De Dro. Smollet, tradukita de D. H. Lambert, B.A. (Oxon.), 9660.
(Finigita; Vidu paĝo 118 por la komenco).
Malkovrinte gardistlanternon, ili trafis ĉe la kvazaŭ dormanto, kaj
la tenanto enpuŝis ponardon en lian koron. La perforto de la trudo
kunpremis la bruston, kaj speco de ĝemo eliris el la traĥeo de la
mortinto. Oni refaris la frapon sen ia simila sono, pri kio la
mortigantoj kredis, ke sia tasko estis finita, kaj eliris el la
ĉambro, decidinte reveni por rabi la korpon je sia libera tempo.
Nia heroo neniam pasigis iometon da tempo tiel agonie, kiel en la
nuna okazo; la tuta supraĵo de lia korpo kovriĝis de malvarma
ŝvito, kaj liaj nervoj skuiĝis de grandega tremado. Por mallonge
skribi, li estadis sub sveno, kiu verŝajne helpis lian konservon:
ĉar, se li estus reteninta la uzadon de siaj sentoj, eble la
elsaltoj de lia teruro estus fariĝintaj lia malkovrilo. La unua uzo,
kiun li faris de lia rekonsciiĝo estis rimarki ke, retirante, la
mortigistoj lasis la pordon malfermita; kaj li tuj estis utiligonta
tiun ĉi ilian senzorgon, sin elĵetante sur ilin kun danĝero de sia
vivo, kiam lin haltigis interparolado, kiun li ekaŭdis el la
malsupra ĉambro, konstatante la intencon de la rabistoj denove
forveturi, esperante kapti pli da rabaĵo. Ili tiel foriris, forte
ordonante al la maljunulino, ke ŝi ŝlosu la pordegon dum ilia
forestado. Ferdinando rapide efektivigis sian pripenson. Tuj kiam,
laŭ lia diveno ili sufiĉe malproksimiĝis de la dometo, leviĝante
el sia kaŝejo, li kviete sin movas al la lito kaj, elserĉinte la
poŝojn de la mortinto trovis monujon, plenigita de dukatoj, kiujn,
kune kun arĝenta poŝhorloĝo kaj diamanta ringo, li proprigis al si
sen bedaŭro. Tiam, malsuprenirinte zorge kaj singardeme en la
ĉambron, li sin prezentis antaŭ la maljuna pekulino antaŭ ol ŝi
havis la malplejan ideon pri lia alveno. Kvankam kutimita al la
sanga komerco, ŝi ne vidis tiun ĉi aperaĵon sen signoj de teruro
kaj mirego, kredante, ke ĝi estis la fantomo de ŝia lasta mortigita
gasto.
Malleviĝante sur genuojn, ŝi ekkonfidiĝis al la protekto de la
Sanktuloj, sin kruciĝante je tiom da fervoro kvazaŭ ŝi estis
titolata al la speciala ĉiela atento. Nek ŝia zorgeco malgrandiĝis
kiam ŝi kleriĝis pri tiu ĉi diveno, kaj eksciis, ke ĝi ne estis
fantomo, sed vera homa formo kiu, ne atendante por ŝin riproĉi pri
la vasteco de ŝiaj krimoj, ordonis per minacoj de la morto, ke ŝi
alkondukigu al li la ĉevalon. Ŝi devis obei tian ordonon, kaj li
ŝin tuj sidigis sur la selo, kaj suprenirante mem poste, transdonis
al ŝi la kondukilojn, ĵurante per tonoj plej severaj, ke la nura
ilo por konservi ŝian vivon troviĝis en lia senriska alveno ĉe la
proksima urbo, kaj ke tuj kiam ŝi kaŭzus al li kian ajn dubeton pri
ŝia fideleco li senkompate fariĝus ŝia mortigisto. Tiu ĉi
deklaracio faris la deziritan efekton sur la maljuna inferulino kiu,
treege petegante al li kompaton kaj pardonon, promesis lin gvidi
sendanĝere en vilaĝon, malproksima de kelkaj kilometroj, kie oni
loĝigus lin, kaj venigus al li nelacigitan ĉevalon aŭ kion ajn
plie li bezonus por daŭrigi sian vojaĝon. Per tiuj ĉi kondiĉoj,
li diris, ŝi povus meriti lian bonanimon. Ili tiel kunrajdis, ŝi
sidante forke sur la selo, tenante la bridon per unu mano, kaj
vipeton per la alia, dum nia aventuranto sidis poste, observante
ŝian konduton, kaj altenante apud ŝia orelo la buŝon de pistolo.
