn Hispanrasajn, ĉar siaj praavoj venis el tiu suda

lando.

Sed mi jam trolongigis tiun raporton! La tramo rekondukis nin en

Bulonjon, kaj oni aranĝis finan posttagmezan promenadon ĝis la

rimarkinda monumento de la _Grande Armée_ Napoleona. Tiu ĉi estis

tiel ŝatinda, kiel la aliaj, kaj la vetero ĉiam estis bela. Tamen

oni diris, ke en la apudaj vilaĝetoj estis iom pluvdona. Ni estis

feliĉuloj havi kune kun ni la veter-subestron!

Dum la promeno ni priparolis la proponitan kunvenon Esperantistan,

pri kio mi esperas skribi ion poste. Tiaj kunvenoj estas la plej

bonaj aferoj por vekigi kaj revekigi intereson pri nia afero.

Post tre feliĉa haltado en arba valeto, kie ni denove fotografiiĝis,

kaj ludis kun la infanoj, ni kune revenis por fari la pakaĵojn

por la baldaŭe foriranta vaporŝipo. Tion farinte kaj vespermanĝinte,

niaj fervoraj amikoj akompaniis nin ĝis la enŝipejo por doni al ni

lastan _Ĝis la Revido_....

Dankojn, dankojn, novaj sed tamen tre malnovaj amikoj. Dank' al vi,

ni ĝuis mirindan viziton; dank' al vi, ni nun havas eĉ pli varman

estimon de nia kara lingvo, kaj ĝiaj afablegaj Francaj adeptoj. Unu

el nia aro estis Franca Anglano, kaj li miregis pri la tutkoreco de

nia akcepto ĉe siaj samnacianoj. Vere ni ŝajnis esti "centjaraj

amikoj!"

Kaj ĉu mi ĉiam facile komprenis la alilandulojn? Ne estas dubeble,

kaj ne estas dubinde!

Tamen unu malfacileco ĉiam troviĝis, pri tio ni devis esti

singardemaj. Jen. Ĉiam, kiam oni aranĝis estontan renkonton, oni

devis precipe zorgi pri la maniero por esprimi la horon. Ĉiam Sro.

Michaux diris ambaŭ, ekzemple, je la _naŭ kaj duono_ kaj

je la _duono de la deka_. Sed mi, kaj miaj Francaj amikoj kunsentas,

neniam plu diros aŭ unu aŭ la alian. Ni diros je _naŭ-tridek_.

Tiamaniere ne estos eble, ke ni manku niajn renkontojn pro eraro

kaŭzata de tiu malfacileco.

Al la dirita horo, ĉiam aldonu la minutojn, kaj jen sistemo jam

internacia por diri la horon. Laŭ la antaŭa anonco en The

Esperantist, tiu ĉi sistemo estas la fervoja (kaj sekve la

praktika) uzo.

Kaj Vi, karaj Legantoj, kiu legis tiujn ĉi liniojn, kion vi pensas?

Ĉu vi ne multe bedaŭras, ke vi ne kuraĝis partopreni je tiu ĉi

unua oficiala grupkunvenejo? Mi ĝin esperas. Tamen, ne estas necese,

ke vi longatempe plendu pri tio. Nia Libertempo-Kapitano, Sro. Reeve

nun klopodas pri nova vizito al la Grupo en Havro. Mi jam konas tiujn

ĉi fervorajn amikojn de nia afero, kaj mi esperas ke, je la 30a &

31a Julio kaj la Aŭgusto, ili ricevos viziton de granda aro da

alilandaj Esperantistoj, ne el Anglujo nur, sed el ĉiuj proksimaj

aŭ malproksimaj landoj. La elspezo ne estos granda, kaj se tiuj,

kiuj povos tien iri, tuj skribos al Sro. Reeve (63, _Effingham Road,

Lee, Kent_) li povos aranĝi specialajn kondiĉojn kun la fervoja

kompanio L. & S.W.R. kaj neniu povos plendi pri la rezultato.

_"Vivu Esperanto, kaj Vivu la Esperantistoj!"_

The Esperantist, Complete · 第 416 / 1137 题