La Redaktoro multe bedaŭras, ke tiom da abonintoj plendis pri la
prokrasto de la sendo de siaj Gazetoj. Se oni sendis la abonpagon
rekte al li, The Esperantist ĉiam estas sendita per revenanta
poŝto. Sed, se la abonpago estas sendita al alilanda ricevanto,
la sendo ne povas esti tiel rapida. Kaj la Redaktoro ne povas
garantii tujan sendon de alilandaj Gazetoj, menditaj per li. Li
nur scias, ke la nomoj de la abonintoj ĉiam estas tuj senditaj al la
Redaktoro de la mendita Gazeto, kaj ne plu estas lia afero.
_Cunctari funestissimum_ ŝajne ne estas alilanda Esperanta proverbo.
Ĝi estu la Angla devizo!
* * *
Ĉiuj Esperantistoj multe ĝojos lerni ke Sro. de Ménil finigis sian
grandan laboron, kaj ke la _Tutmonda Jarlibro_ eldoniĝis. La unua
parto estas la nova _Adresaro_, kaj poste troviĝas milojn da adresoj
el ĉiuj landoj. Ja utilega verko, pri kiu la sindonema aranĝinto
devis esti multe zorginta. Ĉiuj Esperantistoj devas havi tiun ĉi
libron, kiu enhavas multe da interesaj avizoj, krom la granda nomaro.
(Price 2s., post free, from the Librarian).
* * *
Ni ankaŭ ricevis _Esperanto in dieci Lezioni_, Itala traduko de
_Esperanto en dix Leçons_ (kosto 8d., verkita de Conte Albert
Gallois, en Riolunato). Ĝi helpu la Italan movadon.
* * *
Ankoraŭ alia lernolibro por niaj Francaj amikoj! Tiun ĉi fojon,
estas: _Cours Commercial d'Esperanto_ (1s. 6d. post free) verkita de
Léon Marissaux, 139 paĝoj; estas nur unu vorto por priskribi tiun
ĉi verkon: _Bonega._ Tie oni, de la komenco ĝis la fino, nur legas
frazojn utilaj por ĉiutaga vivado, kaj ne la fantaziajn frazojn,
kiuj kutime troviĝas en ĉiaj lernolibroj. Kaj la pecetoj por
traduki estas mallongaj kaj utilaj skizoj pri ĝeneralaj aferoj, tiel
kiel Bicikletoj, Loĝejoj, Leteroj, k.t.p. Ni esperu ke ni Angloj
baldaŭ posedos tian utilan komercan lernolibron.
* * *
_"La fundo de l'Mizero,"_ tradukaĵo de Pola rakonto farita de la
bonekonata Esperantisto "Kabe." Kosto 8d., 91 paĝoj. Nia Pola
Samideano donis al ni tre lertan tradukon, sed ni korege konsilas
almenaŭ niajn legantinojn, ke ili ne legu tiun ĉi verkon. Priskribo
pri la vivado de lepruloj, rakontita en maniero kiel eble plej
terura, ne tute estas legindaĵo por ili, kaj, ni estas preskaŭ
certaj ke, se iaj el niaj legantoj komencos la tralegon de tiu
ĉi verko, ili senhalte legados ĝis la fino, kaj pensos kune kun
ni, ke estus estinta pli bone, se la unua paĝo estis estinta la
lasta, kaj ke la restaĵo skribiĝis neniam. Ne ĝin legu, do, ĉar
ĝi alportos nenian bonon.
* * *
_"Por niaj filoj kiam ili estos dek-ok jaraj"_ de Dro. Paul Rodet
enhavas 32 paĝojn, kaj traktas tre lerte pri malfacila kaj delikata
temo. Ni konsilas ke la junuloj, por kiuj la libro estis skribita,
ĝin legu.
* * *
Eble, kiam oni vidos tiujn ĉi vortojn, oni jam estos vidinta sur
ĉiuj Anglaj stacidomaj librejoj malgrandan ruĝan Esperantan
lernolibreton, kies kosto estas unu penco. La unua eldono estas cent
mil ekzempleroj, kaj espereble multe helpos je la rapida disvastigo
de la lingvo inter ĉiuj Anglaj-parolantaj popoloj.
* * *
Ni deziras danki la multe da amikoj kiuj sendis prestranĉaĵojn.
Tiuj ĉi ĉiam plioftiĝas, kaj nepre pruvas la progreson de nia kara
afero.
* * *
Sukcesa parolado estis farita en la Urbestrejo de Dovero, kaj nova
sed forta grupo tie fondiĝis, dank' al la klopodoj de kelkaj
fervoraj tieaj kunbatalantoj. La Hon. Sek. de la Grupo estas _Sro. H.
R. Geddes, Northumberland House, Dover_, kaj ni esperas, ke tiuj
legantoj, kiuj vizitos Doveron dum la somero, povos helpi lian
propagandon. La nova Grupo eldonas belajn poŝtkartojn, ilustrantaj
la uzo de la Esperantaj participoj per la verbo Trinki! Kosto 8
pencoj la dekduo, 4s. la cento, de 41, Outer Temple, W.C.
* * *
Nova Grupo ankaŭ fondiĝis en Brightono, laŭ la anonco en No. 8.
_Fraŭlino C. Oxenford_, 16, _Upper Westbourne Villas, Hove, Sussex_,
estas la tiea Hon. Sek., kaj tre plezure ricevos la nomojn de novaj
Membroj, kaj proponoj pri la Grupaj aferoj.
* * *
Amikoj en Ilfordo, Essex, ankaŭ sukcesis krei novan grupon apud
Londono. La Hon. Sek. estas Sro. W. A. Jeffery, 42, Park Road,
Ilford, E.
* * *
La _Unua Akto_ de _La Ventego_ finiĝas en tiu ĉi numero. Laŭ la
anonco en No. 8, la tuta Dramo eldoniĝos en aparta libro (kosto 1
fr. 50) tuj kiam sufiĉe da mendoj estos ricevitaj. Anstataŭ la
Ventega paĝo, estontaj numeroj enhavos paĝon en la Angla
lingvo titolata _"Our Progress"_ kiu enhavos avizojn pri la novaj
pruvoj de nia progreso.
* * *
La Maltaj Esperantistoj enkondukis tre sukcesan novaĵon. Anstataŭ
ol kunveni en ĉambro, ili fotografiiĝis, faris tre plezuran
ekskursion en la kamparon, kaj aŭskultis Esperantan rakonton, kaj
priparolis Esperante tre plezure. Certe, dum la varma vetero, tiu ĉi
plano estas kiel eble plej multe sekvinda.
* * *
Kara Sinjoro Redaktoro, Doni Esperantajn nomojn al Esperantaj
aferoj estas sendube tre bona regulo. Sed oni ne havas ian
rajton ŝanĝi la titolon de la plej granda verko de la granda
Doktoro. _Krestomatio_ estas ordinara vorto en la Franca kaj Greka
lingvoj por _Ekzemplero klasika de la literaturo de ia lingvo_. Estus
tute facile aldoni al via anonco de tiu ĉi fama libro kelkajn
priskribantajn vortojn, sed la titolo devas resti, ĉar ĝi estas nun
parto de la _historio de la lingvo_. Via fidele, R. J. Lloyd (D.
Litt., M.A.).
(N.B.--Pravege! sed ne estas dubo ia, ke la titolo de la verko multe
malhelpas je ĝia disvastiĝo tie ĉi.--Red.).