I.

Pacama Pastro.

Li estis tre granda kaj maldika; lia kapo tiel malalte kurbiĝis, kaj

lia maniero estis tiel timema, ke li ŝajnis esti kvazaŭ fremdulo en

sia propra domo. Liaj okuloj grizabluaj estis dolĉaj kaj sonĝaj,

liaj manoj malgrandaj kaj molaj vibris, kiam oni tuŝis ilin. Tia

estis lia voĉo, ke nura _Bonanokto_ samtempe estis beno kaj kareso.

Familia tradicio diris, ke li antaŭe estis tiel granda, vira, kaj

aktiva, ke la Princo-Reganto (poste George IV.) diris pri li: "Tio

ĉi pastro estus fariĝinta la plej belega oficiro de miaj _Grenadier

Guards_."

Oni ankaŭ diris, ke, dum juneco, li amis kaj estis amita; sed ke li

ne kuraĝiĝis kontraŭstari la malriĉecon. Do, post jaroj de

nedecideco, li sin trovis sola.

Lia _Cariad_ (Amantino) estis edzino kaj patrino kiam li edziĝis la

riĉan vidvinon kiun, dum tridek jaroj, ĝuis lian indulgan bonecon.

Nur unu foje, estante juna kaj fraŭlo, li montris sian karakteron.

Lia paroĥo estis apud la rifa marbordo, kie multaj ŝipoj

disrompiĝis. La tieaj homoj, tiel, kiel siaj samrasanoj la Bretoj

kaj Gaeloj, kredis, ke la maro estis donaco de Dio, por provizi por

ili fajrlignon kaj multajn aliajn trezorojn. Sed ili devus nenion

preni, se sin savis unu sola maristo el la pereita ŝipo.

Tiu ĉi leĝo nature ne savigis la maristaron.

La pacama pastro ofte predikis kontraŭ la kruela kutimo igi la

ŝippereojn.

Ekstere de la preĝejo, la paroĥanoj ofte diris: Se ni ne

prenos la bonajn Diajn donacojn, aliaj ilin prenos, sed li respondis:

Agu prave, kaj eble viaj najbaroj imitos vin.

Fine, post multe da tempo, li demandis: "Ĉu vi ne protektos la

maristojn, kaj ilian bienon?"

Baldaŭ sciiĝis, ke la loĝantoj de Bxxx ne permesos la ŝippereigon

sur ilia marbordo kaj ankaŭ, ke la vilaĝanoj de Txxxx kaj Sxxxx

decidiĝis agadi laŭvole, kie ajn ili povos.

Terura ventego blovis, kaj ŝipo surkuris sur ŝtonejon.

Tiam okazis ke la loĝantoj de la najbaraj vilaĝoj kunvenis al la

loko, portante falĉilojn, stangojn, martelojn, kaj aliajn

batalilojn. Kune kun siaj paroĥanoj, la pastro renkontis ilin sur la

sablo. Li antaŭeniris, kaj montris al la transpaŝintoj sian pafilon

ekkriegante: Se unu el vi provos transiri tiun ĉi mureton, mi pafos!

Juna granda viro, ridante je li, saltis super la barilo. Pafo tuj

ekaŭdiĝis kaj la junulo tombis sur sia vizaĵo.

Tamen, li nur falis pro timo. La kuglo estis pasinta inter lia brako

kaj flanko, kaj nur vundis lian vestmanikon.

Tamen la leciono ne estis senfrukta, ĉar, post tiu ĉi tago oni

neniam trovis en tiu ĉi loko ŝipdetruistojn.

La pastro neniam parolis pri la afero: eble la teruro kiun li sentis,

kiam li kredis, ke li mortigis homon, estis tro granda por sen akra

doloro esti memorita.

Dum multaj jaroj lia vidvino prenis el ĝia kaŝejo, kaj kun fiera

plezuro montris, la belan arĝentaĵon, de Lloyds donacita je dankeco

pro la maristoj kaj ŝarĝoj de ŝia edzo savitaj.

(_Dua skizeto aperos en_ The Esperantist, _No. 9_).

The Esperantist, Complete · 第 390 / 1137 题