Tradukitaj de Kasimir Eucharis.
Kiom da noblaj kaj famaj homoj estas malaperintaj el historio, kaj
hodiaŭ estas forgesataj ĉe ni.
* * *
Mi faros tion, kio estas mia devo, tio sufiĉos. Sed pri aliaj aferoj
mi neniam enuiĝos pri ili. Ĉar ili estas aŭ sen la vivo, aŭ sen
la rezono, aŭ eble ili estas perdintaj sian vojon kaj ĝin ne povas
trovi.
* * *
Aleksandro la Granda kaj lia ĉevalisto, kiam mortitaj, estis ambaŭ
en la sama kondiĉio, kaj ambaŭ havis la saman hazardon esti
disĵetitaj en atomoj, aŭ esti sorbitaj en la animo de la universo.
* * *
La plej granda afero por ĉiu homo estas plibonigi sian spiriton, do,
rigardu bone, kiamaniere li tion faras. Sed pri ĉiuj aliaj aferoj,
eblaj aŭ neeblaj, ili estas nur cindroj kaj fumo.
* * *
Kiam vi estas farinta ian bonecon, kaj kiam via najbaro estas
plibonigata pro tio, ne estu tiel malsaĝa kiel serĉi pluan laŭdon
aŭ famon pro tio, kion vi faris.
* * *
Ne agu tiel, kiel se vi havis dek mil jarojn por disĵeti. Memoru, la
anĝelo de la morto staras ĉiam apud vi. Estu do bona pro io, kaj
agu bone dum ke vi vivas kaj ĝi estas ebla tiel fari, ĉar kiam
morto venos demandi vian korpon, de tiam vi povos fari nenion.
* * *
Revenu al la principoj de la saĝeco kaj vereco, kaj tiam tiuj ĉi,
kiuj nune vin rigardas kiel simio aŭ kiel sovaĝa besto deigos vin
post unu semajno.
* * *
Tio, kio estas agrabla al vi, Ho Naturo! estos agrabla al mi. Nenio
estos tro frua aŭ tro malfrua por mi, kiu estas sezona al vi, Ho
bela Patrino! Ĉio, kion la sezonoj alportos al mi estos bona kaj
bela. El vi venas ĉio laŭ ĝia propra sezono, kaj laŭ propra
sezono ĝi revenos al vi. Kaj tie, kie la poeto kantis: "Kara Urbo de
Cekropo," ĉu mi ne kantos: "Kara Urbo de Dio."
* * *
Kiam vi estas kolerega kaj ĉagrenega, tiam memoru, ke la homa vivado
daŭros dum momento kaj poste, ĉiu el ni, tre rapidege, enteriĝos
en la tombo.
* * *
Kaj hieraŭ Antistinio diris al mi en la Senato: "Ho Aŭrelio, estas
reĝa kaj nobla afero esti mallaŭdata kiam vi faras bonajn farojn!"