Tiamaniere aranĝitaj, ili transiris parton da la sama arbaro, kie
lia kondukisto lin forlasis la antaŭan tagon. Estas kredeble, ke li
ne pasigis la horojn en plej agrabla revado, sin trovante envolvata
en la labirinto de tiuj ombroj, kiuj ŝajnis al li esti la oftejo de
rabado kaj mortigo.
Ordinara timo estis komforta sento nekomparinda kun tia, kian li nun
posedis. La unuaj paŝoj, kiujn li alprenis por sinkonservo estis la
efektoj de nura instinkto, dum lia kapablecoj estingiĝis aŭ
subpremiĝis de malespero. Sed, nunatempe, kun la reveno de
pripensado, plej teruraj antaŭsentoj lin atakis. Ĉiu brueto de la
vento tra la arbaretoj ŝveladis ĝis la raŭkaj minacoj de mortigo!
La skuado de la branĉoj prezentadis al li la vibradon de ponardoj,
kaj ĉiu ombro de arbo fariĝis la apero de sangema fripono!
Mallonge, en tiuj ĉi okazoj li elsentis tion, kio lin turmentis
milfoje pli ol la piko de vera rapiro, kaj kun ĉiu nova spasmo de
timego, li rememorigis al sia kondukantino per ankaŭa torento de
ĵuraĵoj, ŝin avertante, ke ŝia vivo neeviteble dependis de lia
opinio pri lia propra konservo. La homa naturo ne povis longe ekzisti
meze de tiel komplektitaj timoj. Fine li sin trovis for de la arbaro
kaj benita de malproksima vidaĝo de loĝejo. Li tiam ekturnis siajn
pensojn je nova afero. Li pripensadis ĉu li paradus sian brevegecon
kaj sindonemecon, konfesante sian ruzon, kaj transdonus sian
gvidantinon al la leĝpuno, aŭ ĉu ne estus pli saĝe, ke li
forlasus la maljunan Hekaton kaj ŝiajn kunsciantojn al konsciencaj
pikoj, kaj ke li kviete daŭrus sian vojaĝon Parizon, je
sendisputata posedo de la kaptaĵo, kiun li jam akiris. Tiun
ĉi paŝon li do decidis fari, rememoriĝante, ke per siaj sciigoj la
rakonto de la mortigito nepre elvokus la atenton de la justeco, en
kiu okazo la havo kiun li _prunteprenis_ de la mortinto devus esti
redonata en favoro de liaj heredantoj. Jen argumento, kiun nia
aventuranto ne povis kontraŭstari. Li antaŭvidis la verŝajnecon,
ke oni de li malproprigus lian akiron--kiun li rigardis kiel premio
de la kuraĝo kaj saĝeco--kaj lin detenus kiel atestanto je la
rabistoj, kun evidenta domaĝo al liaj propraj aferoj. Eble li ankaŭ
elsentis konsciencajn kaŭzojn, kiuj lin malkonsilis atesti kontraŭ
kanajlaro, kies emoj preskaŭ ne povus diferenciĝi de la siaj!
Tiel pripensinte, li cedis al la unua petegado de la maljunulino,
kiun li eksigis ĉe loko apud la vilaĝo, elpetinte, ke ŝi forlasu
vivadon tiel malhonestan kaj siajn krimegojn, transdonante siajn
kunkulpulojn en la manojn de la justeco.
Ŝi ne mankis promesi tutan reformiĝon kaj, deĵetinte sin antaŭ li
pro lia bonegeco, ŝi foriris al sia dometo, forte decidinte konsili
siajn kunmortigantojn, ke ili rapidege rajdu al la vilaĝo por
kulpigi nian heroon.
Sed tiu ĉi, saĝege, nekonfidante je ŝiaj protestoj, nur haltis por
lui kondukanton ĝis la proksima haltejo, kiam li sin trovis en la
urbo Chalons sur Marne.