ZENITA SUNO.

Originale verkita de Thomas Hunter, M.A.

Ho! Suno en plej alta vojo,

Ci venas kun somera ĝojo;

Tagiĝas nun la tago glora

Junio dudek unu flora.

Pli frua estas kant' miela

De la arbara birdo bela

Kies fluida voĉo penas

Dum ci en roza robo venas.

Ĝojas la besto, ĉia floro

Kun la plej riĉa bonodoro,

Kaj kun la plej kolora helo

Disdonas benon de l'ĉielo.

Homaro nun per interamo

Respondus al la cia flamo,

Ĉar venas ci en alta vojo,

Ho! Suno kun somera ĝojo.

The Esperantist, Complete · 第 414 / 1137 题