Sro Motteau nun tradukis la tuton de _La Ventego_, kaj oni eldonos
la verkon en aparta libro tuj kiam oni ricevis 500 promesojn ĝin
aĉeti. Ĝia kosto estos 1f. 50 (1/3 afranke). Post la eldono kosto
1/3.
Ĉu la Legantoj, kiuj deziras ĝin posedi, skribos al la Redakcio?
* * *
La C. T. C. (Cyclists' Touring Club) Gazette de Majo enhavas tre
valoran leteron de Sro Bourlet, kune kun Angla traduko. Estas
rimarkinde ke, kvankam tiu letero enhavas 500 vortojn, ne estas
bezono por supersignita litero ia! Oni konsilas, ke ĉiuj
Esperantistoj ĝin tralegu.
(Specimeno de la Gazeto, 3d., de 47, Victoria Street, Westminster,
S.W.).
* * *
Sro Metcalfe sendas kelkajn interesajn sciigojn. Li venkis en la
Esperanta koresponda ŝakludo kun Belga Samideano, kaj nun komencas
duan batalon! Li ankaŭ proponas, ke kelkaj lertaj Esperantistoj
kunverku la tradukon de la Nova Testamento. Ĉu tiuj, kiuj deziras
kunlaboradi, skribos al Sro Metcalfe, ĉe la Redakcio?
* * *
Ni jam estas vidintaj la unuajn paĝojn de _Alice in Esperantoland_,
kaj la verko promesas fariĝi tre interesa kaj valora lernilo. Al la
sindonema verkisto salutojn kaj gratulojn!
* * *
Kara Sinjoro,--La anonco pri miaj Dimanĉaj Promenadoj
sukcesis, ĉar, lastan Dimanĉon, Sro Sutcliffe kaj sia filo,
Sro Rayner, kaj ankaŭ Sro Farnes, kuniĝis ĉe Bromley. Ni
paroladis Esperante la tutan tagon, kvazaŭ en Esperantujo, kaj faris
multe da progreso pri interparolarto.
Fidele via,
C. W. T. Reeve,
63, Effingham Road, Lee, Kent.
* * *
Niaj Germanaj amikoj tre rapide antaŭeniras. Ni ĵus ricevis de
Sro Borel, _95, Prinzenstrasse, Berlin_, du novajn verkojn de la
_Kolekto Aprobita_. (1). _Vollständiges Lehrbuch der Esperanto
Sprache, mit Uebungen, Syntax und Proben aus Poesie und Prosa, nach
Prof. Cart, bearbeitet und erweitert von J. Borel. Kosto 1/3 (1 mark
20)._ (2). _Wörterbuch Deutsch-Esperanto, unter Redaktion von Dr.
Samenhof, herausgegeben von Hermann Jurgensen und M. Pagnier. 2/- (2
mark)._
Ankaŭ ni danke ricevis. (1). _Cours Elementaire d'Espéranto, par E.
Deligny, Professeur au Groupe Espérantiste de Saint Omer._ (Bona 53
paĝa verko). (2). _Sondilo Skrapanta de M. Leger, Ĉe Grupo
Esperantista, Presejo de Monako._ (Bone presita broŝuro
dek-unu-paĝa, kiu traktas pri nova sistemo por subakva skrapado).
(3). _Les Libertaires et la Langue Internationale, Espéranto, de
Emile Chapelier._ (47 paĝoj, 10 c). (4). _Esperanto, Exposición de
R. G. Abrill, Ex-Profesor de Esperanto del Instituto Comercial,
Chiclayo, Peru._ (22 paĝoj en la Hispana lingvo).
* * *
Plezure ni rimarkas, ke ĉiam pli granda aro da semajnaj kaj monataj
Gazetoj enhavas Esperantan sekcion. La lasta, kiun ni ricevis estis
la _Bulletin des Sciences Naturelles de Tarare, Rhône, France_. Tie
ankaŭ fondiĝos Esperantan Ekzpozicion, kaj oni esperas, ke ĉiuj
sendos informojn pri komercaj aferoj. La komerco Tarara estas silk-
kaj koton-faraĵojn, malpezajn ŝtofojn senornamajn kaj ornamitajn,
broditajn kurtenojn, ĉiujn ajn brodaĵojn por virinroboj, velvetojn
kaj pluŝojn.
* * *
Kara Sinjoro _Lingvo Internacia por Blinduloj_ en punktoj reliefaj,
eliros en la lasta semajno de Majo. Provizora Direktoro mi estas....
Ni eldonos ses Numerojn en 1904 (poste, se eble, dekdu). La abono
kostas por ĉiu lando 3 frankojn.... Kun kora saluto mi estas via,
Th. Cart.
Vere la blinduloj havas tre sindoneman amikon kaj ni sendas ĉiujn
bondezirojn al la nova kaj potenca ilo, kiu helpos je la disvastigado
de Esperanto inter ili. Blinduloj el ĉiuj nacioj verkos la
artikolojn por tiu ĉi nova Gazeto, kaj ĝi certe estos tre interesa.
* * *
La Redaktoro bedaŭras, ke li ne antaŭe anoncis la fondon de
Esperantista Grupo en Battersea. La energia Sekretario estas _Sro
A. T. Lee, 2, Cupar Road, Battersea, S.W._, kaj la Grupkunvenejo
estas en la _"Board Room, Latchmere Baths," Marde vespere_. Tiu ĉi
kurso daŭros dum la tuta somero.
Sro Lee saĝe utilis la valoran artikolon de Sir William Ramsay,
kiu aperis en la _Daily Mail_, por helpi lian propagandon, kaj
presigis ĝin sur aparta folieto, por disdoni, kaj li ankaŭ presigis
novan poŝtkarton.